Estas
mirinde vidi kiel spite malfavoraj cirkonstancoj aperas homoj
kun intereso pri tuthomaraj problemoj kiel la neceso de unu lingvo
internacia. En Kolombio la plej urĝa afero ne estis la kunfratiĝo
kun aliaj popoloj, sed plibonigo de la rilatoj inter kolombianoj
mem. Ankaŭ oni ne sentis la Babelprememon ĉar en la najbaraj
landoj oni parolas la hispanan, kaj la ceteraj landoj estis malproksimaj
kaj malfacile alireblaj. Tamen, ĉi-tie vivis personoj sindonemaj
kaj vaste kleraj, kiuj jam en la komenco okupiĝis pri al Internacia
Lingvo.
Jam en 1909 aperis esperantistaj grupoj en
urboj Altamira, Bucaramanga kaj Cúcuta. En Cúcuta estis presita
bulteno "Kolombia Stelo". Laŭ kelkaj konfontoj, aperas ankaŭ la nomo de Abel de J. Rico (patro de psikiatro
Edmundo Rico) kiel esperanto-aktivulo antaŭ la jaro 1910. Eble
la plej elstara samideano de tiu epoko estis advokato Joaquín
Ospina, naskita en 1875. Krom 10 verkojn pri deversaj temoj (juro,
historio, bibliografio, ktp.) li publikigis "Tratado de Esperanto" (Gramatikon de Esperanto), kaj fondis en 1911 ĵurnalon "La Lumo" en Salamina (departamento Caldas). En Salgar, departemento Antjokio, en 1892,
naskiĝi José María Solís Moncada, verkisto de 32 libroj pri historio
kaj poemaroj. Li publikigis, kune kun Joaquín Ospina multajn
informojn pri Esperanto en ĵurnaloj.
En 1911 la grupoj unuiĝis en Ligon, kiun akceptis
sub sia patronato la tiama kolombia prezidanto D-ro Carlos E.
Restrepo. (Laŭ Enciklopedio de Esperanto de Kökeni, Bleir kaj
Sirjaev, Budapeŝto 1934 kaj libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝo 495). Ĉirkaŭ la jaro 1910 kaj postaj, kolonelo Manuel
Tovar, kuracisto Martínez Mendez, dentisto kaj dramverkisto Antonio
Alvarez Lleras, s-ro Carlos E. Pinzón kaj iu inĝeniero kun familinomo
Velandia, fondis la unuan kolombian esperanto-grupon. Kelkaj
el la grupo estis junuloj ĉirkaŭ 20-jaraĝaj de lernejo "Colegio de la Salle", (laŭ raportito en ĵurnalo El Espectador, 26an de aprilo, 1950).
En decembro de 1920, laŭ iniciato de Edmond
Privat, dek-unu delegitoj (el Belgio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Haitio, Hindio, Italio, Kolombio, Persio kaj Sudafriko)
prezentis al la Unua Asembleo de Ligo de Nacioj, projekton de
rezolucio atentigante pri la lingvaj malfacilaĵoj "kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj", kaj esprimante la esperon ke "la ĉiulandaj geknaboj sciu ,de nun ,apenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan
rimedon por internacia komunikado". La projekto entenis peton al la Ĝenerala Sekretario de la Ligo prepari raporton
pri la rezultoj de la Esperanto-instruado en la publikaj lernejoj
de la ŝtatoj-membroj. La kolombia subskribinto de la projekto
de rezolucio estis Carlos E. Restrepo, prezidinto de Kolombio
inter 1910 kaj 1914. (vidu libron: "La Danĝera Lingvo" far Ulrich Lins, paĝo 62, kaj libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝoj 749-755).
Eble la Unua Mondmilito seniluziigis la samideanojn,
aŭ decidigis ilin ne aperi publike ĝis 1924. Post tiu paŭzo,
reaperis sciigoj en la ĵurnaloj.
En 1924, José Alfonso Guitiérrez, de urbo
Cúcuta, gajnis konkurson organizita en Sovetunio, pro lia traduko
de la romano "María" de elstara kolombia verkisto Jorge Isaacs. Por la sama verko ekzistis alia traduklaboro,
far Fulgencio González, komsiita de tiama Internacia E-Societo
de Rusio (laŭ ĵurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967). Oni ne
scias ĉu la du tradukintoj kunlaboris.
Ankaŭ en 1924, alia kolombiano, Lascario Cárdenas (aŭ Cipriano Cárdenas), publikigis en Vieno (Aŭstrio) hispanigan
reformon de Esperanto: "Hom-Idyomo", en libro bele presita kaj bondita (laŭ Mario Pei: Unu Lingvo por la Mondo", 1958).
En la jaro 1927 naskiĝis en vilaĝo Urrao,
departemento Antjokio, Tirso Castrillón, kiu poste estus elstara
ŝakisto kaj esperantisto, verkisto de lernolibroj pri la lingvo
kaj pri ŝako.
En la jaro 1930, Guillermo Johnson publikigis,
en regulaj flugfolioj de sia librejo "La Pluma de Oro", en Medellín, lecionojn de la Internacia Lingvo, kaj meksika komercisto loĝanta
en Bogoto, Alberto Gómez Cruz publikigas la duan eldonon de propra
Esperanto-kurso.
En 1931 Alberto Gómez Cruz estis delegito
de UEA en Bogoto, dum la industriisto Friedrich Rappe estis vicdelegito.
Ekzistis alia delegito en Sogamoso: kuracisto Abel J. Rico.
En 1932 Sinjoro Anton Tomic, jugoslavo (kies
patro Stanislav Tomic ankaŭ estis esperantisto kaj aŭtoro de
pluraj verkoj, kaj inĝeniero kiu laboris en la konstruado de
fervojo en Antjokio), loĝis en Medellín kaj estis delegito de
UEA. Dum sia daŭra agado por Esperanto, s-ro Tomic ankaŭ okupiĝis
pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe
en sia patrujo, kaj tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al
Boegrado, Sarajevo kaj Zagreb.
En aŭgusto de 1933 oni fondis en Bogoto "Kolombian
Esperanto-Federacion", kun sinjoro José Hernando García Lozada kiel prezidanto kaj Ernesto Dueñas kiel sekretario. Letero pri la fondo aperis la 31-an de aŭgusto
en tiutempa jurnalo nomata "Heraldo de Antioquia", kaj poste, la 15an de decembro de la sama jaro, s-ro José María Solís Moncada favore komentariis pri la fondo.
En 1937 mortas politikisto kaj eksprezidanto
Carlos E. Restrepo. Inter la apogantoj de Esperanto, li estis
kiu okupis la plej altan pozicion en la politikaj medioj de Kolombio.
En la jaroj 1939 - 1940, la ununura delegito
de UEA (tiam nomata "Internacia Esperanto-Ligo") estis kuracisto Abel de J. Rico, loĝanta en Sogamoso.
En la jaro 1944, dum kongreso pri paco, en
rilato kun al fondo de Unuiĝintaj Nacioj, okazinta en la domego
Dumbarton Oaks (Vaŝingtono, Usono), inĝeniero José Antonio Vélez
Rojas, el urbo Cali, proponis la adopton de Esperanto kiel Universala
Lingvo por la nacioj. La aferon komentariis argentina ĵurnalisto
Alejandro Sux en "Carta de Nueva York" en ĵurnalo El Tiempo, la 17-an de oktobro de la sama jaro.
En 1946 sinjoro Antonio Tomic atingis kolombian
ŝtatanecon. H. C. Raasveldt, nederlanda geologo loĝanta en Bogoto
estis delegito de la pacifisma "Universala Ligo" dum 1948 kaj 1949. En tiu-ĉi lasta jaro, sumiĝis al li Alberto Plazas H. kiel
delegito en urbo Kalio, dum delegito de UEA en urbo Barranquilla
estis industriisto J. Tenenbaum.
En 1950 komenciĝis la intensa poresperanta
aktivado de D-ro Gonzalo González (verkante sub pseŭdonimo "GOG"), unu el la samideanoj kiuj plej multe kontribuis al diskonigo de Esperanto
en Kolombio. Li estis klera kaj nobla juristo, profesoro kaj
ĵurnalisto, GOG, en sia ĵurnalkolumno "Demandoj kaj Respondoj" en ĵurnalo El Espectador, pritraktis multegajn fojojn, precipe en 1950 kaj 1959,
Esperantajn temojn. La 22-an de aprilo de 1950, GOG publikigis
malajan poemon en Esperanto: "Malaja Pantumo" laŭ traduko de la elstara intelektulo Otto de Greiff Haeusler (inĝeniero, matematikisto
kaj ekspertulo pri muziko), kiu tiam estis prezidanto de la "Esperantista Societo". En la eldono de la 27-a de majo de 1950, GOG rakontas iomete pri la unuaj jaroj
de Esperanto en Kolombio. En tiu jaro aperis pluraj leteroj pri
Esperanto en la sama ĵurnalo.
Dum la sama jaro, 1950, oni agadas iom forte
pri kursoj en Bogoto: sinjoro Jesus A. Vélez Rojas, gvidis du
kursojn pri Esperanto: unu en privata oficejo kaj alia en la
lernejo "República Argentina", kie ankaŭ instruis sinjoro Anton Tomic. Ankaŭ la pentristo Rafael Tavera gvidis
kurson. Kaj en la sama epoko estas aktiva s-ro Feliz Diez Mateo.
Tiujare, Anton Tomic fariĝis delegito en Bogoto de "Universala Ligo".
En la jaro 1951 mortas advokato Joaquín Ospina,
pioniro de la unuaj jaroj de Esperanto en kolombio.
La 11an de decembro de 1955, la literatura
sekcio de medellina ĵurnalo El Colombiano publikigis en sia dua
paĝo tradukon "Kompatinda Maljunileto" farita de Anton Tomic (el populara fabelo de verkisto Rafael Pombo. "La Pobre Viejecita").
En 1957 mortis Rafael Tavera, esperantisto
aktiva proksimume ekde 1950.
En 1959 estis tre aktiva en Medellín la "Sociedad
Antioqueña de Esperanto". ĝi organizis gravan ekspozicion de Esperantaĵoj, kaj publikigis bultenon. ĝiaj
membroj estis i.a.: Sergio Ángulo B., Eliseo García, Julián Gutiérrez,
Fabio Heredia Cano, Rogelio Nieto, Rosa Adela Noreña Suárez,
Aura Pava Alvarado, Gloria Upegi, kaj katolika sacerdoto Néstor
Giraldo. Proksimume en la sama epoko rimarkindas en Medellín
la poresperanta laboro de Tirso Castrillón (konata ŝakludanto),
Arturo Agudelo G., Gustavo Jaramillo Zuloaga kaj Hebert Jiménez
Gallo; ĉi lasta sendas kelkajn priesperantajn leretojn al ĵurnalistoj.
De 1959 ĝis 1962 la delegito de UEA en Bogoto
estis Jesús Antonio Vélez Rojas.
En marto de 1965, licenciulino pri Diplomatiko
kaj Eksterlandaj Aferoj, Leonor Calvo y Feijóo, kunvokas al sia
domo plurajn esperantistojn por pritrakti la fondon de la Kolombia
Esperanto-Ligo (K.E.L.). Post la fondo, K.E.L. funkciis sub prezidanteco
de S-ino Leonor Calvo y Feijóo, kun regulaj ĉiusemajnaj kunsidoj.
La tri sekvantaj prezidantoj de K.E.L. estis: Advokato Miguel
Pérez González, inĝeniero Diego Hoyos Escobar kaj profesoro Augusto
Ochoa P.
Ankaŭ en la jaro 1965, en Bogoto, Usonano
Neal Parker, profesoro pri biologio kaj matematiko en la lernejo "Nueva Granada" gvidis kursojn pri La Internacia Lingvo en Instituto Colombo-Americano (kolombia-usona
kulturinstituto) kaj en la Nacia Universitato. Aliaj aktivuloj
ekde la sesdeka jardeko estis: Henry Ordoñez Potes, Roberto Cadavid,
kaj la hispano José Vilaró, kiu organizadis gajajn ekskursojn
kun esperantistoj.
En a urbo Cartagena fondiĝis la 13an de majo
1966, "Verda Stelo Klubo", kiel estraro estis tiel-ĉi: prezidanto: pastro Luis Eduardo Palacios Toral,
vicprezidanto: advokato Luis Alberto Martínez Morales, sekretariino:
María Luisa Rodríguez Juliao, kasisto: Raúl Pardo Castilla, fiskalo:
Fernando Saladén, konsilantoj: Pablo Ribón kaj Luis Rafael Dices kaj bibliotekistinio: Zoila del Río. Tiu societo atingis juran
personecon la 24-an de majo de 1968 kaj sukcesis aktivigi pli
ol 25 grupanojn. En tiu epoko, pastro Palacios Toral estis parokestro
kaj, en la mezlernejo de urbeto San Estanislao (proksime al Cartagena),
rektoro kaj profesoro. En la sama epoko, en urbo Barranquilla
estis aktiva esperantisto sinjoro J. M. Gómez Ochoa.
De 1966 ĝis 1972 la delegito en Bogoto estis
Miguel Pérez González, kaj de 1968 ĝis 1970 Gonzalo Ramírez Almanza estis fakdelegito pri elektrortekniko. Fine de la 60-aj jaroj
vizitis Bogoton germana esperantisto kaj verkisto Wilhelm Theodor Oeste. En 1968 ekzistis iom organizita junulara movado "KolombEJO" (vidu libron "Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., paĝo 495).
La 21-an de decembro de 1969, profesoro Luis
Jorge Santos-Morales publikigis artikolon pri Zamenhof en ĵurnalo
Vanguardia Liberal, en urbo Bucaramanga. Tiutempe en Medellín,
rimarkindas la grava plurjara disvastiga kaj instrua agado de
Profesoro Manuel Ángel, kiu prifitis sian postenon kiel direktoro
de la lingva fako kaj profesoro de Universitato Pontifika Bolivarjana,
por diskonigi Esperanton al multegaj homoj, kaj eĉ enkonduki
tien La Lingvon kiel oficiala studobjekto.
La 24-an de septembro de 1970, en Medellín,
fondiĝas "Esperanto-Klubo Medeĝina" iniciato de profesoro Manuel Angel, kiu ĝin prezidis; sinjoro Néestor Alfredo
Gómez estis al sekretario. Pri la okazintaĵo aperis raporto en
ĵurnaloj: La Nueva Mañana (31-an de oktobro 1970), El Tiempo
kaj El Espectador.
De 1970 ĝis 1972 UEA havis du reprezentantojn
en Cartageno: pastro Luis E. Palacios Toral (delegito) kaj profesorino
María Luisa Rodríguez Juliao (fak-delegitino pri turismo).
De 1971 ĝis 1975, studentoj Luis Guillermo
Restrepo Rivas, Jorge Enrique Arango M. kaj Jairo Del Río konsistigis
neformalan grupon nomata "Esperanto Dialoga Asocio". Pri tiu evento aperis letero la 1-an de oktobro de 1971, en la dua paĝo de
la sekcio "Magazín Dominical" de ĵurnalo El Espectador. La grupeto presis modestan bultenon sub la nomo "K.T.P.", kaj instruis la Internacian Lingvon enloke kaj eĉ per koresponda kurso, kio
helpis disvastigi la Internacian Lingvon en iom apartaj kaj disaj
urbetoj.
En 1972, en Medellín, lernis Esperanton, laŭ
instruo de Manuel Ángel, s-ro Jorge Velásquez G. Kiu fariĝis
poste unu el la plej gravaj disvastigantoj de La Lingvo per sia
daŭra laboro kiel Esperanto-instruisto. Li verŝajne estis unu
el la plej konstantaj instruistoj de Esperanto en Kolombio. Kelkajn
jarojn poste s-ro Velásquezeldonadis bultenon "Laboro" kaj fondis humanisman movadon kun nomo "Universala Familio" kies slogano estas: "Per amo kaj Esperanto, ni estos Universala Familio". S-ro Velásquez estis fakdelegito de UEA pri Katolikismo.
La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto,
D-ro Poul Neergaard vizitis nian landon ankaŭ en 1972. Krom grava
esperantisto, li estis fama sciencisto, aŭtoro de "La Vivo de la Plantoj". Esperantistoj de Medellín atingis ke okaze de la 7-a Internacia Kongreso de
Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi urbo, en aprilo de 1972, radiostacioj: "Sutatenza" , "Ritmos" kaj la "Voz de la Universidad" (ĉi-lasta de la Universitato de Antjokio) inkludu Esperanton, inter la plurlingvaj
salutoj al partoprenantoj, periode disaŭdigitaj radie.
En la 57-a Universala Kongreso de la sama
jaro, en Portland (Usono), partoprenis s-ino Leonor Calvo y Feijóo kaj s-ro Libardo Vargas Cuellar. Ĉi lasta, fondinto de la lingvo-lernejo "AVC", kiu ofertis Esperanton inter siaj instruaĵoj. S-ro Vargas agadis por Esperanto
dum multaj jaroj.
La 24-an de septembro de la sama jaro, en
la 6-a paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" de ĵurnalo El Espectador aperis artikolo "Esperanto kontraŭ babel", far profesoro Luis Jorge Santos Morales.
Bedaŭrinde, krom la bonaj disvojviĝoj, la
jaro 1972 alportis ankaŭ malbonaĵon: la morto de la grava esperanto-aktivulo
Jesús Antonio Vélez Rojas.
En julio de 1973, nederlanda esperantisto
Oene Hoekstra, kun sia edzino Johana kaj ilia filo Johano vizitis
Kolombion, kaj prelegis en la Universitato Pontifika Bolivarjana de Medellín. Pri la vizito kaj la prelego aperis artikolo en
la 4-a paĝo de la ĵurnalo El Colombiano de la sama urbo, la merkredon
25-an de julio de 1973.
La saman jaron, s-ro Tirso Castrillón, publikigis
duteman libron: "Esperanto / Ajedrez Práctico" en Eldonejo "Bedout", kie li laboris. Duono de la libro temas nur pri Esperanto kaj duono nur pri
ŝako. Estas du apartaj libroj unuece binditaj.
En la 58-a Universala Kongreso de Esperanto de la sama jaro, en Boegrado (Jugoslavio), partoprenis s-ro Lope-Hugo
Ortegón Espinel.
De 1973 ĝis 1975 inĝeniero Diego Hoyos Escobar estis peranto de UEA kaj fakdelegito pri sporto, dum Lope-Hugo
Ortegón daŭris kiel fakdelegito pri inĝenierado kaj pri lingvoj.
S-ro Jairo Del Río loĝadis en 1974 en urbeto
Segovio (departamento Antjokio), kaj tie instruis La Internacian
Lingvon. Inter la lernantoj troviĝis junulo Luis Felipe Saldarriaga,
kiu multe agadis poste por Esperanto.
En la 59-a Universala Kongreso de Esperanto
(1974), en Hamburgo (Germanio), partoprenis s-ro Augusto Ochoa
P. (Jarojn poste li vojaĝis eksterlanden, por loĝi en Svislando
kaj poste en Israelo).
En 1975 en Medeĝino, kun 40 ĉeestantoj, fondiĝis
Antjokia Esperanto-Ligo (A.E.L.); prezidanto estis Miguel Angel,
kaj sekretario estis Luis Guilermo Restrepo Rivas. La novaĵo
aperis en la ĵurnalo El Colombiano la 5-an de majo. La Ligo atingis
Juran Personecon laŭ Rezolucio 9889 de la jaro 1975 en al Registaro
de Antjokio. Poste Miguel Cano Estrada estis la dua prezidanto
de la Ligo. Tiutempe A.E.L. komencis prelegserion sub la nomo "verdaj vendredoj", kiuj kunigis la lokajn esperantistojn ĉiusemajne.
Tiujare, en la 60-a Universala Kongreso, okazinta
en Kopenhago (Danlando), partoprenis inĝeniero Libardo Mejía.
S-ro Mejía estis delegito de UEA, kaj fakdelegito pri vegetarismo
dum pluraj jaroj.
En 1975 Luis Fernado Martínez Solís publikigis
artikolon "Zamenhof no ha esperado en vano" ("Zamenhof ne esperis vane") publikigita en la revuo de la Antjokia Universitato (N-ro 50 (145) paĝoj 345-350,
jun-sep. 1975).
En la 60-aj kaj 70-aj jaroj, grava esperanto-aktivulo
en urbo Rionegro, proksima al Medellín, estis advokato Francisko
Ochoa P., radioamatoro. Li publikigadis bultenon "Stelo de Rionegro".
En la 70-aj jaroj profesoro Luis Jorge Santos-Morales, ekde sia Lingva Instituto Winston-Salem (unue fondita
en Bukaramango kaj poste kun aliaj sidejoj en Bogotá, Cali kaj
Medellín), starigis perkorespondan Esperanto-kurson.
Vekiĝis ankaŭ la poresperanta aktivado en
la urboj Armenia kaj Montenegro de Departamento Quindio: 15 homoj
fondis, la 4-an de januaro de 1976, Kindian Esperanto-Grupon,
kies ĉefaj membroj estis: Luis Fernando Agudelo G., Gloria Biviana
Vélez, Pedro Camacho, Jaime Echeverri Uribe, Jorge Duarte Prado
kaj Ovidio Cardona Botero. Tiutempe aperis kvar modestaj bultenoj
de politikaj tendencoj: en Armenia "Esperantista Martelo" de Kindia Esperanto-Grupo, en Bogotá "Esperantista Unueco", redaktata de Gonzalo Bermúdez, kaj en Medellín "Esperanto-Internaciista", redaktata de studento pri antropologio Francisko González, kaj "Mutualo" redaktata de Luis Fernando Martínez Solis. Ĉi-lastaj en studgrupo de la Universitato
de Antjokio redaktis ankaŭ la dokumenton "Esperanto Strategias" (julio1976).
En tiu epoko la kolombiaj esperantistoj entuziasmiĝis
sufiĉe por organizi tutlandan kongreson. La ideo maturiĝis, kaj
la 19-an de marto de 1976 kunsidis en Bogotá 38 samideanoj en
Antaŭkongreso, kaj de la 10a ĝis la 12a de decembro okazis en
urbo Medellín la Unua Kolombia Kongreso de Esperanto, kun partopreno
de pluraj kolombiaj urboj, kaj eĉ kelkaj aktivuloj de najbara
lando Venezuelo, kiel geedzoj Bachrich. La sidejo de la kongreso
estis la Universitato Pontifika Bolivarjana, kies direktoro de
la Lingva Fako estis Manuel Angel.
Tiujare, inĝeniero Libardo Mejía partoprenis
en la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ateno (Greklando).
En 1977 Luis Felipe Saldarriaga, lerninta
Esperanton en urbeto Segovio laŭ instruo de Jairo Del Río, translokiĝis
al Medellín, kie aktive agadis la postajn jarojn por La Internacia
Lingvo, ĉefe en instruado, partopreno en organizo de Esperanto-eventoj,
tradukado kaj eldono de materialo.
La 11an de aŭgusto de 1977 ĵurnalisto Germán
Roy Yances publikigis okulfrapan artikolon pri La Internacia
Lingvo en la 6-a kaj 7-a paĝoj de la "Revista del Jueves" de ĵurnalo El Espectador".
En urbo Buenaventura, estis poresperanta agado
de profesoro José Joaquín Osorio, almenaŭ ekde 1975, dum multaj
jaroj ĝis sia morto.
Kio verŝajne estis la unua intenco redakti
Historion de Esperanto en Kolombio, estis komencita far Anton
Tomic en decembro de 1977.
Ekde la 70-aj jaroj, aktiva grupo de Esperantistoj
kuniĝis ĉirkaŭ la daŭra agado de sinjoro Ismael López, amikece
konata kiel "Mayo López", Lia laboro centriĝas en la praktika uzado de La Lingvo en konversacio, teatraĵoj,
tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo López eĉ produktis kasedon
kun sia voĉinterpreto de kanzonoj propraj kaj tradukitaj. Sinteze:
ege utila por la "vivanta" Esperantujo en Bogotá estas la agado de la tiel nomata "Mayo Klubo".
Elstara longedaŭra aktivado por Esperanto
estis tiu de lingvoinstruisto Gonzalo Bermúdez, en pluraj fakoj
kiel: Esperanto-instruado, universitata agado, kaj tradukado.
Li estis fakdelegito de UEA pri filmado, lingvoj kaj sugestopedio.
Li vojaĝis plurfoje al eksternado (Britio kaj Usono), kaj tie
daurigis sian poresperantan agadon.
Antjokja Esperanto-Ligo publikigadis kulturan
kaj primovadan revueton "Avangardo", kun redakto far Jairo Del Río kaj Luis Guillermo Restrepo Rivas. La lasta kaj
iom ambicia numero (kun 20 paĝoj kaj 5 pagitaj reklamoj de entreprenoj)
estis la 5-a, presita en septembro de 1979. La subtenon pere
de pagataj reklamoj oni atingis danke al la diligenta strebo
de s-ro Miguel Cano Estrada.
En la jaro 1981 Luis Guillermo Restrepo Rivas eldonis kaj publikigis en Medellín ilustritan Esperanto-Kurson
kiu rapide elĉerpiĝis. Iomete poste, en Bogotá, sinjoro Ismael
López represis la tekston aldonante plian materialon. La saman
jaron, la 19an de majo mortis en Medellín S-ro José María Solís
Moncada, 89-jaraĝa, pioniro de la movado en Kolombio kaj avo
de Luis Fernando Martínez Solís. Ankaŭ tiujare S-ro Martínez
Solís verkis "Historio de la Esperanto-Movado en Kolombio", kiu post la unuaj skribaĵoj far Anton Tomic, estas la dua konata klopodo por
sisteme kompili kaj konservi memoron pri la okazintaĵoj rilataj
al la historio de nia kara lingvo en Kolombio.
Ekde la 80-aj jaroj daŭre agadas en Bogotá
sinjoro Santiago Álvarez Gutiérrez. Lia laboro estadas tre grava
en pluraj kampoj, precipe: kiel reprezentanto de "Monda Turismo", kiel organizanto aŭ komitatano de pluraj Esperantaj eventoj kaj societoj, kiel
funkciiganto de libroservo, kiel redaktoro de bultenoj, kiel
gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia hejmo, kiel gastiganto
en sia domo ankaŭ de Esperanto-kursoj kaj oficialaj kunsidoj
de Esperanto-organizaĵoj, kaj kiel peranto de UEA ĝis 1997.
Bedaŭrinde, en 1984, la 78a jaraĝa jugoslavo
Anton Tomic mortis en Medellin. Li estis homo absolute influa
en la divastigo kaj intelekta prestiĝo de Esperanto en nia lando,
en Medellin kaj en Bogoto. Lia malrapida parolado estis ĉiam
preciza kaj ege klara, plezurige bona lingvaĵo.
En 1986 profesoro Luis Jorge Santos- Morales publikigis en Bogoto la elstaran kurson "Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo", kun 335-paĝa lernolibro, poŝvortaro kaj 6 kasedoj, ĉio en eleganta plasta skatolo.
La saman jaron Luis Guillermo Restrepo Rivas publikigis en Medeĝino 20-paĝan broŝuron "Poezie kaj Kante", kie li kompilis 14 tradukitajn verketojn, kelkaj el ili neniam antaŭe presitaj,
kaj aliaj (kiel "Malaja Pantumo" de Otto de Greiff) preskaŭ jam perdita.
En julio de 1987, sub la direkto de Luis Jorge
Santos-Morales aperis en Bogoto bonkvalita 20-paĝa revuo kun
la nomo "Andaj Ondoj".
Dum multaj jaroj, en la urbo Neiva, departemento
Huila, la ĉefa esperantisto estis la radio-teknikisto Roberto
Ibañez, kiu eĉ fariĝis delegito de UEA.
En 1992, en Medellín Luis Felipe Saldarriaga kaj profesoro Guillermo Taborda publikigis pakaĵon de 18 bonkvalitaj
poŝkartoj sub la nomo "Mirinda Kolombio", en eldonejo "Hola Colina". Samjare, Jorge Velásquez G. publikigis "Katolikan Preĝareton".
Ankaŭ en 1992 komenciĝis serio de naciaj kunvenoj.
Serio kiun ni suldas grandparte al persista iniciato far Peter
Preminger de Bogotá, kiu kuraĝigis la medeĝinan esperantistaron
fari la unuan eventon. ĉiun eventon oni nomis "Kolombia Esperanto Tago" (sed reale daŭris du aŭ tri tagoj dum semajnfino). La kvinan kunvenon oni decidis
konsideri "kongreso" do ĝi fariĝis la Dua Kolombia Kongreso.
La datoj kaj lokoj estas jenaj:
· 1-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Novembro
1992
· 2-a Kolombia Esperanto Tago, Medellín, Nov.
13-a ĝis 14-a. 1993
· 3-a Kolombia Esperanto Tago, Cali Nov. 12-a
ĝis 14-a 1994
· 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Bogotá,
Nov. 9-a ĝis 11-a, 1996
· 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Medellín,
Nov. 1997
· 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Tuluá
en Novembro 1998.
Post tiu publikigita en 1986, duan bonan Esperanto-Kurson
far profesoro Luis Jorge Santos-Morales ricevas la mondo en
1993, temas pri "Esperanto, un idioma par Hacer Amigos" ("E-o, Lingvo por Fari Amikojn"), kiu konsistas el eta lernolibro plus kasedoj.
En junio de 1995, en Cali, oficiale komencis
labori nova organizaĵo: Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto.
Grava karakterizo estas ke laŭstatute la Fondaĵo rajtas funkcii
en aliaj urboj, kaj eĉ eksterlande. La unua estraro de la Fondaĵo
konsistis el: Profesoro Rafael A. Mejía O., Prezidanto; Doktoro
Elís Bechara, Vicprezidanto; Profesorino Graciela de Bejarano,
Sekretariino; S-ino Ligia Barragán, Kasistino; S-ro Hernando
Maya, Komitatano; kaj kiel Anstatŭantoj: Advokatino Consuelo
Polanco, Gildardo Tabares kaj José Manuel Correa. La Fondaĵo
publikigas neregulan bultenon "Tropikaĵoj", en kies redaktado ankaŭ kunlaboras Maximilano Ramírez, profesoro en urbeto
Buenos Aires (departamento Kaŭko) kaj te aktiva disvastiganto
de La Lingvo.
Bedaŭrindaĵo por la Movado estis la morto
en 1997 de pastro Luis E. Palacios Toral, granda altivulo ekde
la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj ĉirkaŭajoj, kiel menciite
antaŭe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a Kolombia Kongreso
de Esperanto, en Medellín, Luis Guillermo Restrepo R. publikigas
broŝuron "Kolombia Adresaro", kie li kompilis adresojn de proksimume 120 esperantistoj.
Ĉirkaŭ tiu epoko, la ĵurnalisto, historiisto
kaj verkisto Luis Fernando Martínez Solis, fondis Apartadó Esperanto-Grupon,
en urbo Apartadó, departemento Chocó, nordokcidente de Kolombio.
En 1998, post la rezigno el la peranteco por
UEA far s-ro Santiago Álvarez, el Bogoto, La Kolombia Fondaĵo
por la Lingvo Esperanto estas la oficiala peranto de UEA en Kolombio.
En tiu-ĉi periodo, alia grava aktivado estis
tiu de junulo Francisco Javier Gómez, lingvo-tradukisto kaj dinamisma
organizanto de eventoj, kiel la Kvara Tutamerika Kongreso. Li
fariĝis ĉefdelegito de UEA en Kolombio, kaj fakdelegito pri mormonismo
en la jaro 1999. Poste li vojaĝis al eksterlando.
De la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro
de 1999 la kolombia ĉefurbo , Bogotá, gastigis la Kvaran Tutamerikan
Kongreson de Esperanto, kies Loka Kongresa Komitato estis jene:
S-ino Leonor Calvo, Honora Prezidantino; Prof. Luis Jorge Santos,
Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako; D-ro Rodrigo
Ramírez, Prezidanto; S-ro Santiago Álvarez, Sekretario; sekretariino
Diana Carolina Marín, komisiitino por turisma agado; brazila
s-ro Silvestre Bego, komisiito por sudamerikaj rilatoj kaj strategiaj
aranĝoj; kaj s-ro Luis Casas, komisiito por financaj aferoj,
kune kun la prezidanto kaj la sekretario. Aliaj komitatanoj estis:
Stella Uribe, Horacio Hernández, Francisco Javier Gómez, Yolanda
de Hernández, Elsa Gutiérrez kaj J. Edwin Vargas R.. La organizanta
komitato havis bonan iniciaton, kiel pretiga laboro, viziti la
tiaman Ministron pri Kulturo D-ron Alberto Casas Sanz de Santamaría,
informi lin pri Esperanto kaj pri la okazonta evento internacia,
kaj nomi lin kiel "Alta Protektanto" de la 4-a TAKE.
La 18an de septembro de 1999, je la aĝo de
73 jaroj, mortis esperantisto kaj ŝakisto Tirso Castrillón, kiu
lasis por la movado sian etan lernolibron, aperinta en 1973.
Li persone ne estis vanta pri siaj konoj, preferis vivi iom aparte
de la publika scenejo, kvankam en la kolombiaj ŝakludaj rondoj
estis konata kiel unu el niaj elstaraj ludantoj kaj konantoj
pri ŝako. Omaĝe al lia memoro ekzistas ŝak-turniro kiu portas
lian nomon, organizata far la Antjokia Ligo de Ŝako.
La jaro 1999 ankaŭ alportis alian malbonan
novaĵon: la 12-an de marto, en Schoorl, Nederlando, mortis Oene
Hoekstra kiu vizitis Kolombion en 1973 kun sia familio. Li estis
honora membro de UEA ekde 1988 (vidu revuon Esperanto, majo 1999,
paĝo 100).
En 2000, en la numero 212 de la medellina
jurnalo "La Hoja de Medellín", aperis artikolo pri Esperanto, verkita de la ĵurnalistino Claudia Patricia
Moreno, filino de esperantisto inĝeniero Luis Fernando Moreno.
La artikolo estis ĉefe bazita en intervjuoj kiujn la aŭtorino
faris al pluraj esperantistoj de la urbo, kaj en kelke da bibliografio
kiel la hispanlingva versio de "L'Espéranto" far Pierre Janton.
|