§ 14.
Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da
pomoj. - Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj. - Mi acxetis
dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. -
Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas
al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por
la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi
bezonos monon. - Por cxiu tago mi ricevas kvin ffrankojn, sed
por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas)
dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono
de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu
cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj
duonon frankojn (aux da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono
aux tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj cxi du amikoj promenas
cxiam duope. - Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn. - Por
miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj
mi donis po tri pomoj. - Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial,
se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan
libron en kvar tagoj.
| on |
indica las fracciones;
kvar: cuatro
kvarono un cuarto
|
| da |
es usado en lugar de de después de palabras que expresan pesos o medidas |
| urbo |
ciudad |
| logxi |
habitar |
| ant |
terminación de del participio activo presente de los verbos |
| acxeti |
comprar |
| aux |
o |
| kulero |
cuchara |
| forko |
tenedor |
| re |
de nuevo, regreso |
| mono |
dinero |
| prunti |
prestar |
| danki |
agradecer |
| por |
para |
| peti |
pedir |
| ankaux |
también |
| post |
después, detrás |
| kiam |
cuando |
| bezoni |
necesitar |
| obl |
indica los múltiplos; p. ej.
du: dos - duobla: doble |
| pagi |
pagar |
| sxtofo |
tela |
| kosti |
costar |
| cxiam |
siempre |
| op |
indica los colectivos numerales; p. ej.
du: dos
duope: de a dos |
| jxeti |
lanzar, tirar |
| venki |
vencer |
| ataki |
atacar |
| pagxo |
página |
| se |
si (condicional) |
| fini |
terminar |
| tuta |
completo, completa |
§ 15.
La feino (Dauxrigo).
En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto,
venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej
pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, cxiam subtenante
la krucxon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la
bona virino trankviligis sian soifon, sxi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (cxar tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino,
por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," dauxrigis la feino, "ke cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono."
§ 16.
Mi legas. - Ci skribas (anstataux "ci" oni
uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj sxi estas knabino. - La trancxilo trancxas bone, cxar gxi
estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas
rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la gxardeno. - Kie
estas la knabinoj? - Ili ankaux estas en la gxardeno. - Kie estas
la trancxiloj? - Ili kusxas sur la tablo. - Mi vokas la knabon,
kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas. - La infano
ploras, cxar gxi volas mangxi. - La infanoj ploras, cxar ili volas
mangxi. - Knabo, vi estas negxentila. - Sinjoro, vi estas negxentila.
- Sinjoroj, vi estas negxentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela.
- Oni diras, ke la vero cxiam venkas. - En la vintro oni hejtas
la fornojn. - Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn
amikojn.
| fonto |
fuente
|
| ricxa |
rico, rica |
| viro |
hombre |
| volonte |
de buena gana |
| tuj |
inmediatamente |
| lavi |
lavar |
| sub |
debajo de |
| teni |
tener asido |
| oportuna |
oportuno, oportuna |
| trankvila |
tranquilo, tranquila |
| soifi |
tener sed |
| donaci |
regalar |
| preni |
tomar, coger |
| formo |
forma |
| vilagxo |
pueblo |
| gxentila |
gentil |
| cxe |
en , en casa de |
§ 17.
La feino (Dauxrigo).
Kiam tiu cxi bela knabino venis domen, sxia
patrino insultis sxin, kial sxi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfelicxa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam sxi parolis tiujn cxi vortojn, elsaltis el sxia busxo tri rozoj, tri perloj
kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris sxia patrino kun grandega miro. "Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio cxi venas,
mia filino?" (Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino). La malfelicxa infano
rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi, kaj, dum sxi parolis,
elfalis el sxia busxo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras
el la busxo de via fratino, kiam sxi parolas; cxu ne estus al vi
agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto
cxerpi akvon; kaj kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos
gxin al sxi gxentile."
| insulti |
insultar
|
| pardoni |
perdonar |
| longa |
largo, larga |
| salti |
saltar |
| perlo |
perla |
| granda |
grande |
| diamanto |
diamante |
| miri |
admirar |
| sxajni |
aparentar |
| nomi |
llamar, nombrar |
| naiva |
ingenuo, ingenua |
| okazi |
ocurrir |
| dum |
durante |
| sendi |
enviar |
| kapabla |
capaz |
§ 18.
Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis
lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne
skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaux vespere.
- Mi rakontos al vi historion. - Cxu vi diros al mi la veron?
- La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, cxar mia patro
estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre ammas miajn
infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili
vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas
sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano,
ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri sxi tiel, kiel
mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute
sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo
niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin
gxis ilia domo. - Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian. - Mi lavis min en
mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro. - La infano sercxis
sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo. - Oni
ne forgesas facile sian unuan aamon.
| kuri |
correr
|
| vespero |
tarde (final del día) |
| cxu |
acaso |
| edzo |
esposo |
| montri |
mostrar |
| nova |
nuevo, nueva |
| vesti |
vestir |
| mem |
mismo |
| zorgi |
cuidar de |
| gardi |
cuidar |
| gasto |
huesped |
| akompani |
acompañar |
| gxis |
hasta |
| sercxi |
buscar |
| pupo |
muñeco |
| forgesi |
olvidar |
| facila |
fácil |
§ 19.
La feino (Dauxrigo).
"Estus tre bele," respondis
la filino malgxentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed cxiam murmurante. Sxi prenis la plej belan argxentan vazon,
kiu estis en la logxejo. Apenaux sxi venis al la fonto, sxi vidis
unu sinjorinon, tre ricxe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj
petis de sxi trinki (tio cxi estis tiu sama feino, kiu prenis sur
sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda
estos la malboneco de tiu cxi knabino). "Cxu mi venis tien cxi," diris al sxi la malgxentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis argxentan vazon speciale por tio, por
doni trinki al tiu cxi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem
akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas gxentila," diris la feino sen kolero. "Bone, cxar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke cxe cxiu vorto, kiun
vi parolos, eliros el via busxo aux serpento aux rano."
| us |
terminación del condicional de los verbos.
|
| murmuri |
murmurar |
| vazo |
vaso |
| argxento |
plata |
| apenaux |
apenas |
| ar |
una colección de objetos;
arbo: árbol
arbaro: bosque |
| princo |
príncipe |
| certa |
cierto, seguro |
| speciala |
especial |
| opinio |
opinión |
| koleri |
rabiar |
| servi |
servir, prestar servicio |
| em |
inclinación a; p. ej.
babili: charlar
babilema: charlatán |
| serpento |
serpiente |
| rano |
rana |
§ 20.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj
legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente
kaj skribas. - Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile
salutis min. - Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.
- Hieraux estis vendredo, kaj postmorgaux estos lundo. - Antaux
tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.
- Cxu vi jam trovis vian horlogxon? - Mi gxin ankoraux ne sercxis;
kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas,
ke mi gxin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed
mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus felicxa. - Se li scius,
ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius
bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne
respondas al mi? - Cxu vi estas surda aux muta? - Iru for! - Infano,
ne tusxu la spegulon! - Karaj infanoj, estu cxiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu
al li, ke li ne babilu. - Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.
- Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa.
- Sxi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La
infano ne cxesas petoli.
| sidi |
estar sentado
|
| silenti |
estar en silencio |
| hieraux |
ayer |
| renkonti |
encontrarse con |
| saluti |
saludar |
| sabato |
sábado |
| morgaux |
mañana |
| dimancxo |
domingo |
| vendredo |
viernes |
| lundo |
lunes |
| viziti |
visitar |
| kuzo |
primo |
| plezuro |
placer |
| horlogxo |
reloj |
| timi |
temer |
| dormi |
dormir |
| veki |
despertar |
| scii |
saber |
| leciono |
lección |
| instrui |
instruir |
| puni |
castigar |
| surda |
sordo, sorda |
| muta |
mudo, muda |
| tusxi |
tocar |
| spegulo |
espejo |
| kara |
querido, querida |
| ordoni |
ordenar |
| babili |
charlar |
| kandelo |
vela |
| gaja |
alegre |
| danci |
bailar |
| morti |
morir |
| petoli |
retozar |
| uj |
que contiene, lleno de; cigaro: cigarro
cigarujo: cigarrera;
Turko: Turco
Turkujo: Turquía |
|