José
Solis Moncada estis mia avo
JOSÉ SOLÍS-MONKADA estis mia avo. La avo de
Fernando Martínez-Solís. Mi naskiĝis en MEDELLÍN, kavartalo Buenos
Aires, la 29an de Aprilo de 1946. Li naskiĝis en Salgar, bela
kafavilaĝo sudokcidente de Antjokio-Departamento, en KOLOMBIO,
la 4an de Junio de 1892. Mia avo mortis 89-jaraĝa en Medellín
la 19an de Majo de 1981. Posteulo de José Solís Foch de Kardona,
IV Vicreĝo de la Nueva Granada dum 1753-1761 (ACADHIS, Puerta,
1938, pĝ.298).
Tie en “La Casa de la Cultura de Salgar”,
la 19an de Aŭgusto de 2000 la urbestro Humberto Zuluaga Correa
kaj la loĝantaro de Salgar inaŭguris lernejon kaj bibliotekon
tiel baptita: ‘José Solís Moncada’. Mia avo verkis 32 libroj pri historio kaj poemaroj.
Solís Monkada publicis multajn informojn pri
Esperanto en ĵurnaloj de Kolombio sub titolo “Apuntes de mi Carriel”
kune kun profesoro Joakin Ospina, lia amiko. La plej konata verkaĵo
de Joakin Ospina titolis “Traktato
de Esperanto” kaj “Biografia
kaj Bibliografia Kolombia Vortaro”; J. Ospina fondis dum 1911
ĵurnalon 'La Lumo'’ en Salamina (Kaldas).
La tri amikoj
José Solís kaj Joakín Ospina havis grandegan
amikon nomita ANTON TOMIC, samideano jugoslaviano, alta kaj
maldika, kiu alvenis al Kolombio serĉante sian patron, la inĝeniero
Satnislav
Tomic kiu estis laboranta en la konstruado de Fervojo de Antjokio
ĉi-momente.
Tomic-filo venis juna kaj mortis maljuna en
Medellín en 1984 je 78a jaraĝa. Li estis delegito de UEA, ankaŭ
okupiĝis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando.
Lia malrapida parolado estis ĉiam preciza kiam parolis pri la
Esperantista Popolo (Petu fotografaĵon). Mi havas laŭte voĉsonbendon
de gesamideanoj de tia ora epoko de la Lingvo Esperanto.
Anton Tomic tajpis la unuajn notojn «Pri la
historio de Esperanto en Kolombio» [Medellín, Decembro 1977].
Mi verkis dum Febrero de 1981, en Medellín, «La Historio de la
Esperanto-Movado en Kolombio», kaj pluraj artikolojn kiujn ripozas
en la ‘Sala Antioquia’ de la Centra Biblioteko de la Antjokia
Universitato. Kopio de la bela biografio de Anton Tomic titolita
de mi «Tomic; Leyenda y Realidad» konservas ĝin la Tomic-familio.
Historio de Esperanto
Tiaj tri samideanoj, Monkada-Ospina-Tomic,
formis dum la jardeko 1930a plurajn ‘Consulados’ kun publikaĵoj
en diversaj amaskomunikiloj. Estis la sama epoko kiam alia kolombiano,
Cipriano Kárdenas publikigis en Vieno (Aŭstrio) hispanigan reformon
de Esperanto: “Hom Idyomo” [1921]; persone mi vidis libron bele
presita kaj blindita en la biblioteko de la Antjokia Universitato
en Medellín. Ekzemplero donacita de A. Tomic.
Guillermo Restrepo Rivas verkis en februaro
de 1998 «Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio». Kune
kun li kaj per personaj leteroj de samideano Rubén Torres, el
Kalio, dum februaro 28an ĝis aprilo 12an de 1999, mi redaktis
du prelegoj por partopreni je la 47a Kongreso de Esperanto League
for North America, en Saint Louis, Missouri, USONO, dum la 23-26
de Julio de 1999, danke invitado de profesoroj Ronald Glossop
kaj Duncan Charters, PhD. La tekstojn de ĉi-tiaj prelegoj oni
povas trovi en Washington Universitato kaj en la Saint Louis
Public Library .
P-ro Glossop proklamas la “Terglobismo por
la Tergloba Komunumo”-n. D.Charters estas Professor of Foreing
Languages, eksprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj.
La majstra ŝlosilo
Dum 1969 mia avo José Solís-Monkada parolis
al mi multege pri la projekto Esperanto kaj donis min lernolibron
pri Esperanto. Estis la fama verkaĵo “Curso de Esperanto” verkita
en Meksikio [Guadalajara, 1908, 116 p.] far Alberto Gómez Cruz,
kiu estis delegito de UEA en Bogoto dum 1930 kiam aperis la dua
eldono, la tria eldonigis en Meksikio en 1963, dumil ekzempleroj.
En tia lernolibro mi lernis Esperanton kaj
pensis esti la nura esperantisto en la terglobo. Unu jaro poste
mi havis korepondadon kun pli ol 96 landoj tra la tuta mondo;
Ekde Gouzi Shudian, Karol Bojtila, Zoltán Vali, Irena Perko,
Hermano Melo, Floreal Gabaldá, Humprey Tonkin, ktp. Kaj aktivistoj
el UEA, TEJO, MEM, SAT, ILEI, VPEA, EPC^, kaj la Milana Centro.
Poste mi kontaktiĝis kun profesoro Jorge Velásquez
kiu instruis min plu dum 1972 en CESDE. En tia Centro por Edukado
mi konis Belia León, ĉarma kaj bela esperatistino kiu reforzis
mia parolado amore. J.Velásquez ankoraŭ loĝas en Medellín kaj
predikas la movadon “Universala Familio” similante ‘Homanarismo’
de Ludoviko Zamenhof. P-ro Velásquez fariĝis unu el la plej gravaj
disvastigantoj de Esperanto per sia daŭra laborado kiel instruisto.
Li ankaŭ eldonadis bultenon nomita “Laboron”.
En la Pontifika Universitato
Kunekun aliaj gesamideanoj L. Fernando Martínez-Solís
interparoladis kun profesoro Manuel Angel Muñoz, direktoro de
la lingva fako kaj profesoro en la Universitato Pontificia Bolivariana.
La Pontifika Universitato enkondukis la Lingvon Esperanto kiel
oficiala studobjekto per tri niveloj kaj tri kreditoj ĉiu ajn.
Tie en UPB ankaŭ studis Esperanton la juristo
Javier Henao Hidrón, li poste estis Sekretario pri Edukado de
la Medellina-komunumo; tiam majtro Tirso Castrillón publikigis
en 1973 duteman libron “Esperanto-Ajedrez”. Nuntempe D-ro J.Henao-Hidrón
estas ĉefjuĝisto de la kolombia Plejsupera Kortumo.
La plej agado ke mi rememoras de tia grava
tempo estas la politika aktivado de gejunaj agemuloj de la grupo
‘Brochazoo’ sub la devizo ‘Esperanto por la Proletara Internacicismo’,
en la Antjiokia Universitato (Vidu fotografaĵo).
Antjokia Esperanto Ligo
Profesoro Manuel Angel prezidis en 1970 la
‘Esperanto Klubo Medeĝina’. Tiam estis la epoko de la Antjokia
Esperanto Ligo kiam en aprilo de 1975 en Medellín, kun 40 ĉeestantoj,
fondiĝis AEL. AEL publikigadis kulturan kaj primovadan revueton
nomata “Avangardo” kaj ĉiu finsemajno okazus la ‘verdaj vendredoj’,
fama prelegoj pri kaj per Esperanto en la centra oficejo de AEL
en Medellín.
Jairo del Río, Julián Aristizábal, Fernando Martínez, Alicia Posada, Luis Guillermo Restrepo.
Medellin, 1975. Bolívar Parko |
Mi Rememoras samideanojn kiel Jairo del Rio,
de la Esperanta Dialoga Asocio, la publiciston Manuel Fernando
Hernández, Pastro Luis Eduardo Palacios Toral, D-ino Leonor Calvo
y Feijóo, , Libardo Vargas Cuellar, Guillermo Taborda, Libardo
Mejía, Diego Hoyos Escobar, Profesoro Luis Jorge Santos Morales,
William Cook, Viky Echeverry, Santiago Alvarez Gutiérrez, David
Escovar, Martaledy R., María Victoria E.
… Miguel Kano Estrada, Jorge Lopera, Julian
Aristizabal, Luis Felipe Saldarriaga, Arkímedes Jaramillo, Conzuelo
Cardeño, Luis Fernando Agudelo, Gloria Biviana Vélez, kaj profesoro
Gonzalo Bermúdez de la UNEKBO (Esperanto-klubo de Bogoto en rilatoj
kun Enesko) kiun mi salutis denove, 25 jaroj poste, en Saint
Louis, je Decembro 15, 2000, pecize dum la Zamenhofa Tago; ni
festis ĝin en la Klubo-“Viva” de mia filino Isabel K. Mulkahy.
Mia edzino Alicja Posada ankaŭ estas esperantistino
kaj partoprenas en la USONA-Kongresoj. La nomoj de miaj filoj
enhavas esparanta grafio: Isabel Kristina, Ludoviko Ernesto,
Enver Kamilo; honore de ses grandegaj personoj en la homara historio.
En la antjokia universitato Nia juna movado en la Universitato de Antjokio
nomiĝis “Nova Esperanto Grupo” kun sia bulteno ‘Debati’ kaj troe
aktivadis disvastigante la universalan lingvo Esperanto per konferencoj,
afiŝaro, flugfolioj, kaj per la Kultura Radiostacio de la Universitato,
danke al poeto Carlos Castro Saavedra [1924-1989] kaj al ĵurnalisto
Jaime Mercado Jr., amikoj de Esperanto, veraj samideanoj kiel
María Victoria Estrada, Jorge Iván González, Alberto González
Mazcarohf kaj Rikardo Arikapa; ĉar oni ne necesas skribi aŭ paroli
Esperanton flue por senti la internan ideon de “Esperantismo”,
tiu ĉi ideo estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.
Esperantistoj de Medellín atingis ke okaze
de la 7a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi
urbo, en aprilo de 1972, radiostacio Sutatenza, Radio-Rítmos
kaj la Voz de la Universidad inkludis Esperanton, inter la plurlingvaj
salutoj al partoprenantoj, periode disaŭdigitaj radie.
Esperanto Strategias
En tiu epoko la esperantistoj entuziasmiĝis
sufiĉe por organizi UKKEn [Unua Kolombia Kongreso de Esperanto]
dum la dua finsemajno de decembro 10a-11a-12a de 1976 en Medellín.
Mi estis sia Sekretario de la enskribado kaj fakdelegito de Universala
Esperanto Asocio pri Ĵurlanismo kaj Ekologio, ankaŭ delegito
en Kolombio pro Pasporta Servo. En nia hejmo tranokti asianoj,
europanoj, australianoj, afrikanoj, amerikanoj, nordikanoj kaj
eble eksterteranoj.
Tamen la revuo “Esperanto” kaj aliaj eŭropaj
E-revuoj diris pri la diskuto de tri eseoj en UKKE; la vero estas
ke el la kvar eseoj prezentitaj, nur unu, la menciita kiel “Esperanto
Strategias” estis diskutata, diskuto vulgare tranĉita de certaj
e-istoj. Tiu eseo estis la bazo por rezolucio de reorganizo de
la Kolombia Esperanto-Movado. Mi konsideras la Lingvo Esperanto
ne kiel ‘neŭtrala hobio’ sed kiel ilo por interkomprenado kaj
solidareco (L.L.Zamenhof. Ĝenevo, 1906).
Universala movado
Eĉ ekzistis la ebleco organizi la 35an Universalan
Kongreson de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo [TEJO] dum
1981 en Medellín, en la Universitato de Antjokio. Tia Kongreso
okazis fine en Oaxtepec, Miksiko.
Mi devas mencii la agrabla sperteco dum tia
epoko kun samideanoj en RioNegro, ekzemple la e-aktivulo advokato
Juan Francisko Ochoa. Francisko publikigadis bultenon “Stelo
de Rionegro”. Mortis murdita sed ververe li konformis esperantan
familion parolante nur internacian lingvon en ilia hejmo. Mi
sonbendis konversacion kun liaj gefiloj kiam estis infanoj je
la 8a de Julio de 1981.
Zamenhof ne esperis vane
Ege utila por la vivanta Esperantujo en Bogoto
estis la agado de la tiel nomata Mayo Klubo aŭ Groto Simbolika
por bohemiuloj kun la poeto Ismael López, amikece konata kiel
‘Mayo López’. Ĉimaniere diras Luis Guillermo Restrepo, Mayo-laboro
centriĝas en la praktika uzado de Esperanto en konversacio, teatraĵoj,
tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo López ludis piano eĉ
produktis kasedojn kun sia voĉinterpreto de kanzonoj propraj
kaj tradukitaj.
Esplorante pri Esperanto mi verkis gravan
artikolon kun titolo “Zamenhof no ha esperado en vano” [Zamenhof
ne esperis vane] publikigita en la revuo de la Antjokia Universitato
(N-ro 50(145) pag 345-350, jun-sep 1975). Egale plurajn komentariojn,
leciojn kaj konferencojn ĝis la 8an de Majo de 1987 kiam mi
finfinis studadon ĉe la Universitato kaj mi titoliĝis kiel “Comunicador
Social-Periodista” en la Teatro Camilo Torres Restrepo.
Esperanto internacicista
De tia epoko mi mencias evidente “Esperanto
Internaciista” direktita de Antropologisto Francisko Javier González.
Li redaktis kune kun nia studgrupo ankaŭ la dokumento “Esperanto
Strategias” por la Universitato de Antjokio, Fako de Antropologio
[Jul. 1976]. Alia ilo por progresemaj esperantistoj estis “Esperanto
Broŝuro” kaj la kvarpaĝa revuo “Mutualo”, la Esperanta periodaĵo
de plus cirkulado kaj tempo, redaktata far Fernando Martínez
Solís. Mi partoprenis ankaŭ en la tradukado de “Kristo en Ameriko”
sonbendo por esperanta mormonaro.
Mi diservis kiel Ĵurnalisto tra Kolombio,
do ekde la 13an de Oktobro de 1998 mi apartenas al la Antjokia
Historio-Akademio kiel membro de Urabá. Aparte de la Esperanta
dokumentado mi verkis jam 17 librojn pri Kosmologío, Historio
kaj Geopolitiko pri Kolombio kiel la plej angulo de Ameriko.
Rekonadoj
Mundo de Oro (Nominado en el campo del civismo)
Medellín 1985.
Mención de Periodismo (Alcaldía Metropolitana) Medellín 1986
Botón de Oro (SEDUCA), Secretaría de Educación, Medellín, 1987
Bandeja de Plata (Secretaría de Desarrollo Comunitario) Medellín,
1988
Honor al Mérito (Núcleo Educativo 0201) Medellín, 1989
Peridismo Heróico SIP (Sociedad Interamericana de Prensa) 1989
Reconocimiento al Escritor (Casa de la Cultura/Apartadó) 1996
Galardón Flor de Arizá (Comfenalco-Urabá) 1998
La plej angulo de Ameriko
En Urabá mi fondis la Aŭtonoma Universitato
Apya Yalá, la Centro de Historio de Urabá, kaj la Apartadó-Esperanto
Grupo. Tie en la Nacia Servo por Lernado (SENA) mi laboris kiel
Ĵurnalisto kaj Pedagogo pri Logika Pensado, Ĵurnalismo, kaj Homaj
Rilatoj. En Apya Yalá Universitato mi estis sia tria Rektoro
kaj Prezidento de la Supera Konsilantaro.
Ruben Torres sendis la 12an de aprilo de 1999
ret-mesaĝon al Otilio Orellana, de la Internacia Esperanto Instituto
en Nederlando, petante ke li sendu al Urabá kelkajn revuojn kiel
Kontakto, Esperanto kaj Juna Amiko. Kunsendis Ruben Torres ankaŭ
kopion de la Manifiesto de Prago, subskribita de la vicprezidanto
de UEA, Renato Corsetti, ankaŭ bona amiko de la kolombiaj esperantistoj.
Ĉiuj respondis tuj senpere.
Sed ni devis forlasi Urabá/Sinú/Abibe/Darién
pro geopolitika progresema pensado kaj nuntempe mi loĝas en USONO
kie la Enmigrada kaj Nacieca US-Justico konsenti min la resta
loĝado.
Bibliografio
Inter la dokumentoj kiujn oni trovas en la
Antjokia Universitato
kaj en USONO, estas:
Zamenhof no ha esperado en vano, [1975]
Esperanto kiel genia solvo de universala
interkomprenado, [1975]
Unu lingvo kun estonteco, [1976]
Ekde Zamenhof ĝis Antonio Montez, [1977]
Problemo de la internacia komunikado, [1978]
Nova skemo de la procezo de socia komunikado, [1979]
Orígen y desarrollo de la Lengua Internacional
Esperanto, [1979]
Por qué el Esperanto y para qué, [1980]
La Lingvo kiel Socia Teknologio, [1984]
Biblioteko
Crónicas y Reportajes [1969-1992]
Mambrú llegó a la Guerra [1982]
Hasta la Vista Siempre [1983]
Crónicas del Viento Norte [1984]
Katleja Silvestre [1987]
El Dorado, Adiestramiento y Doctrina [1990]
Kosmología de las Relaciones Vitales [1991]
Teorética del Traje [1992]
Urabaibe y otros Relatos [1993]
Mongocho se fue pa’l Monte I [1994]
Mongocho se fue pa’l Monte II [1999]
Del Color del Chontaduro [1996]
Alcides, Misionero y Aviador [1996]
Urabá, Territorio Invencible [1997]
El Embarque es Mañana [1998]
Punto de Mira (Opinión) [1999]
Geopolítica de Urabá 2013 [1999]
Reprogramación Neurolingüística [2000]
Genealogías de Un Sol en Movimiento [2000]
Poliantea para la Nueva Colombia [en digitación]
Saluton, ĝis revido!
|