Ekzercaro Esperanto :: Esperanto Colombia.
Esperanto Colombia
Esperanto Colombia 100 años

Inicio: Página principal Esperanto Colombia.
Historia y actualidad de Esperanto en el mundo y en el país.
Juega, ríe, diviértete con Esperanto y aprende.
Aprende Esperanto, conoce los cursos y descubre por qué es tan fácil.
Las listas de Internet en Colombia y en el mundo.
Compare y elija qué idioma hablar entre Esperanto y...
Información sobre Colombia. Informado pri Kolombio.
Conoce cómo recorrer el mundo sin pagar hospedaje y hablando Esperanto.
Conozca dónde se concentran los que hablan Esperanto
Publicaciones: Andaj Ondoj, privortaj studoj, artículos...
Congreso Nacional de Esperanto. Bogotá 2005.
Conoce páginas sobre Esperanto en Internet
Contáctenos: quejas, sugerencias, informes...

Ekzercaro Esperanto

Ekzercaro

Grupo de ejercicios

§ 28.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: "la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ĝardenon", "tablon" staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n" tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. - Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). - Mi restos hodiaŭ dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

nominativo
nominativo
iam alguna vez
akuzativo acusativo
tie allí
dependi depender
kaŭzo causa
esprimi expresar
direkti dirigir
celi apuntar a
egala igual
ia de alguna clase
veturi ir en vehículo
dis indica división, diseminación; p. ej.
semi: sembrar
dissemi: diseminar
flanko lado
dekstra derecho, derecha
neniel de ningún modo
nek ni

§ 29.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto "je" ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataŭ "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".

senco
sentido
komuna común
ebla posible
ofte frecuentemente
ridi reir
lasta último, última
sopiri suspirar
regulo regla, norma
verbo verbo
obei obedecer
permesi permitir

§ 30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "ĉ", ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "ĉi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

ia
de alguna clase
ial por alguna causa
iam alguna vez
ie algún lugar
iel de algún modo
ies de alguien
io algo
iom alguna cantidad
iu alguien
konsili aconsejar
serio serie
pronomo pronombre
adverbo adverbio
litero letra
rilati relacionarse
prefikso prefijo
ajn quiera que sea(n)
diferenci diferir, ser diferente
helpi ayudar
sufikso sufijo

§ 31.

Lia kolero longe daŭris. - Li estas hodiaŭ en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loĝas ekster la urbo. - La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. - La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

humoro
humor
fermi cerrar
korpo cuerpo
animo alma
kontrakti contratar
um sufijo sin significado definido
bruli arder
ligno madera
materialo material
bastono bastón
tegmento tejado
funto libra
ist indica la profesión; p. ej. boto: bota
botisto: botisto;
maro: mar
maristo: marinero
koloro color
supre arriba
telero plato
tero tierra
kesto cesta
lipo labio
haro pelo
griza gris
vango mejilla

§ 32.

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). - Mi aĉetis dekon da ovoj. - Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

teatro
teatro
maniero manera
okupi ocupar
meĥaniko mecánica
ĥemio química
diplomatio diplomacia
fiziko física
scienco ciencia
glaso vaso
nigra negro, negra
drapo paño
signifi significar
ovo huevo
bordo orilla (de mar o río)
maro mar
amaso montón
aŭtuno otoño
lando país
suferi sufrir
najbaro vecino
mezuri medir

§ 33.

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

mezo
mitad
kreski crecer
dika grueso, gruesa
larĝa ancho, ancha
lumi iluminar
mola blando, blanda
rekta recto, recta
kurba curvo, curva
kredi creer
renversi poner al revés
monto montaña
kampo campo
koko gallo
nepo nieto
nevo sobrino
bo indica el parentezco resultante del matrimonio; p. ej. patro padre - bopatro suego
duonpatro padrastro
bovo buey

§ 34.

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. - Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta ŝtuparo li levis sinn al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

viando
carne
poŝo bolsillo
korko corcho
tiri tirar, halar
ŝtopi obturar, tapar
botelo botella
ŝlosi cerrar con llave
kombi peinar
somero verano
gliti patinar, resbalar
frosto helada
vetero tiempo (atmosférico)
haki cortar con hacha
segi aserrar
fosi cavar
kudri coser
tondi cortar con tijeras
sonori sonar con vibración prolongada
fajfi silvar
inko tinta
sablo arena
sorbi sorber
brando aguardiente
tuko trapo
militi guerrear
brava bravo, brava
kruta escarpado, escarpada
ŝtupo escalón
Hispano español
Germano alemán
tamen sin embargo
vasta vasto, vasta
herbo hierba
paŝti pastar
bruto res
precipe principalmente
lano lana
ŝafo carnero