Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > komputiko > cxifrado

cxifrado

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Enkonduko Cxifroj (DES RSA PGP) Algoritmoj

Enkonduko

Inventita cxirkaux -2500, cxifrado ne alvenis al sia ora epoko gxis la invento de la komputilo en la jarcento XX. La plej fortikaj cxifroj nune estas bazitaj sur grandegaj primoj: estas facila fari novan nombron per la multiplikado de grandegaj primoj, sed la inverso, faktorigado (= trovi la primojn kiuj faris la novan nombron) de tia nombro, estas tre malfacilega, kaj bezonas grandan komputilon. Se la primoj estas suficxe grandegaj, la bezonata komputilo estos preter la havebleco de individuo, kompanio aux ecx registaro.

Moderna cxifro konsistas de algoritmo kaj sxlosilo (angle, key). La sxlosilo estas la magia nombro kiu, kiam gxi estas aplikita de la algoritmo de la cxifro (t.e., la komputika programo), cxifras aux malcxifras la mesagxon korekte. Cxiu mesagxo povas havi malsaman sxlosilon, sed la algoritmo samas.

Estas du cxefaj klasoj de cxifroj: la simetria cxifro kaj la cxifro de publika sxlosilo (speco de nesimetria cxifro).

Simetria cxifro uzus unu kasxan sxlosilon, kiu povas cxifri kaj malcxifri mesagxon. Sed tia cxifro estas malsekura cxar oni devas iel sekure komunikas la sxlosilon sen cxifro!

La solvo estas la cxifro de publika sxlosilo, eltrovita en 1975 de Whitfield DIFFIE de Stanfordo. La cxifro havas du sxlosilojn, unu kasxa, unu publika. Mesagxon cxifrita de la publika sxlosilo estas malcxifrebla nur de la kasxa. Kaj inverse. La kasxa sxlosilo ne estas sendita, tial estas tute sekura. Plue, por kalkuli la kasxan sxlosilon el la publika, vi devas faktorigi la primojn de grandegan nombron, procezo praktike nekomputebla por nombro suficxe grandega.

La plej populara cxifro por sendi trans la Interreton estas PGP, kiu uzas publikan sxlosilon. PGP estas la normo por sendi dosierojn kaj retposxton sekure (sekure ecx kontraux la registaro!) trans la Interreton.

La povo de komputilo donas al civitano la eblecon de fortikega cxifrado. Kontraux la volo de registaroj. Ecx en la relative liberama Usono, la registaro deziras malpermesi aux subfosi fortikegan cxifradon por civitanoj kaj kompanioj. Sed por privateco kaj komerco flori surrete, tiaj cxifroj estas necesaj, kiel la koverto kaj subskribo estas necesaj en la eksterreta mondo (kaj la sigelo en la antikva mondo).

Cxifroj

La tri nune cxefaj cxifroj estas DES, RSA kaj PGP.

DES: simetria cxifro inventita en 1976 de IBM kaj la usona registaro. Gxi estas la cxifro kiun usonaj bankoj uzas por intersendi monon. Unikso uzas gxin en la programo crypt por cxifri signocxenojn. DES estas mallongigxo de la angla "Data Encryption Standard" ("Normo de Datuma Cxifrado") kaj devenas de la Lucifera Cxifro de IBM de 1970. Gxi uzas unu kasxan sxlosilon de 56 bitoj (maksimume). Iuj diras ke la cxifro estas tro fortika por kompanioj sed ne por la registaro. La manko de legxo kontraux gxi implicas tian.

RSA: unu nokton en aprilo 1977, Ron RIVEST, sendorma pro kapdoloro, inventis la algoritmon de RSA, la unua sukcesa cxifro de publika sxlosilo. La nomo devenas de la nomoj de la tri inventistoj: Rivest, Shamir kaj Adleman de MIT. Gxi estis priskribita en septembro 1977 en Scientific American. RSA uzas du sxlosilojn, unu sxlosilo publika, la alia kasxa. Kie sxlosilo de DES havas maksimume 56 bitojn, la de RES estas senlima, tial pli malrompebla. Sed ecx kun sxlosilo de 56 bitoj, RSA estas multe pli sekura ol DES cxar la kasxa sxlosilo ne estas sendita aux ecx sciita de alia. Aliflanke, la algoritmo de RSA estas 1000-oble pli malrapida ol DES. Por la baza logiko de RSA, klaku cxi tie.

PGP: estis inventita de Phil ZIMMERMAN de MIT en 1991 kiel senkosta, rapida, vulgara formo de RSA. PGP estas la mallongigxo de la angla "Pretty Good Privacy" ("Suficxe Bona Privateco"). Zimmerman deziris -- tial verkis (kaj preskaux perdis sian domon pro manko de mono) -- rapidan sed fortikan cxifron por retanoj. Unu sxlosilon vi tenas private, la alian publike. Per la publika sxlosilo, iu ajn povas sendi al vi retposxton kiu estas malcxifrebla sole per la privata sxlosilo, kiun vi sole scias. Cxi tio ankaux ebligas vin subskribi retdosieron: dosiero malcxifrebla sole per la publika sxlosilo devas esti cxifrita sole de la tenanto de la privata sxlosilo. La sxlosilo kutime estas havas 1024 bitojn.

Algoritmoj

Por komputika kodo por diversaj cxifroj (DES, RSA, IDEA, PGP, ktp), klaku cxi tie.

Por klarigo de la baza logiko de RSA, legu la jenon:

  1. Elektu du primojn, p kaj q.
  2. n = p x q
  3. j = (p-1)(q-1)
  4. Elektu nombron e, kie e > 3 kaj e < n kaj e estas primo relative al j -- t.e., ne ekzistas nombro kiu estas faktoro de e kaj j.
  5. d = (1 mod j) / e

  6. Nun, por cxifri la mesagxon, konvertu gxin al nombro M kaj diru:

    kie C estas la mesagxo cxifrita kaj ^ reprezentas eksponentadon (ekz., 5^2 = 25).

  7. Por malcxifri diru:

La publika sxlosilo estas (d, n) kaj la kasxa sxlosilo estas (e, n). Kiun unu sxlosilo cxifras, tiun la alia povas malcxifri. La cxifrado (#6) kaj malcxifrado (#7) estas relative rapida, sed la kreo de sxlosiloj (#1-#5) estas malrapida. Aliflanke, La kreo de sxlosiloj ne ofte okazas.

Ekzemplo: se p=5, q=11 kaj e=7, tiam n=55, j=40 kaj d=23. Tial mesagxo de 2 estas cxifrita kiel 18.

Por programi la algoritmon, vi unue bezonos programojn povas:

Por rompi la cxifron, vi devas kalkuli la kasxan sxlosilon el la publika:

Sed j estas (p-1)(q-1), kaj p kaj q estas la primaj faktoroj de n. Sed por n suficxe granda, la faktorigado estos praktike nekomputebla. Ekzemple, por faktorigi nombron de 664 bitoj, komputilo, programita laux nuna scio, bezonus almenaux 10^23 da cikloj -- t.e., gigaherca komputilo bezonus pli ol miliono da jaroj! Aliflanke, cxar la rapideco de komputiloj duobligxas cxiu 18 monatoj (la Legxo de Moore), la vulgara komputilo de la jaro 2020 povos faktorigi tiun nombron post kelkaj sekundoj!

Alivorte, RSA funkcias cxar p x q => n estas facila, sed la inverso, n => p x q, estas tre malfacilega por grandega n.

Notu: Se iu eltrovas algoritmon kiu multe faciligas faktorigadon, la sekureco de RSA (kaj PGP) forfandos. Esperu ke la usona registaro ne sekrete eltrovos tian algoritmon.


Ligiloj:


  • Novajxgrupoj: sci.crypt


    Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1997.
    pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu