§ 21.
La feino (Daŭrigo).
Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis
al ŝi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la
plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso,
ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis
ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".
rimarki |
|
krii |
gritar |
| nu |
¡pues bien! |
| jes |
sí |
| ek |
indica una acción que comienza o que es momentanea; p. ej.
krii: gritar
ekkrii:
exclamar |
| kulpa |
culpable |
| kaŝi |
esconder |
| reĝo |
rey |
| ĉasi |
cazar |
| demandi |
preguntar |
| sola |
solo, sola |
| pro |
a causa de |
| ho! |
¡oh! |
| ve! |
¡ay! |
§ 22.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta
senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo
batas Jozefon, tiam NNikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas
la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.
- Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - La falinta homo ne povis sin
levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon;
li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam
mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon
venontan neniu ankoraŭ konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto
de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Aŭgusto estas mia plej amata
filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita
estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn
tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun
oni devas juĝi, estas juĝoto.
| flui |
fluir
|
| movi |
mover |
| strato |
calle |
| fali |
caer |
| at |
terminación del participio pasivo presente de los verbos |
| peki |
pecar |
| int |
terminación del participio activo pasado de los verbos |
| intenci |
intentar |
| levi |
elevar |
| riproĉi |
reprochar |
| meriti |
merecer |
| mensogi |
mentir |
| pasi |
pasar |
| neniam |
nunca |
| ont |
terminacióndel participio activo futuro de los verbos |
| neniu |
nadie |
| atendi |
esperar |
| savi |
salvar |
| mondo |
mundo |
grava
|
importante |
| pasero |
gorrión |
| kapti |
atrapar |
| aglo |
águila |
| ot |
terminación del participio pasivo futuro de los verbos |
| soldato |
soldado |
| konduki |
conducir |
| aresti |
arrestar |
| tra |
a través de |
| juĝi |
juzgar |
§ 23.
La feino (Fino)
La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris
kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru
al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron.
La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon,
ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis
ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi.
Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda,
ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino,
multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ
mortis en angulo de arbaro.
| kelke |
algo, un poco
|
| aventuro |
aventura |
| konsideri |
considerar |
| inda |
de mérito, que es digno de |
| doto |
dote |
| palaco |
palacio |
| iĝ |
hacerse; p. ej.
pala: pálido
paliĝi: palidecer;
sidi: estas sentado
sidiĝi:
sentarse |
| je |
se traduce por diferentes preposiciones |
| propra |
propio, propia |
| akcepti |
aceptar |
| baldaŭ |
pronto |
| angulo |
ángulo |
§ 24.
Nun li diras al mi la veron. - Hieraŭ li diris
al mi la veron. - Li ĉiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis
nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis
dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi
venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos
dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros
al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.
- Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ
se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al
mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron
(aŭ estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron.
- Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti
dirinta la veron).
| salono |
salón
|
| os |
terminación del tiempo futro en los verbos |
§ 25.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata.
Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi
estis lavita. VVi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita.
Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos
invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. -
Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. - La surtuto
estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. - Kiam via domo
estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas,
ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu
trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. - Mia ora
ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte
kaŝita de vi. - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo
estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi
estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis
antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.
- Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? - Sur la kameno inter du
potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas
bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas
apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
| inviti |
invitar
|
| komerci |
comerciar |
| aĵ |
hecho de o que tiene la cualidad de; p. ej.
mola: blando
molaĵo: parte blanda
de algo |
| sekvi |
seguir |
| konstrui |
konstruir |
| ŝuldi |
deber, adeudar |
| oro |
oro |
| ringo |
anillo |
| lerta |
hábil |
| projekto |
proyecto |
| inĝeniero |
ingeniero |
| fero |
hierro |
| vojo |
camino |
| agi |
actuar |
| pastro |
padre, sacerdote |
| kameno |
chimenea |
| poto |
olla |
| kaldrono |
caldero |
| boli |
hervir |
| vaporo |
vapor |
| pordo |
puerta |
| korto |
patio |
§ 26.
Kie vi estas? - Mi estas en la ĝardeno. -
Kienn vi iras? - Mi iras en la ĝardenon. - La birdo flugas en
la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). - La birdo
flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas
nun en ĝin). - Mi vojaĝas en Hispanujo. - Mi vojaĝas en Hispanujon.
- Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis
la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub
la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas
aero. - Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen
kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En
la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - La hirundo
flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj
hirundoj. - Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. - Kiam
li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li
petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas riĉa, mi dubas,
ĉu vi estas feliĉa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.
- Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras!
- Ha, kiel bele! - For de tie ĉi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru
pli rapide!
| ekster |
fuera de
|
| vojaĝi |
viajar |
| piedo |
pie |
| benko |
banca |
| et |
indica disminución; p. ej. ridi reir - rideti sonreir |
| meti |
poner, colocar |
| kanapo |
canapé |
| muso |
ratón |
| lito |
cama |
| super |
sobre, encima de |
| aero |
aire |
| kafo |
café |
| teo |
té |
| sukero |
azúcar |
| kremo |
crema |
| interne |
internamente |
| fianĉo |
novio |
| hirundo |
golondrina |
| trans |
al otro lado de |
| rivero |
río |
| estro |
jefe |
| atenta |
atento, atenta |
| kvankam |
aunque |
| dubi |
dudar |
| estimi |
estimar |
| fi! |
¡uf! |
| abomeno |
abomenación |
| rapida |
rápido, rápida |
§ 27.
La artikolo "la" estas
uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.
Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj,
kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en
la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna
sed ne necesa. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas
kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la
purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas,
oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune
kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo
(= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter
diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu
daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo
(= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi;
abonpago (= pago por la abono).
| artikolo |
artículo
|
| tiam |
entonces |
| objekto |
objeto |
| tia |
tal |
| kompreni |
comprender |
| ekzemplo |
ejemplo |
| polo |
polaco |
| necesa |
necesario, necesaria |
| propozicio |
proposición |
| vokalo |
vocal |
| kunmeti |
componer |
| simpla |
simple |
| ligi |
ligar |
| radiko |
raíz |
| soni |
sonar |
| klara |
claro, clara |
| postuli |
exigir |
| gramatiko |
gramática |
| nacio |
nación |
| diversa |
diverso, diversa |
| ŝipo |
barco |
| matenmanĝi |
desayunar |
| aboni |
suscribir |
|