§ 14.
Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da
pomoj. - Tiu chi urbo havas milionon da loghantoj. - Mi achetis
dekduon (aw dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. -
Mil jaroj (aw milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas
al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por
la prunto; trie mi petas vin ankaw poste prunti al mi, kiam mi
bezonos monon. - Por chiu tago mi ricevas kvin ffrankojn, sed
por la hodiawa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas)
dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono
de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu
chi shtofo kostas naw frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj
duonon frankojn (aw da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono
aw tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj chi du amikoj promenas
chiam duope. - Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn. - Por
miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn, kaj al chiu el la infanoj
mi donis po tri pomoj. - Tiu chi libro havas sesdek paghojn; tial,
se mi legos en chiu tago po dek kvin paghoj, mi finos la tutan
libron en kvar tagoj.
| on |
indica las fracciones;
kvar: cuatro
kvarono un cuarto
|
| da |
es usado en lugar de de después de palabras que expresan pesos o medidas |
| urbo |
ciudad |
| loghi |
habitar |
| ant |
terminación de del participio activo presente de los verbos |
| acheti |
comprar |
| aw |
o |
| kulero |
cuchara |
| forko |
tenedor |
| re |
de nuevo, regreso |
| mono |
dinero |
| prunti |
prestar |
| danki |
agradecer |
| por |
para |
| peti |
pedir |
| ankaw |
también |
| post |
después, detrás |
| kiam |
cuando |
| bezoni |
necesitar |
| obl |
indica los múltiplos; p. ej.
du: dos - duobla: doble |
| pagi |
pagar |
| shtofo |
tela |
| kosti |
costar |
| chiam |
siempre |
| op |
indica los colectivos numerales; p. ej.
du: dos
duope: de a dos |
| jheti |
lanzar, tirar |
| venki |
vencer |
| ataki |
atacar |
| pagho |
página |
| se |
si (condicional) |
| fini |
terminar |
| tuta |
completo, completa |
§ 15.
La feino (Dawrigo).
En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto,
venis al shi malricha virino, kiu petis shin, ke shi donu al shi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj shi tuj lavis sian kruchon kaj cherpis akvon en la plej
pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, chiam subtenante
la kruchon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la
bona virino trankviligis sian soifon, shi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (char tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino,
por vidi, kiel granda estos la ghentileco de tiu chi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," dawrigis la feino, "ke che chiu vorto, kiun vi diros, el via busho eliros aw floro aw multekosta shtono."
§ 16.
Mi legas. - Ci skribas (anstataw "ci" oni
uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj shi estas knabino. - La tranchilo tranchas bone, char ghi
estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas
rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ghardeno. - Kie
estas la knabinoj? - Ili ankaw estas en la ghardeno. - Kie estas
la tranchiloj? - Ili kushas sur la tablo. - Mi vokas la knabon,
kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj shi venas. - La infano
ploras, char ghi volas manghi. - La infanoj ploras, char ili volas
manghi. - Knabo, vi estas neghentila. - Sinjoro, vi estas neghentila.
- Sinjoroj, vi estas neghentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela.
- Oni diras, ke la vero chiam venkas. - En la vintro oni hejtas
la fornojn. - Kiam oni estas richa (aw richaj), oni havas multajn
amikojn.
| fonto |
fuente
|
| richa |
rico, rica |
| viro |
hombre |
| volonte |
de buena gana |
| tuj |
inmediatamente |
| lavi |
lavar |
| sub |
debajo de |
| teni |
tener asido |
| oportuna |
oportuno, oportuna |
| trankvila |
tranquilo, tranquila |
| soifi |
tener sed |
| donaci |
regalar |
| preni |
tomar, coger |
| formo |
forma |
| vilagho |
pueblo |
| ghentila |
gentil |
| che |
en , en casa de |
§ 17.
La feino (Dawrigo).
Kiam tiu chi bela knabino venis domen, shia
patrino insultis shin, kial shi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfelicha knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam shi parolis tiujn chi vortojn, elsaltis el shia busho tri rozoj, tri perloj
kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris shia patrino kun grandega miro. "Shajnas al mi, ke el shia busho elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio chi venas,
mia filino?" (Tio chi estis la unua fojo, ke shi nomis shin sia filino). La malfelicha infano
rakontis al shi naive chion, kio okazis al shi, kaj, dum shi parolis,
elfalis el shia busho multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras
el la busho de via fratino, kiam shi parolas; chu ne estus al vi
agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto
cherpi akvon; kaj kiam malricha virino petos de vi trinki, vi donos
ghin al shi ghentile."
| insulti |
insultar
|
| pardoni |
perdonar |
| longa |
largo, larga |
| salti |
saltar |
| perlo |
perla |
| granda |
grande |
| diamanto |
diamante |
| miri |
admirar |
| shajni |
aparentar |
| nomi |
llamar, nombrar |
| naiva |
ingenuo, ingenua |
| okazi |
ocurrir |
| dum |
durante |
| sendi |
enviar |
| kapabla |
capaz |
§ 18.
Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis
lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne
skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaw vespere.
- Mi rakontos al vi historion. - Chu vi diros al mi la veron?
- La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, char mia patro
estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre ammas miajn
infanojn; mi ankaw tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili
vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas
sin mem, kaj chiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano,
ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri shi tiel, kiel
mi zorgas pri mi mem; sed shi mem tute ne zorgas pri si kaj tute
sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaw gastojn; post la vespermangho
niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin
ghis ilia domo. - Mi jam havas mian chapelon; nun serchu vi vian. - Mi lavis min en
mia chambro, kaj shi lavis sin en sia chambro. - La infano serchis
sian pupon; mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo. - Oni
ne forgesas facile sian unuan aamon.
| kuri |
correr
|
| vespero |
tarde (final del día) |
| chu |
acaso |
| edzo |
esposo |
| montri |
mostrar |
| nova |
nuevo, nueva |
| vesti |
vestir |
| mem |
mismo |
| zorgi |
cuidar de |
| gardi |
cuidar |
| gasto |
huesped |
| akompani |
acompañar |
| ghis |
hasta |
| serchi |
buscar |
| pupo |
muñeco |
| forgesi |
olvidar |
| facila |
fácil |
§ 19.
La feino (Dawrigo).
"Estus tre bele," respondis
la filino malghentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed chiam murmurante. Shi prenis la plej belan arghentan vazon,
kiu estis en la loghejo. Apenaw shi venis al la fonto, shi vidis
unu sinjorinon, tre riche vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj
petis de shi trinki (tio chi estis tiu sama feino, kiu prenis sur
sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda
estos la malboneco de tiu chi knabino). "Chu mi venis tien chi," diris al shi la malghentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arghentan vazon speciale por tio, por
doni trinki al tiu chi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem
akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ghentila," diris la feino sen kolero. "Bone, char vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke che chiu vorto, kiun
vi parolos, eliros el via busho aw serpento aw rano."
| us |
terminación del condicional de los verbos.
|
| murmuri |
murmurar |
| vazo |
vaso |
| arghento |
plata |
| apenaw |
apenas |
| ar |
una colección de objetos;
arbo: árbol
arbaro: bosque |
| princo |
príncipe |
| certa |
cierto, seguro |
| speciala |
especial |
| opinio |
opinión |
| koleri |
rabiar |
| servi |
servir, prestar servicio |
| em |
inclinación a; p. ej.
babili: charlar
babilema: charlatán |
| serpento |
serpiente |
| rano |
rana |
§ 20.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni chiuj
legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili chiuj sidas silente
kaj skribas. - Hieraw mi renkontis vian filon, kaj li ghentile
salutis min. - Hodiaw estas sabato, kaj morgaw estos dimancho.
- Hieraw estis vendredo, kaj postmorgaw estos lundo. - Antaw
tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.
- Chu vi jam trovis vian horloghon? - Mi ghin ankoraw ne serchis;
kiam mi finos mian laboron, mi serchos mian horloghon, sed mi timas,
ke mi ghin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed
mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus felicha. - Se li scius,
ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius
bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne
respondas al mi? - Chu vi estas surda aw muta? - Iru for! - Infano,
ne tushu la spegulon! - Karaj infanoj, estu chiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu
al li, ke li ne babilu. - Petu shin, ke shi sendu al mi kandelon.
- Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, char la vivo ne estas longa.
- Shi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La
infano ne chesas petoli.
| sidi |
estar sentado
|
| silenti |
estar en silencio |
| hieraw |
ayer |
| renkonti |
encontrarse con |
| saluti |
saludar |
| sabato |
sábado |
| morgaw |
mañana |
| dimancho |
domingo |
| vendredo |
viernes |
| lundo |
lunes |
| viziti |
visitar |
| kuzo |
primo |
| plezuro |
placer |
| horlogho |
reloj |
| timi |
temer |
| dormi |
dormir |
| veki |
despertar |
| scii |
saber |
| leciono |
lección |
| instrui |
instruir |
| puni |
castigar |
| surda |
sordo, sorda |
| muta |
mudo, muda |
| tushi |
tocar |
| spegulo |
espejo |
| kara |
querido, querida |
| ordoni |
ordenar |
| babili |
charlar |
| kandelo |
vela |
| gaja |
alegre |
| danci |
bailar |
| morti |
morir |
| petoli |
retozar |
| uj |
que contiene, lleno de; cigaro: cigarro
cigarujo: cigarrera;
Turko: Turco
Turkujo: Turquía |
|