Ekzercaro Esperanto :: Esperanto Colombia
Esperanto Colombia
KEL Kolombia Esperato Ligo

Inicio: Página principal Esperanto Colombia.
Historia y actualidad de Esperanto en el mundo y en el país.
Juega, ríe, diviértete con Esperanto y aprende.
Aprende Esperanto, conoce los cursos y descubre por qué es tan fácil.
Las listas de Internet en Colombia y en el mundo.
Compare y elija qué idioma hablar entre Esperanto y...
Información sobre Colombia. Informado pri Kolombio.
Conoce cómo recorrer el mundo sin pagar hospedaje y hablando Esperanto.
Conozca dónde se concentran los que hablan Esperanto
Publicaciones: Andaj Ondoj, privortaj studoj, artículos...
Congreso Nacional de Esperanto. Bogotá 2005.
Conoce páginas sobre Esperanto en Internet
Contáctenos: quejas, sugerencias, informes...

Ekzercaro Esperanto

Ekzercaro

Grupo de ejercicios

§ 21.

La feino (Dawrigo).

Apenaw shia patrino shin rimarkis, shi kriis al shi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al shi la malghentilulino, eljhetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, chielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Shia fratino en chio estas kulpa; mi pagos al shi por tio chi!" Kaj shi tuj kuris bati shin. La malfelicha infano forkuris kaj kashis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la regho, kiu revenis de chaso, shin renkontis; kaj, vidante, ke shi estas tiel bela, li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola kaj pro kio shi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".

rimarki

observar, notar

krii

gritar

nu ¡pues bien!
jes
ek indica una acción que comienza o que es momentanea; p. ej.
krii: gritar
ekkrii: exclamar
kulpa culpable
kashi esconder
regho rey
chasi cazar
demandi preguntar
sola solo, sola
pro a causa de
ho! ¡oh!
ve! ¡ay!

§ 22.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam NNikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi ghin manghis. - La falinta homo ne povis sin levi. Ne riprochu vian amikon, char vi mem plimulte meritas riprochon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraw nun chiam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraw konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Awgusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas jughi, estas jughoto.

flui
fluir
movi mover
strato calle
fali caer
at terminación del participio pasivo presente de los verbos
peki pecar
int terminación del participio activo pasado de los verbos
intenci intentar
levi elevar
riprochi reprochar
meriti merecer
mensogi mentir
pasi pasar
neniam nunca
ont terminacióndel participio activo futuro de los verbos
neniu nadie
atendi esperar
savi salvar
mondo mundo

grava

importante
pasero gorrión
kapti atrapar
aglo águila
ot terminación del participio pasivo futuro de los verbos
soldato soldado
konduki conducir
aresti arrestar
tra a través de
jughi juzgar

§ 23.

La feino (Fino)

La reghido, kiu vidis, ke el shia busho eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis shin, ke shi diru al li, de kie tio chi venas. Shi rakontis al li sian tutan aventuron. La reghido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol chio, kion oni povus doni dote al alia frawlino, forkondukis shin al la palaco de sia patro, la regho, kie li edzighis je shi. Sed pri shia fratino ni povas diri, ke shi farighis tiel malaminda, ke shia propra patrino shin forpelis de si; kaj la malfelicha knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus shin akcepti, baldaw mortis en angulo de arbaro.

kelke
algo, un poco
aventuro aventura
konsideri considerar
inda de mérito, que es digno de
doto dote
palaco palacio
igh hacerse; p. ej.
pala: pálido
palighi: palidecer;
sidi: estas sentado
sidighi: sentarse
je se traduce por diferentes preposiciones
propra propio, propia
akcepti aceptar
baldaw pronto
angulo ángulo

§ 24.

Nun li diras al mi la veron. - Hieraw li diris al mi la veron. - Li chiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antawe diris al mi la veron (aw li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antawe diros al mi la veron (aw li estos dirinta al mi la veron; aw antaw ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antawe dirus al mi la veron (aw se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antawe la veron (aw estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aw mi volas esti dirinta la veron).

salono
salón
os terminación del tiempo futro en los verbos

§ 25.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. VVi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu chi komercajho estas chiam volonte achetata de mi. - La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi. - Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta shuldo estos pagita al vi baldaw. - Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serchata, se ghi ne estus tiel lerte kashita de vi. - Law la projekto de la inghenieroj tiu chi fervojo estas konstruota en la dawro de du jaroj; sed mi pensas, ke ghi estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis antaw nelonge (aw antaw nelonga tempo), loghis longe en nia urbo. - Chu hodiaw estas varme aw malvarme? - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

inviti
invitar
komerci comerciar
ajh hecho de o que tiene la cualidad de; p. ej.
mola: blando
molajho: parte blanda de algo
sekvi seguir
konstrui konstruir
shuldi deber, adeudar
oro oro
ringo anillo
lerta hábil
projekto proyecto
ingheniero ingeniero
fero hierro
vojo camino
agi actuar
pastro padre, sacerdote
kameno chimenea
poto olla
kaldrono caldero
boli hervir
vaporo vapor
pordo puerta
korto patio

§ 26.

Kie vi estas? - Mi estas en la ghardeno. - Kienn vi iras? - Mi iras en la ghardenon. - La birdo flugas en la chambro (= ghi estas en la chambro kaj flugas en ghi). - La birdo flugas en la chambron (= ghi estas ekster la chambro kaj flugas nun en ghin). - Mi vojaghas en Hispanujo. - Mi vojaghas en Hispanujon. - Mi sidas sur segho kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ghi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Anstataw kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino. - La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie chi law la ordono de mia estro. - Kiam li estis che mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas richa, mi dubas, chu vi estas felicha. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie chi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide!

ekster
fuera de
vojaghi viajar
piedo pie
benko banca
et indica disminución; p. ej. ridi reir - rideti sonreir
meti poner, colocar
kanapo canapé
muso ratón
lito cama
super sobre, encima de
aero aire
kafo café
teo
sukero azúcar
kremo crema
interne internamente
fiancho novio
hirundo golondrina
trans al otro lado de
rivero río
estro jefe
atenta atento, atenta
kvankam aunque
dubi dudar
estimi estimar
fi! ¡uf!
abomeno abomenación
rapida rápido, rápida

§ 27.

La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aw objektoj konataj. Ghia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aw poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, char ghi estas oportuna sed ne necesa. Anstataw "la" oni povas ankaw diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finighas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aw la klareco postulas, oni povas ankaw preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ghia gramatika finigho. Ekzemploj: skribtablo aw skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu dawras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporshipo (= shipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanghi, tagmanghi, vespermanghi; abonpago (= pago por la abono).

artikolo
artículo
tiam entonces
objekto objeto
tia tal
kompreni comprender
ekzemplo ejemplo
polo polaco
necesa necesario, necesaria
propozicio proposición
vokalo vocal
kunmeti componer
simpla simple
ligi ligar
radiko raíz
soni sonar
klara claro, clara
postuli exigir
gramatiko gramática
nacio nación
diversa diverso, diversa
shipo barco
matenmanghi desayunar
aboni suscribir