Mi:
Profitante la
oportunon mi demandas vin kiel vi konis esperanton?
George Roberts: Mi estis leganta revuon kies
nomo estis “Saturday Review".
Mi estas usonano kaj mi estis loĝanta en la ŝtato
“Oregon” norde de
Kalifornio kaj mi ege interesiĝis pri lingvoj tiutempe, kaj ankoraŭ mi
interesiĝas pri ili, en sekcio de anoncetoj mi trovis la anoncon:
“Monda paco
bezonas esperanton”. Kaj mi pensis nu, tio
estas interesa. Mi iom aŭdis
pri tiu esperanto, sed mi ne scias multon pri ĝi. Neniu ĉi tie, en mia
urbeto,
scias pri ĝi. Estas neniu kurso. Do, mi sendu leteron al ĉi tiu adreso,
revenis
granda katalogo de libroj. Ĝi estis sendependa esperanta libro-servo.
Mi
demandis al la prizorganto: ĉu vi povas rekomendi al mi memstudan
libron por
lerni la lingvon? Kaj li rekomendis, mi petis, mi faris, mi aĉetis
multajn
aliajn aferojn de li. Estis kelkaj interesaj koincidoj en mia
esperantisteco
ĉar nu mi lernis kaj iom poste venis en mian urbon homo kiu antaŭe
estis
prezidanto de “Los-Anĝelesa Esperanto Asocio”. Do
tre sperta esperantisto
transloĝiĝis al mia urbo. Tio por mi estis eble sinkroneco aŭ io
simila. Sed mi
jam studis la lingvon pli malpli komprenis ĝin kaj nun mi havis kun kiu
babili.
Kaj alia koincido, alia afero kiu vere antaŭenigis mian esperantistecon
estis
la fakto ke en 1972, vi povas vidi ke mi estas ŝufiĉe muljuna, ĉu ne,
antaŭ 34
jaroj okazis Universala Kongreso en “Portland, kiu estas la
plej granda urbo de
mia ŝtato ne malproksime de mia urbo “Salem” kaj
sciiĝante pri tio, mi
kontaktiĝis kun la Portlandaj
esperantistoj, kaj envolviĝis kun ili iomete, tre iomete en la preparo
de la
kongreso. Mi ĉeestis la Kongreson. Mi
ankaŭ instruis esperanton en diversaj lokoj en Salem mia urbo. Malgraŭ
tio ke
mi ne estis sperta esperantisto, sed mi ege entuziasmis pri tio. Mi
estis la
sola. Sed kune kun mia amiko el Los-Anĝeleco Joe mi sukcesis organizi
klason,
li organizis klasojn fakte, li estis tre aktiva kaj mi iom helpis lin
pri tio.
Do komenciĝis movado en tiu urbeto. En 72, mi
konatiĝis kun homoj en la Kongreso kiuj ebligis al
mi labori en la centra oficejo de UEA en Roterdamo. Mi tion faris. Mi konatiĝis kun multaj homoj en
la movado. Mia esperanto vere komencis pliboniĝi. Mi iom
perdis la
usonan akĉenton, iomete perdis ĝin. Mi konatiĝis kun homoj el la tuta
Eŭropo
fakte, en Roterdamo. Kaj poste kiam mi loĝis dum ses monatoj en
Svislando, mi
konatiĝis kun lokaj esperantistoj. Kaj poste mia laborperiodo en Ĝenevo
– Svislando,
mi vojaĝis tra Hispanio. Mia celo estas fakte praktiki mian hispanan
lingvon
ĉar en Universitato mi studis la hispanan. Sed mi profitis la okazon en
ĉiu
urbo de Hispanio kiun mi vizitis dum ses semajnoj pli malpli, mi provis
serĉi
esperantistojn kaj konatiĝis kun ili. Tio eble estis la plej alta
punkto de mia
vojaĝo tra Hispanio. Do, mi laboris kaj mi uzis esperanton por vojaĝaj
celoj.
Ĝi ege pliriĉigis mian sperton. Post tio mi estis konvinkinta
esperantisto. Kaj
mi uzis la lingvon ĉie kie mi povis, en Meksiko, en aliaj partoj de
Eŭropo, en
Usonaj Kongresoj, kiel instruistoj en diversaj lokoj. Do tio estas tre
resume la
historio pri mia esperantisteco.
Mi:
Dankon
Georgo. Por fini la intervjuon mi petus vin viajn lastajn konsilojn al
nia regiona
movado. Bonvolu.
George
Roberts: Do,
mia akumulita saĝo estas persistu. La esperanta movado kelkfoje estas
iom
nedankema. Vi laboras laboras, vi semas konstante, sed ne aperas la
fruktoj, kelkfoje.
Vi propagandas kiel ni faris por nia kurso dum ĉi tiu semestro, aperas
multaj
homoj kiuj entuziasmas, interesiĝas, kiuj fakte
aliĝas al la kurso. Ili venas unu dufoje
kaj ili foriras. Restas nur nukleo de vere interesitaj homoj. Kaj eĉ
kelkaj el
ili pro iu kaŭzo eble ĉar ili opinias ke la lingvo estas tro facila en
kelkaj
kazoj forlasas ĝin. Ili opinias ke ĝi ne estas sufiĉe defia por ili. Do
vi
trovas ĉiuspecajn aferojn en nia movado. Kelkfoje estas kelkaj
kvereloj,
personaj kvereloj kiujn oni ne povas eviti. Ni ne estas sanktuloj, ni
estas
homoj. Ekzistas tiuj personaj kvereloj kvakam ĉi tie en Goianjo mi
vidis nur
iomete tion, estis kazo sed fakte ne plu. Nia slogano devas esti kiel
tiu de
BEL: Ni laboru kune! Kaj kiam venas tiuj sekaj sezonoj, kaj ili venos,
oni
devas persisti. Se estas neniu kun kiu paroli persone, ni iru
interreton, ni korespondu,
ni vojaĝu, ni iru al kongresoj por iom stimuli nin. Ĉar esperanto
valoras la
penon. Ĝi estas grandega maniero amikiĝi
kun homoj el la tuta mondo, memkleriĝi, lerni pri aferoj kiujn ni ne
lernus en
nia normala medio, aferoj por kiuj eĉ ne estas tradukoj en la portugala
ekzemple. Oni devas fidi, oni devas memori ke esperanto estas fenestro
al la
tuta mondo, ke malgraŭ tio ke nun oni ne rekonas ĝian valoron, oni eĉ
ne scias
pri kio temas, ke ĝi ekzistas. Ĝi estas grandioza afero kaj ni devas
fidi kaj fideli
eĉ dum tiuj iom sekaj periodoj persisti. Tiel la afero vere havas
ŝancon
sukcesi.
Mi:
Tiu
estis Georgo. Mi dankas al ĉiuj. Kaj ĝis
alia fojo.
|