§ 21.
La feino (Dauxrigo).
Apenaux sxia patrino sxin rimarkis, sxi kriis
al sxi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al sxi la malgxentilulino, eljxetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, cxielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Sxia fratino en cxio estas kulpa; mi pagos al sxi por tio cxi!" Kaj sxi tuj kuris bati sxin. La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la
plej proksima arbaro. La filo de la regxo, kiu revenis de cxaso,
sxin renkontis; kaj, vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis
sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola kaj pro kio sxi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".
rimarki |
|
krii |
gritar |
| nu |
¡pues bien! |
| jes |
sí |
| ek |
indica una acción que comienza o que es momentanea; p. ej.
krii: gritar
ekkrii:
exclamar |
| kulpa |
culpable |
| kasxi |
esconder |
| regxo |
rey |
| cxasi |
cazar |
| demandi |
preguntar |
| sola |
solo, sola |
| pro |
a causa de |
| ho! |
¡oh! |
| ve! |
¡ay! |
§ 22.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta
senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo
batas Jozefon, tiam NNikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas
la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.
- Trovinte pomon, mi gxin mangxis. - La falinta homo ne povis sin
levi. Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem plimulte meritas riprocxon;
li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam
mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon
venontan neniu ankoraux konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto
de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Auxgusto estas mia plej amata
filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita
estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn
tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun
oni devas jugxi, estas jugxoto.
| flui |
fluir
|
| movi |
mover |
| strato |
calle |
| fali |
caer |
| at |
terminación del participio pasivo presente de los verbos |
| peki |
pecar |
| int |
terminación del participio activo pasado de los verbos |
| intenci |
intentar |
| levi |
elevar |
| riprocxi |
reprochar |
| meriti |
merecer |
| mensogi |
mentir |
| pasi |
pasar |
| neniam |
nunca |
| ont |
terminacióndel participio activo futuro de los verbos |
| neniu |
nadie |
| atendi |
esperar |
| savi |
salvar |
| mondo |
mundo |
grava
|
importante |
| pasero |
gorrión |
| kapti |
atrapar |
| aglo |
águila |
| ot |
terminación del participio pasivo futuro de los verbos |
| soldato |
soldado |
| konduki |
conducir |
| aresti |
arrestar |
| tra |
a través de |
| jugxi |
juzgar |
§ 23.
La feino (Fino)
La regxido, kiu vidis, ke el sxia busxo eliris
kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis sxin, ke sxi diru
al li, de kie tio cxi venas. Sxi rakontis al li sian tutan aventuron.
La regxido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon,
ol cxio, kion oni povus doni dote al alia frauxlino, forkondukis
sxin al la palaco de sia patro, la regxo, kie li edzigxis je sxi.
Sed pri sxia fratino ni povas diri, ke sxi farigxis tiel malaminda,
ke sxia propra patrino sxin forpelis de si; kaj la malfelicxa knabino,
multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaux
mortis en angulo de arbaro.
| kelke |
algo, un poco
|
| aventuro |
aventura |
| konsideri |
considerar |
| inda |
de mérito, que es digno de |
| doto |
dote |
| palaco |
palacio |
| igx |
hacerse; p. ej.
pala: pálido
paligxi: palidecer;
sidi: estas sentado
sidigxi:
sentarse |
| je |
se traduce por diferentes preposiciones |
| propra |
propio, propia |
| akcepti |
aceptar |
| baldaux |
pronto |
| angulo |
ángulo |
§ 24.
Nun li diras al mi la veron. - Hieraux li diris
al mi la veron. - Li cxiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis
nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis
dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi
venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos
dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros
al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.
- Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux
se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al
mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron
(aux estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron.
- Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti
dirinta la veron).
| salono |
salón
|
| os |
terminación del tiempo futro en los verbos |
§ 25.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata.
Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi
estis lavita. VVi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita.
Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos
invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. -
Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi. - La surtuto
estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi. - Kiam via domo
estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas,
ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu
trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux. - Mia ora
ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte
kasxita de vi. - Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo
estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi
estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis
antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.
- Cxu hodiaux estas varme aux malvarme? - Sur la kameno inter du
potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas
bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas
apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
| inviti |
invitar
|
| komerci |
comerciar |
| ajx |
hecho de o que tiene la cualidad de; p. ej.
mola: blando
molajxo: parte blanda
de algo |
| sekvi |
seguir |
| konstrui |
konstruir |
| sxuldi |
deber, adeudar |
| oro |
oro |
| ringo |
anillo |
| lerta |
hábil |
| projekto |
proyecto |
| ingxeniero |
ingeniero |
| fero |
hierro |
| vojo |
camino |
| agi |
actuar |
| pastro |
padre, sacerdote |
| kameno |
chimenea |
| poto |
olla |
| kaldrono |
caldero |
| boli |
hervir |
| vaporo |
vapor |
| pordo |
puerta |
| korto |
patio |
§ 26.
Kie vi estas? - Mi estas en la gxardeno. -
Kienn vi iras? - Mi iras en la gxardenon. - La birdo flugas en
la cxambro (= gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi). - La birdo
flugas en la cxambron (= gxi estas ekster la cxambro kaj flugas
nun en gxin). - Mi vojagxas en Hispanujo. - Mi vojagxas en Hispanujon.
- Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis
la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub
la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas
aero. - Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen
kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En
la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino. - La hirundo
flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj
hirundoj. - Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro. - Kiam
li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li
petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas ricxa, mi dubas,
cxu vi estas felicxa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.
- Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras!
- Ha, kiel bele! - For de tie cxi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru
pli rapide!
| ekster |
fuera de
|
| vojagxi |
viajar |
| piedo |
pie |
| benko |
banca |
| et |
indica disminución; p. ej. ridi reir - rideti sonreir |
| meti |
poner, colocar |
| kanapo |
canapé |
| muso |
ratón |
| lito |
cama |
| super |
sobre, encima de |
| aero |
aire |
| kafo |
café |
| teo |
té |
| sukero |
azúcar |
| kremo |
crema |
| interne |
internamente |
| fiancxo |
novio |
| hirundo |
golondrina |
| trans |
al otro lado de |
| rivero |
río |
| estro |
jefe |
| atenta |
atento, atenta |
| kvankam |
aunque |
| dubi |
dudar |
| estimi |
estimar |
| fi! |
¡uf! |
| abomeno |
abomenación |
| rapida |
rápido, rápida |
§ 27.
La artikolo "la" estas
uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj.
Gxia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj,
kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en
la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna
sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas
kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la
purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas,
oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune
kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj: skribtablo aux skribotablo
(= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter
diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu
dauxras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporsxipo
(= sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi;
abonpago (= pago por la abono).
| artikolo |
artículo
|
| tiam |
entonces |
| objekto |
objeto |
| tia |
tal |
| kompreni |
comprender |
| ekzemplo |
ejemplo |
| polo |
polaco |
| necesa |
necesario, necesaria |
| propozicio |
proposición |
| vokalo |
vocal |
| kunmeti |
componer |
| simpla |
simple |
| ligi |
ligar |
| radiko |
raíz |
| soni |
sonar |
| klara |
claro, clara |
| postuli |
exigir |
| gramatiko |
gramática |
| nacio |
nación |
| diversa |
diverso, diversa |
| sxipo |
barco |
| matenmangxi |
desayunar |
| aboni |
suscribir |
|