Historio de la movado de Esperanto en Peruo
La historio de la movado de Esperanto havas du etapojn, tute apartaj en la tempo.
La unua etapo komencis preskaw samtempe ke la fondo de la movado en la jaro 1887,fare de la kreanto de la lingvo, pola D-ro. Ludoviko Zamenhof
La perua sagxulo Federico Villarreal (1850-1923) kontaktigxis, ekde la unua momento kun la kreanto de la lingvo, kaptis la mesagxon, lernis la lingvon kaj entreprenis la taskon disvastigi gxin en Peruo. Tiucele  li kreis propan metodon de instruado kaj publikigis, gxis sia morto, la revuon ¨Antawen Esperantistoj¨ . Plue, li farigxis persona miko de la D-ro. Zamenhof, kunlaboris je la komitato por perfektigi kelkajn aspektojn de la nova lingvo, cxeestis la Unuan Universalan Kongreso de Esperanto (Boulonge-sur-Mer, 1905), ktp.

La morto de la pioniro haltigis la movadon dum multaj jaroj
La dua etapo komencis dum 1955, kiam kiu cxi tio skribas lernis Esperanton.
Kaj kiel  mi eniris al la movadon? Jen:

Dum mia infaneco, en provincoj, iam mi legis en libron ¨La Trezoro de la  Juneco¨ (hispanlingve, kompreneble) poezio de kuba poeto Julian del Casal, kiu komencis jene:
Mi sopiras la regionojn
kie flugas la alcionoj
super la maro
kaj la frosta blovado el vento
sxajnas dum gxia movado
plorgxemi
Vidi alian plagxon, alian monton,
alian cxielon, alian horizonton
alian maron
aliaj popolojn, aliajn gentojn,
diversmaniere pensantajn
Oh¡ se mi iun tagon povus
kiel korgxoja mi ekirus
al Algxerio,
kie la beleco havas
la koloron kaj la fresxeson
el dianto
........................
leginte en la libro ke la poeto mortis juna, ne povanta vojagxi ien, mi pensis ke mi nepre devis plenumi lian songxon, t.e. vengxi lin kontraw la morto, dedicxante min vojagxi tra la tuta mondo (certe al plenkreskuloj tiu ideo devis sxajni tute ridinda, sed tiutempe mi estis nur etulo, pli malpli 8 jaragxa).Baldaw mi lernis ke por vojagxi cxiumonde estas granda obstaklo la multeco de lingvoj parolataj de la homaro; do oni devas trovi manieron venki tiun obstaklon. Multaj jaroj pasis dum mi studis, laboris aw simple vivis, kaj mi cxiam havis en la konscio la ideo ke mi devis trovitiun ilon kiu faciligu min la songxantajn vojagxojn.
Iu tago mi hazarde legis en argentina revuo ¨Mecanica Popular¨ artiko-
leton  pri  Esperanto, indikanta gxian utileco por interrelatigi homojn diverslingue parolantaj, nome gxuste tio kion mi estis sercxanta. Bedawri
n
Sekvanta Pagxo
En Español Cxefpagxo
1