Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > aliaj > denaro

argxenta penco, jc VIII   denaro

Valuto Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
difino: laux energio laux oro
kontraux: historiaj valutoj roma denaro penco dolaro argxento oro aliajxoj

Denaro (simbolo: d) estis argxenta monero kiu estis la cxefa monero en la Okcidento inter jc I kaj XIII. Gxi ankaux estas unuo de mono uzata en cxi tiu enciklopedio, kies valoro estas cxirkau:

Vidu sube por la preciza difino.

La simbolo por la denaro estas d. La denaro uzas metrajn prefiksojn:

simbolo nomo ekzemplo
md milidenaro 1000 md = 1 d
d denaro  
kd kilodenaro 1000 d = 1 kd
Md megadenaro 1 milionoj d = 1 megadenaro
Gd gigadenaro 1000 Md = 1 gigadenaro
Td teradenaro 1000 Gd = 1 teradenaro

Sed la preciza difino de la valoro en usonaj dolaroj estas:

d = m / e
kie e estas la energio konsumita de la usona ekonomio dum unu jaro, esprimita en uxatoj (W), kaj m estas la valoro de tiu ekonomio (la GDP) dum la sama jaro, esprimita en dolaroj. Tial la denaro estas la valoro de unu uxato de ekonomia agado dum unu jaro.

Ekzemple, dum la jaro 1995, Usono konsumis 95.95 eksajxulojn da energio -- t.e., 3042.5 gigauxatoj -- kaj produktis 7400.5 gigadolarojn da produktoj kaj servoj. Tial la valoro de la denaro en usonaj dolaroj en 1995 estis m / e = 7400.5 / 3042.5 = $2.43. Alivorte, la valoro de la dolaro en 1995 estis 0.4111 denaroj.

Laux tio, la valoro de la tri cxefaj valutoj de la mondo je januaro 2001 estis:

    euro          0.3313   d
    dolaro        0.3489   d
    jeno          0.003049 d

Tial la euro estas cxirkaux unu triono da denaro. Cxar la denaro ne estas uzita de iu ajn nacio, gxia valoro ne suferis pro inflacio. Vidu la pagxon pri valuto por sciigxi pri gxia nuna valoro laux la sencxese sxangxantaj naciaj valutoj.

Por tempoj antaux 1914, la difino de la denaro estas:

d = valoro de 115.5 mg da oro

Tial la prezo de oro antaux 1914 estis cxiam, laux difino, 8.658 d/g.

Laux tio, la prezo de 1 gramo da argxento:

    jaro       valoro      Ag/Au   loko
    ---------------------------------------------------
    2000       0.057 d     57.7    Britio
    1900       0.54  d     16.0    Britio
    1800       0.58  d     15.0    Usono
    1700       0.58  d     15.0    Francio
    1600       0.72  d     12.0    Francio
    1500       0.72  d     12.0    Francio
    1400       0.72  d     12.0    Francio
    1300       0.87  d     10.0    Francio
    1200       0.72  d     12.0    Francio
    1100       0.72  d     12.0    Francio
    1000       0.72  d     12.0    Francio
     500       0.62  d     14.0    Konstantinopolo
       1       0.72  d     12.0    Romo
    -500       0.64  d     13.5    Lidio
   -1000       0.87  d     10.0    -

La prezo de argxento falis post la eltrovo de argxento en Ameriko de la hispanoj en la jarcento XVI, kaj falis multe pli rapide post la eltrovoj en Nordameriko en la jarcentoj XIX kaj XX.

La valoro de iuj historiaj unuoj de mono:


    valuto      valoro    lando/jc              kvanto da metalo

    siklo         7.2  d  (babilona, jc -VI)    8.37 g da argxento
    siklo        12.1  d  (hebrea,   jc -VI)   14.1  g da argxento
    siklo         4.8  d  (persa,    jc -V)     5.57 g da argxento
    dariko       72    d  (persa,    jc -V)     8.3  g da oro

    talanto   16600    d  (atena ,   jc -V)     25800  g da argxento    
    drahxmo       2.77 d  (atena,    jc -V)     4.325  g da argxento
    obolo         0.46 d  (atena,    jc -V)     0.7208 g da argxento


    statero      69    d  (macedona, jc -III)   8 g da oro

    denaro        2.75 d  (romana,   jc -III)   3.89 g da argxento  98.0% pura
    denaro        2.27 d  (romana,   jc  I)     3.36 g da argxento  93.5% pura
    denaro        0.01 d  (romana,   jc  III)

    solido       38    d  (bizanca,  jc VII)    4.4 g da oro   
    dinaro       38    d  (araba,    jc VII)    4.4 g da oro   

    denaro        1.12 d  (angla,    jc  IX)    1.555 g da argxento

    floreno      30    d  (florenca, jc XVI)    3.5 g da oro
    dukato       30    d  (venecia,  jc XVI)    3.5 g da oro

    ekuo         17.0  d  (franca,   jc XVIII) 29.5 g da argxento
    peso         15.6  d  (hispana,  jc XVIII) 27.0 g da argxento

    dolaro       13.03 d  (usona,    jc XIX)    1.50465 g da oro
    rupio         6.8  d  (hinda,    jc XIX)   11.7     g da argxento
    franko        2.51 d  (franca,   jc XIX)    0.29032 g da oro

    pundo        63.39 d  (brita,    jc XIX)    7.322   g da oro
    sxilingo      3.17 d  (brita,    jc XIX)    0.3661  g da oro
    penco         0.26 d  (brita,    jc XIX)    0.03051 g da oro

    pundo         0.51 d  (brita,    2001)      -
    dolaro        0.35 d  (usona,    2001)      - 
    euro          0.33 d  (euxropa,  2001)      -
    jeno          0.0030 d (japana,  2001)      -

La talanto ne estis efektiva monero, sed nur unuo de mono. La talanto kaj siklo originale estis babilonaj unuoj de pezo. La babilona siklo estis 8.37 g, la hebrea 14.1 g kaj la persa 5.57 g. La drahxmo kaj denaro ankaux originale estis unuoj de pezo: la drahxmo estis 4.29 g, la denaro estis 3.89 g. La grekoj difinis la drahxmon kiel unu 6000-ono da talanto. La araba denaro (dinar) estis 4.2 g.

La argxento en la romana denaro grade malaperis: en -211 gxi enhavas 3.9 g da argxento (2.75 d), sed je 270, gxi enhavas preskaux neniom da argxento. Je 304 la denaro valoris nur 0.01 d.

La denaro estis la monero, kiun Kristo uzis (ekzemple, en la parabolo de Mateo 20:1-16 kaj la monero kun la bildo de Cezaro en Mateo 22:15-22).

En la jarcento VIII, Karlo la Granda restarigis la denaron kiel 1.555 g da argxento (1.12 d). 12 tiaj denaroj = 1 solido, 24 solidoj = 1 pundo. La argxenta denaro estis la cxefa monero de okcidenta Euxropo gxis la jarcento XIII. Fakte, la vorto por mono en la hispana (dinero) kaj la portugala (dinheiro), devenas de la denaro.

En la jarcento XIII, Italio properis kaj bezonis moneron pli valoran ol la argxenta denaro. Tial Florenco eldonis la florenon kaj Venecio la dukaton. Ambaux moneroj havis 3.5 g da oro (30 d). Poste Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la oran pundon (63 d, floris jc XIX).

La taler estis granda argxenta monero de Germanio (1450-1600), kiu enhavis 25-30 g da argxento (14-17 d). Gxi fargxis la dolaro aux peso, la cxefa monero de al hispana imperio (1500-1900), kiu enhavis 27 g da argxento (15.6 d). Gxi estis la cxefa havebla monero en Nordameriko, tial gxi farigxis la valuto de Usono. En 1834 la usona dolaro enhavis 24.05 g da argxento (13.0 d). Por facila kalkulado, la usona dolaro estis difinita kiel 100 pencoj, tial la usona penco (0.14 d) estis simila en valoro al la brita duonpenco (0.13 d).

En Britio en la jarcento XIX, la krono estis 5 sxilingoj aux 15.9 denaroj kaj la gvineo (angle, guinea) estis 21 sxilingoj aux 66.7 denaroj.

En la jarcento XX, pro la mondmilitoj, papera mono ne jam estis subtenita de oro kaj argxento. Tra la jarcenton, la valoro de la pundo kaj la dolaro rapide falis. Tiele en 2000, la valoro de la papera dolaro nur estis 0.35 denaroj aux $0.03 laux la argxenta dolaro de la jarcento XIX. La pundo, kiu plejparte estis 60-65 denaroj inter 1650 kaj 1900, estis nur 0.54 denaroj je 2000, aux malpli 1% da la malnova pundo, falinte multe pli rapide ol la denaro sub la romanoj.

La usona dolaro tra la jarcento XX:

    jaro       valoro       inflacio
    ---------------------------------
    2000       0.3543  d    
    1990       0.4846  d     3.1 %
    1980       0.9355  d     6.4 %   
    1970       2.1822  d     8.4 %   1973:    prezo de petrolo triobligxis
    1960       2.8525  d     2.6 %   1965-73: milito en Vjet-Namo
    1950       3.9341  d     3.2 %   
    1940       8.00    d     6.9 %   1941-45: mondmilito
    1930       8.25    d     3.1 %
    1920       7.21    d    -1.4 %   1929:    ekonomia falego
    

Papera mono (mono sen la subteno de metalo) ne nur rapide falis en valoro, sed la valoro por intersxangxo sencxese kaj freneze variis, kio subpremis la interkomercon de Euxropo, kie cxiu nacio havis sian propran valuton. Tial nova valuto, la euro, estis enkondukita en la fina jaro de la jarcento, 1999.

Iuj prezoj kaj valoroj esprimitaj en denaroj:

   12.6 Td   monda ekonomio
    3.2 Td   usona ekonomio    

   59.1 Gd   GM     (enspezo, 1999)
   36.9 Gd   Exxon  (enspezo, 1999)
   36.5 Gd   Toyota (enspezo, 1999)
   25.1 Gd   la ricxo de Bill GATES (2001.02.06)

    2   Gd   meti unu homon sur la Luno

  300+  Md   la ricxo de Steven SPIELBERG (1995)
  140   Md   la ricxo de Oprah WINFREY (1995)

   20.8 Md   la domo de Bill GATES (1998)
   13   Md   Codex Leicester, notolibro de Leonardo (ankaux la posedajxo de
               Bill GATES)  

   13   Md   Michael JORDAN (enspezo, 1994)

   55.0 kd   nova domo (1970-95, Usono)  
   10.6 kd   meza salajro de usonano

   20   kd   BMW
   5-15 kd   nova auxto

500-1000 d   persona komputilo

     330 d   fridujo
     250 d   monata luprezo (Novjorko)
     135 d   televido
      80 d   fotilo
      10 d   cxemizo, robo, libro
     1-2 d   magazino
     

pli da valoroj...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59 T T T T