|   Redaktante Ekde la lasta numero de Montejo multe 
                da akvo jam fluis sub la proverban ponton.  Nepalo havas novan registaron (v. 
                pĝ 3).  Multaj 
                festivaloj estas celebritaj (v. pĝ 4 por unu el ili).  Kaj pluraj membroj de nia asocio 
                havis la ŝancon partopreni en la Universala Kongreso en Seulo 
                (v. pĝ 8).  Ĉiuj 
                aspektoj de tiu lasta imponis al ili, ĉar escepte de unu 
                persono, neniu el  la grupo jam antaŭe ĉeestis 
                tian okazaĵon.  Koreio 
                estas bela lando, kaj ĝia popolo gastama kaj verva.  La prezidanto de NespA kaj membro 
                de la azia karavano, Mukunda Raĝ Pathik, metis siajn impresojn 
                pri la korea evento sur paperon por niaj legantoj (v. pĝ 
                10).  Al ni en la animon eniĝas la sento 
                ke nia malgranda ŝnurero de la E-movado nun pli kaj pli interplektiĝas 
                kun tiu multe pli granda parto ekster niaj landlimoj.  Kaj ankaŭ inverse, kiel montriĝas 
                per la aliĝado de ĝis nun dek kvin homoj al la unua 
                Internacia Himalaja Renkontiĝo (v. pĝ 8).  
                Ĉeestinte la UK, ni nun scias iom pli pri tio, kion 
                niaj gastoj atendas dum tiaj eventoj.  
                Nia espero estas ke ili bedaŭras la neceson foriri 
                je la fino de la renkontiĝo kaj volos baldaŭ reveni.  
                Pli pri tio en la venonta numero.  |     enhavoj 
                 | nepali font: kantipur ;DkfbsLo  
                df]Gt]of]sf] ljutsf] c+s b]lv o; c+s ;Dd ljljw 36gfqmdx? ylkP . 
                g]kfndf gof“ ;/sf/, ljljw rf8kj{, g]kfn P:k]/fGtf] ;+3sf 
                ax' ;b:oLo 6f]nLsf] ljZj P:k]/fGtf] ;Dd]ngdf ;xefuL .  xfd|f] ;fgf] k|of;af6 yfngL ePsf] o; P:k]/fGtf] efiff k|ltsf] of]ubfgn] 
                lj:t[t ?k lnO{ !$ kmfNu'gb]lv @^ kmfNu'0f;Dd x'g] cGt/fli6«o 
                lxdfno e]63f6 sfo{qmddf & b]zsf !$ hgf P:k]/flGt:tx?nfO{ cfslif{t 
                ug'{ lgZro klg uf}/asf] s'/f xf] .  
 
 >4]o kf7sx?sf] ;xof]u / ;'emfjsf] ck]Iff ub}{ cGt/f{li6«o lxdfno 
                e]63f6sf] ljz]if c+ssf] ?kdf km]/L b]vf kg]{ k|0f ub{5f}+ .    download font from kantipuronline.com |