| 
   (En universitata restoracio)  Tom:     
                Saluton, Linda.  Linda:    
                Saluton, Tom.  Tom:     Diru al mi: kiu esta 
                tiu?  Linda:    
                Kiu?  Tom:     Tiu alta, blonda, juna 
                viro ...  Linda:    
                Kiu?  Tom:     Tiu, kiu sidas en la 
                angulo.  Linda:    
                Ho, tiu!  Tom:     Jes, tiu.  Linda:    
                Mi ne scias.  Mi 
                ne scias, kiu li estas.  
                Nova studento, verŝajne.  Tom:     
                Li estas tute sola.  Linda:    
                Ne, Rigardu : bela knabino iras al li.  Tom:     Ne bela.  Juna, eble, sed ne bela.  Nur vi estas bela, Linda.  Linda:    
                Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, 
                kaj...  Tom:     Nenio speciala okazas 
                al mi.  Kaj mi ne 
                laboras tro multe.  Fakte 
                mi laboras malmulte             
                    nun. La vera 
                demando estas: kio okazas al vi, Linda?  
                Nur vi estas vere bela.  Linda:    
                Nu, nu ....  Tom:     Estas fakto. Nur vi estas 
                bela, Linda.  Mi estas 
                sincera.  Venu kun 
                mi!  Linda:    
                Sed ...  Tom:     Venu.  Al la granda spegulo.  Rigardu.  Jen estas Linda, la plej bela virino 
                en la mondo,               
                la plej bela virino en la tuta mondo.  Linda:    
                Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta 
                universitato. |