§ 8.
La patro estas bona. - Jen kuŝas la ĉapelo
de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi
amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud
la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon.
- Ludoviko, donu al mi panon. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras
per la nazo. - Antaŭ la domo staras arbo. - La patro estas en
la ĉambro.
| bona |
bueno, buena
|
| ĉapelo |
sombrero |
| diri |
decir |
| ke |
que |
| diligente |
diligentemente |
| ami |
amar |
| veni |
venir |
| kune |
juntos |
| filo |
hijo |
| stari |
estar de pie |
| apud |
junto a |
| pura |
limpio, limpia |
| koni |
conocer |
| pano |
pan |
| manĝi |
comer |
| per |
por medio de |
| buŝo |
boca |
| flari |
oler |
| nazo |
nariz |
| antaŭ |
antes |
| domo |
casa |
| arbo |
árbol |
| ĉambro |
habitación |
§ 9.
La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj
estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.
- La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj
aŭdas per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandro
ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patro
mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas
de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi legas libron. -
La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
| flugi |
volar
|
| kanti |
cantar |
| agrabla |
agradable |
| akvo |
agua |
| ĉar |
porque |
| ili |
ellos, ellas |
| voli |
querer |
| trinki |
beber |
| knabo |
muchacho |
| for |
lejos |
| peli |
acusiar, arrear |
| ni |
nosotros, nosotras |
| okulo |
ojo |
| aŭdi |
oir |
| orelo |
oreja |
| lerni |
aprender |
| tial |
por eso |
| bati |
golpear |
| ricevi |
recibir |
| avo |
abuelo |
| iri |
ir |
| nun |
ahora |
| onklo |
tio |
| legi |
leer |
| sed |
pero |
| li |
él |
| skribi |
escribir |
| letero |
carta |
§ 10.
Papero estas blanka. - Blanka papero kuŝas
sur la tablo. - La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. -
Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. - La patro donis al
mi dolĉan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion.
- Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon,
sinjoro! - Bonan matenon! - Ĝojan feston! (mi deziras al vi).
- Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). - Sur la ĉielo staras la bela
suno. - En la tago ni vidas la helan sunon,, kaj en la nokto
ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas
tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra,
ol vino. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras,
sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. - El ĉiuj miaj
infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel
vi. - El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
| papero |
papel
|
| blanka |
blanco, blanca |
| kajero |
cuaderno |
| juna |
joven |
| fraŭlo |
soltero |
| in |
terminación de las palabras femeninas.
patro: padre
patrino: madre |
| fraŭlino |
señorita |
| dolĉa |
dulce |
| rakonti |
narrar, contar |
| mia |
mío, mía |
| amiko |
amigo |
| bela |
bello, bella |
| historio |
historia |
| obstina |
obstinado, obstinada |
| deziri |
desear |
| vi |
tú, usted |
| tago |
usted |
| tago |
día |
| sinjoro |
señor |
| mateno |
mañana (primera parte del día) |
| ĝoji |
gozar |
| festi |
festejar |
| kia |
de qué calidad, cómo |
| hodiaŭ |
hoy |
| en |
en |
| hela |
luminoso, claro |
| nokto |
noche |
| pala |
pálido, pálida |
| luno |
luna |
| stelo |
estrella |
| neĝo |
nieve |
| pli |
más |
| lakto |
leche |
| nutri |
nutrir |
| ol |
que (comparativo) |
| vino |
vino |
| havi |
tener |
| freŝa |
fresco, fresca |
| erari |
errar |
| mal |
indica lo contrario;
bona: bueno, buena
malbona: malo, mala; estimi: estimar
malestimi: desestimar |
| el |
de (origen), desde |
| ĉiu |
cada uno |
| ĉiuj |
todos |
| plej |
el más |
| tiel |
así, de esa manera |
| kiel |
cómo |
| si |
sí (reflexivo) |
| sia |
suyo, suya -del sujeto- |
| saĝa |
sabio, sabia |
§ 11.
La feino.
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna
estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo,
ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon;
ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis
vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto
de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu
el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
feino
|
hada
|
unu
|
uno |
vidvo
|
viudo |
du
|
dos |
| simila |
similar |
| karaktero |
carácter |
| vizaĝo |
cara |
| povi |
poder |
| pensi |
pensar |
| ambaŭ |
ambos, ambas |
| fiera |
orgulloso, orgullosa |
| oni |
uno, se (impersonal) |
| vivi |
vivir |
| plena |
lleno, llena |
| portreto |
retrato |
| laŭ |
según |
| ec |
indica cualidad; p. ej.
bona: bueno, buena
boneco: bondad;
viro: hombre
vireco:
virilidad;
virino: mujer
virineco: feminidad |
| honesta |
honesto, honesta |
| krom |
además de |
| tio |
eso |
§ 12.
Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi
havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun
tri hundoj. - Li faaris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.
- El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.
- Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaaj dek faras dudek. - Kvar
kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek
kvin. - Mil okcent naŭdek tri. - Li havas dek unu infanojn. -
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek
sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas
la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.
- La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de
la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu
pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.
- Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de
la jaro mil sepcent tridek dua.
| multe |
mucho
|
| fari |
hacer |
| nur |
solamente (adverbio) |
| promeni |
pasear |
| tri |
tres |
| hundo |
perro |
| ĉio |
todo |
| dek |
diez |
| fingro |
dedo |
| alia |
otro, otra |
| kvin |
cinco |
| sep |
siete |
| kvar |
cuatro |
| ok |
ocho |
| mil |
mil |
| cent |
cien |
| naŭ |
nueve |
| ses |
seis |
| minuto |
minuto |
| horo |
hora |
| konsisti |
consistir |
| sekundo |
segundo |
| Januaro |
Enero |
| monato |
mes |
| jaro |
año |
| Aprilo |
Abril |
| Novembro |
Noviembre |
| Decembro |
Diciembre |
| Februaro |
Febrero |
| semajno |
semana |
| Dio |
Dios |
| elekti |
elgir |
| ĝi |
el, ella (neutro) |
| sankta |
santo, santa |
| krei |
crear |
| dato |
fecha |
| Marto |
Marzo |
| naski |
engendrar |
| it |
terminación de participio pasado pasivo de los verbos |
§ 13.
La feino (Daŭrigo).
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas
simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan
filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ
la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi
senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du
fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj
alporti domen plenan grandan kruĉon.
| daŭri |
durar
|
| ig |
hacer, volver; p. ej.
pura: limpio, limpia
purigi: limpiar;
morti: morir
mortigi:
matar
sidi: estar sentado
sidigi: sentar |
| ordinara |
ordinario, ordinaria |
| persono |
persona |
| tiu |
ese, esa |
ĉi
|
indica proximidad; p. ej. tiu: ese, esa
tiu ĉi: este, esta;
tie: allí, alla
tie ĉi: aquí |
| varma |
caliente |
| eg |
indica aumentativo; p. ej. varma: caliente
varmega: calientísimo;
pordo: puerta
pordego: portón |
| sama |
mismo, misma |
| tempo |
tiempo |
| teruro |
terror |
| kontraŭ |
contra, frente a |
| devi |
deber |
| kuiri |
cocinar |
| ej |
lugar de una acción;
preĝi: rezar
preĝejo: iglesia;
kuiri: cocinar
kuirejo:
cocina |
| labori |
trabajar |
| ad |
indica duración de una acción; p. ej.
pafo: disparo
pafado: tiroteo |
| sen |
sin |
| ĉesi |
cesar |
| inter |
entre |
| afero |
asunto |
| feliĉa |
feliz |
| fojo |
vez |
| ĉerpi |
sacar, extraer |
| tre |
muy |
| proksima |
cercano, cercana |
| loko |
lugar |
| n |
indica el acusativo y también dirección de movimiento |
| kruĉo |
jarra |
|