Mi: Salutojn karaj
aŭskultantoj! Mi estas kun Georgo, la plej konata esperantisto ĉi tie
en
Goianjo por fari kelkajn demandojn. Bone,
fakte vi
estas en la esperantista movado, en Goianjo, dum multe da tempo. Kial la Instituto
fiaskis?
George Roberts: Nu, mi ne dirus ke ĝi fiaskis.
Ĝi travivis
multajn ciklojn, kelkfoje estas kelkaj homoj kiuj venas, kelkfoje estas
malmultaj, kelkfoje estis preskaŭ neniu. Do ĝi ĉiam
vivis, ĝi ĉiam
funkciis, cxiam estis klasoj. Sed la problemo estas, eble, estas fakte
manko de
membroj, manko de partoprenoj flanke de la esperantistoj kaj eble...
mono(?)...
ne. Mono estas trovebla. Sed mankas envolviĝo flanke de pli da
esperantistoj en
la regiono por ke la afero estu vere sukcesa.
Mi:
Bone, laŭ via
opinio, kio mankas al nia regiona movado?
George
Roberts: Nu,
organizo. La strukturo kiu estas la Instituto
jam ekzistas. Sed mankas aktivuloj,
mankas homoj kiuj faros aferojn. Precipe tio. Mankas intereso flanke de
esperantistoj en la regiono. Estas multaj homoj kiuj jam studis la
lingvon kiuj
eĉ bone parolas ĝin sed, tamen, ne partoprenas movadon. Ili estas
disaj, ili
estas iom kabeiĝintaj. Kaj oni bezonas revoki ilin al la movado.
Mi:
Do, vi diris
ke oni bezonas personojn por vere praktiki esperanton. Laŭ via opinio
kion oni
povas fari por ke tio okazu?
George
Roberts: Bone,
estas multaj aferoj. Unu afero estas jam farita kaj tio estas starigo
de
retpaĝo, tre bone farita de samideano Allex. Ekzistas nun dissendolisto
kiun
prizorgas Rinalda, tre bone farita kaj funkcianta. Nun, mi opinias ke
mankas
eventoj, tiuj eventoj povas esti tre simplaj. Kiaj ekzemple, picumado
kiun ni
kutimas fari por festi la naskiĝtagon de Zamenhof , sed ni povas fari
ion
similan ĉiumonate, ankaŭ mankas prelegoj, mankas veraj klubkunvenoj,
vesperaj
ekzemple, kiu estas pli bona horo por arigi homojn. Mankas ankaŭ taŭga
ejo, sed
tio oni povas trovi. Ne necesas esti propra sedejo, ĝi povas esti en
mia domo
aŭ en domo de aliaj aŭ eĉ en iu alia loko.
Mi:
Ĉu vere ke vi
disponigis vian domon por ke ni faru renkontiĝojn?
George
Roberts: Jes.
Se oni bezonas ĝin, ĝi estas je la tuta dispono de la lokaj
esperantistoj. Ili
profitu tiun oferton!
Mi:
Dum la
ekzistado de la Instituto
aŭ de aliaj
esperantaj organizacioj, ĉu vi jam vidis kelkan eldonon de revuoj same
kiel la
broŝuro Kakto?
George Roberts: Multaj kluboj havas sian
organon. Ekzemple,
en San-Paŭlo estas la “Lampiro”, estas
“Inko” en Rio-de-Ĵanejro kiu estas
organo de Kooperativo de Esperantistoj, sed fakte fanzino en ĉi tiu
formato mi
neniam vidis, ĝi estas iom pionira afero por la movado. Ĝi estas
relative
facile farebla kaj facile distribuebla kaj ĝi estas tre interesa afero.
Eble
pro ĝia neformaleco ĝi estos pli sukcesa ol tiuj aliaj organoj kiuj
kelkfoje
haltigas sian publikigadon pro manko de mono kaj tiel plu. Ĉi tiu estas
multe
malpli kosta kaj eble estos pli sukcesa kaj longviva pro tio.
Mi:
Kion ni devas
plibonigi por la nova administrado de la Instituto?
George
Roberts: Tion
cxiuj lokaj esperantistoj bezonas priparoli, sed estas kelkaj aferoj,
kiujn ni
povas fari por daŭrigi la intereson de homoj. Ni bezonas eventojn, ni
bezonas
regulajn eventojn, specialajn eventojn, renkontiĝojn, kunmanĝadon.
Estas multaj
aferoj kiujn oni faras en aliaj urboj, en Brazilo. Ekzemple, en
Braziljo, kiuj
bone sukcesas. Unu ebleco estus eble ĉiumonata matenkafo aŭ matenmanĝo,
en kiu
ĉiuj kunportos ion por manĝi aŭ trinki kaj oni komume manĝus kaj
trinkus. Tion
oni povas fari ĉi tie aŭ en iu alia pli taŭga ejo. Vi povas havi
prelegojn. Ni
neniam havis regulajn vesperajn renkontiĝojn, en Goianjo, laŭ mia scio.
Malgraŭ
tio ke ni dum multaj jaroj disponis pri sidejo por tio, sed tiu ebleco
neniam
estis fruktuzata. Do kial ne organizi prelegojn, ludvesperojn. Estas
amaso da
aferoj kiujn oni povas fari, kiuj donos al la esperantistoj eblecon
paroli kaj
praktiki la lingvon, pliboniĝi, kuniĝi. Kaj ni devas pensi pri tio kaj
organizi
kalendaron kun tiuj eventoj antaŭ ol organizi ĉion havi difinitan
kalendaron
pri tiuj eventoj. Kaj ofte propagandi al esperantistoj, havi bonan
dissendoliston ne nur komputile sed ankaŭ poŝte ĉar eble 80% de ĉiuj en
Brazilo
ne havas regulan aliron al komputilo. Ni bezonas informi homojn, ĉiujn
kiuj jam
studis la lingvon, kiuj interesiĝas sed ne parolas, pri niaj eventoj
kaj iom
post iome la afero pliboniĝos. Mi scias ke ĉe la komenco malmulto
okazos. Tio
estas normala. Oni devas esti persistema, ĉar la emo estas rezigni pri
ĉio.
Kiam la amasoj ne venas sed oni bezonas eble unu, du aŭ eĉ pli da jaroj
por ke la
afero estu vere sukcesa, por ke ĝi firmiĝu.
Mi:
Vi pravas
Georgo. Ĉu vi kredas ke Kakto estas bona ideo kaj kial?
George
Roberts:
Ĝi estas bonega ideo ĉar ni en la regiono neniam havis tian organon. En
viaj
propraj priesploroj vi trovis “Boletim
Esperantista”, sed mi neniam vidis tion
dum miaj multaj jaroj loĝante ĉi tie kaj vizitante Goianjon. Do ni
neniam havis
tion. Kaj ankaŭ ĝi servas kiel propagandilo por nia loka movado kaj tiu
propagandilo ankaŭ neniam ekzistis ĉi tie.
Krom tio ĉar ĝi estas tre simpla, ĝi estas
farebla, multaj lokoj oni
zorgas pri presisto, pri kovriloj, pri ilustraĵoj, kaj la esenco estas
informoj
kaj disdonado, ĝi povas ludi grandan rolon por nia movado. Kaj kiel
propagandilo kaj kiel ligilo por esperantistoj en nia regiono.
Mi:
Kion vi volas
vidi en nia revuo Kakto?
George
Roberts: Ĉiu
numero povas havi bazajn informojn pri la lingvo, la kalendaron,
anoncon pri
sekvontaj eventoj estas seriozega estas tre grava, eventualajn
kontribuaĵojn de
legantoj, de membroj de nia klubo pri diversaj aferoj, resumojn de
prelegoj,
ĉio tio estas ebla, sed la precipe afero estas bazaj propagandaĵoj kaj
kalendaro miaopinie.
|