Pagxo 2
de, ne estis la adreso kaj la sercxado devis dawre multjare, gxis en alia argentina revuo mi trovs propagandon de ¨Liga Argentina de Esperanto¨, kie oni oferis instrui tiun lingvon sen page; mi tuj skribis kaj mallonga tempo mi ricevis la lecionojn aerposxte, donis la ekzamenojn, ricevis la diplomon kaj la titolon de Delegito en Peruo de la ¨Universala Esperanta Ligo¨, organizo tiam dedicxita cxefe al disvastigo de la lingvo mondnivele. Kiam mia nomo aperis en tia revuo, mi komencis mi komencis ricevi grandegan kvanton da leteroj el la tuta mondo, dank al kio mi estis informata de la preekzisto de la esperanta movado en Peruo, dum la tempo de la D-ro. Federico Villarreal.
Kun la diplomo de esperantisto mi placxe ricevis la indikon ke mi devas disvastigi la lingvon en Peruo. Tio estis agrabla tasko sed malfacila, cxar mi ne sukcesis trovi instituciojn kiu akceptus min por doni lecionoj de nekonata lingvo, gxis mi ricevis viziton de S-ro. ALBERTO CARRILLO RAMIREZ kiu, kiel mi, estis sercxanta la maniero kreskigi esperantismon en nia lando. Konsekvence, per la kunlaboro de du aliaj personoj, ni fondis PERUA ESPERANTO SOCIETO-n kaj komencis doni la lecionoj en la sporta klubo YMCA. La unuajn kursojn diktis mi, sed poste S-ro. Carrillo fondis PERUA ESPERANTO RONDO-n, sed mi dawris en YMCA por kelkaj jaroj.
En 1962 mi ricevis viziton de franca S-ino. JANET SKOTTE, tre simpatia kaj idealista persono kiu sercxadis la korpan kaj spiritan perfektigon de la juneco kaj tiu cele estigis somerajn kampojn, helpis la movado pri YOGA; kaj por la monda armonio, unu komuna lingvo, t.e. Esperanto. La vizito de tiu damo estis por ni injekto de entuziasmo kaj la esperantismo tre aktivigxis. Tiam, kiel cxiu jare, estis Universala Kongreso de Esperanto, tiu foje en Vieno (Austrio) kaj mi sukcesis sendi S-inon. Skotte kiel delegitino de Peruo; la okazajxo entziasmigis sxin ankoraw pli; sxi konvertis sin el simpla protektorino de la movado, al profesorino, kaj diktis klasojn gxis sia forpaso (1980). Sed, antaw tio, sxi sukcesis unuigi la du brancxojn de la movado kaj konsekvence, an aparta secio, per la asisto de tridek membroj de la movado, oni fondis la PERUA ESPERANTO ASOCIO-n kaj oni elektis min Prezidanto de la nova institucio.
Inter la multaj personoj altiritaj de S-ino. Skotte, elstaris frawlino Cecilia Alegria, tre entuziasta junulino kiu baldaw ne nur diktis klasojn sed ankaw tre sukcese propagandis la movadon per televido. La movado kontinuis sian kreskantan marsxon gxis pli malpli la komenco de la dekjaro de la 80-j, kiam la difektigxo de la nacia ekonomio determinis la malpliigxon de la lernantaro, gxis la punkto ke ecx unu lernanto mi ne havis kaj mi devis lasi la lokalon kie la movado funkciis.
Nun, mi kaj S-ino. Maria Dolores de Bartra, kasistino de la Asocio, donas klasojn nur eventuale, je propa domo, atendante la plibonigo de la ekonomia  stato, por serioze vidi la kreskigon de la verda lingvo cxe ni.
Intertempe, mi volas esprimi la apartan dankemo de PEA al jenaj membroj:
S-ro. Felipe Da Fieno kiu, krom dikti lecionojn, agis dum longa tempo kiel regento de la institucio.
S-roj. Gustavo Sgami, Julio Zevallos kaj Carlos Miranda, delegitoj de PEA, kiu efike reprezentas la movadon antaw la ekstero.
Ulpiano Villanueva
Prezidanto de PEA
En Espaņol
Cxefpagxo
Antawa Pagxo