Ekzercaro Esperanto :: Esperanto Colombia.
Esperanto Colombia
Esperanto Colombia 100 años

Inicio: Página principal Esperanto Colombia.
Historia y actualidad de Esperanto en el mundo y en el país.
Juega, ríe, diviértete con Esperanto y aprende.
Aprende Esperanto, conoce los cursos y descubre por qué es tan fácil.
Las listas de Internet en Colombia y en el mundo.
Compare y elija qué idioma hablar entre Esperanto y...
Información sobre Colombia. Informado pri Kolombio.
Conoce cómo recorrer el mundo sin pagar hospedaje y hablando Esperanto.
Conozca dónde se concentran los que hablan Esperanto
Publicaciones: Andaj Ondoj, privortaj studoj, artículos...
Congreso Nacional de Esperanto. Bogotá 2005.
Conoce páginas sobre Esperanto en Internet
Contáctenos: quejas, sugerencias, informes...

Ekzercaro Esperanto

Ekzercaro

Grupo de ejercicios

§ 28.

Chiuj prepozicioj per si mem postulas chiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kawzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaw diras: "la birdo flugis en la ghardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ghardenon", "tablon" staras tie chi en akuzativo ne char la prepozicioj "en" kaj "sur" tion chi postulas, sed nur char ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antawe en la ghardeno aw sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ghi de alia loko flugis al la ghardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ghardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finighon "n" tute egale chu ia prepozicio starus aw ne. - Morgaw mi veturos Parizon (aw en Parizon). - Mi restos hodiaw dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disighis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu chi urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aw mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

nominativo
nominativo
iam alguna vez
akuzativo acusativo
tie allí
dependi depender
kawzo causa
esprimi expresar
direkti dirigir
celi apuntar a
egala igual
ia de alguna clase
veturi ir en vehículo
dis indica división, diseminación; p. ej.
semi: sembrar
dissemi: diseminar
flanko lado
dekstra derecho, derecha
neniel de ningún modo
nek ni

§ 29.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataw la vorto "je" ni povas ankaw uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aw mi ridas pro lia naiveco, aw: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin che vi (aw: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita felicho (aw: mian perditan felichon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, chu ghi postulas post si la akuzativon (t. e. chu ghi estas aktiva) aw ne, ni povas chiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataw "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion chi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri chiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".

senco
sentido
komuna común
ebla posible
ofte frecuentemente
ridi reir
lasta último, última
sopiri suspirar
regulo regla, norma
verbo verbo
obei obedecer
permesi permitir

§ 30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naw vortojn ni konsilas bone ellerni, char el ili chiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aw rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "ch", ni ricevas vortojn komunajn: chia, chial, chiam, chie, chiel, chies, chio, chiom, chiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "chi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu chi (aw chi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie chi aw chi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraw fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, chiama, kioma, tiea, chi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

ia
de alguna clase
ial por alguna causa
iam alguna vez
ie algún lugar
iel de algún modo
ies de alguien
io algo
iom alguna cantidad
iu alguien
konsili aconsejar
serio serie
pronomo pronombre
adverbo adverbio
litero letra
rilati relacionarse
prefikso prefijo
ajn quiera que sea(n)
diferenci diferir, ser diferente
helpi ayudar
sufikso sufijo

§ 31.

Lia kolero longe dawris. - Li estas hodiaw en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolche kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loghas ekster la urbo. - La ekstero de tiu chi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kushis en la forno, estas nun brule varmega. - Chu li donis al vi jesan respondon aw nean? Li eliris el la dormochambro kaj eniris en la manghochambron. - La birdo ne forflugis: ghi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por chiu achetita funto da teo tiu chi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman chapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

humoro
humor
fermi cerrar
korpo cuerpo
animo alma
kontrakti contratar
um sufijo sin significado definido
bruli arder
ligno madera
materialo material
bastono bastón
tegmento tejado
funto libra
ist indica la profesión; p. ej. boto: bota
botisto: botisto;
maro: mar
maristo: marinero
koloro color
supre arriba
telero plato
tero tierra
kesto cesta
lipo labio
haro pelo
griza gris
vango mejilla

§ 32.

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaw teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je mehhaniko, estas mehhanikisto, kaj kiu okupas sin je hhemio, estas hhemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaw nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, char fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajhon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antawe sin trovis vino, aw kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kushis sur drapo, aw kiu estas uzata por drapo). - Mi achetis dekon da ovoj. - Tiu chi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la awtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aw multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la chambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu chi vorto havas signifon de mezuro.

teatro
teatro
maniero manera
okupi ocupar
mehhaniko mecánica
hhemio química
diplomatio diplomacia
fiziko física
scienco ciencia
glaso vaso
nigra negro, negra
drapo paño
signifi significar
ovo huevo
bordo orilla (de mar o río)
maro mar
amaso montón
awtuno otoño
lando país
suferi sufrir
najbaro vecino
mezuri medir

§ 33.

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaw malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antaw nia nazo. - Tiu chi malfresha pano estas malmola, kiel shtono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfelicha, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun chi malnoblan homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi ghin fermis, sed mia frato tuj ghin denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaw renversighos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun shiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino farighis denove fianchino.

mezo
mitad
kreski crecer
dika grueso, gruesa
largha ancho, ancha
lumi iluminar
mola blando, blanda
rekta recto, recta
kurba curvo, curva
kredi creer
renversi poner al revés
monto montaña
kampo campo
koko gallo
nepo nieto
nevo sobrino
bo indica el parentezco resultante del matrimonio; p. ej. patro padre - bopatro suego
duonpatro padrastro
bovo buey

§ 34.

La tranchilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranchi per ghi la viandon kaj mi devis uzi mian poshan tranchilon. - Chu vi havas korktirilon, por malshtopi la botelon? - Mi volis shlosi la pordon, sed mi perdis la shlosilon. - Shi kombas al si la harojn per arghenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaw estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaw mi manghilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranchilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, char nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta shtuparo li levis sinn al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj chi vastaj kaj herborichaj kampoj pashtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj shafoj.

viando
carne
posho bolsillo
korko corcho
tiri tirar, halar
shtopi obturar, tapar
botelo botella
shlosi cerrar con llave
kombi peinar
somero verano
gliti patinar, resbalar
frosto helada
vetero tiempo (atmosférico)
haki cortar con hacha
segi aserrar
fosi cavar
kudri coser
tondi cortar con tijeras
sonori sonar con vibración prolongada
fajfi silvar
inko tinta
sablo arena
sorbi sorber
brando aguardiente
tuko trapo
militi guerrear
brava bravo, brava
kruta escarpado, escarpada
shtupo escalón
Hispano español
Germano alemán
tamen sin embargo
vasta vasto, vasta
herbo hierba
pashti pastar
bruto res
precipe principalmente
lano lana
shafo carnero