Enciklopedio Kalblanda > matematiko > komputiko > Turingo |
Alano TURINGO (1912-54) (angle, Alan Turing), brita matematikisto, estas la fondinto de komputiko, de informadiko. En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kion estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Masxino de Turingo. Dum la 1940-oj, Turingo rompis la cxifron de la nazioj (per lia masxino, la Bombe) kaj, post la milito, helpis realigi la modernan komputilon. En la 1950-oj li filozofis pri artefarita inteligento kaj biologio kaj proponis la faman Provajxon de Turingo de komputila inteligento. En 1952 li estis arestita kiel samseksulo kaj post du jaroj li sinmortigis (kvankam eble akcidente).
En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kion estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Masxino de Turingo.
La masxino turinga konsistas el tri partoj:
Tio sxajnas simpla, sed Turingo pruvis ke tia masxino povas komputi ion ajn, kio estas komputebla. Fakte, cxiu ekzistanta komputilo estas esence tia masxino. La teknologio nur estas rimedo por rapidigi aux grandigi la komputadon. Diferenco de grado, ne de speco, ne de esenco, ne de ebleco. Laux materialistoj (ekzemple, Deneto), ecx la homa cerbo estas masxino turinga.
Je 1950 en lia artikolo Komputaj masxinoj kaj inteligenteco, Turingo proponis la Provajxon de Turingo. Gxi diras, ke masxino estas tiel inteligenta kiel homo kiam homo kaj masxino estas nedistingebla dum interparolado -- ekzemple, dum "chat" trans la Interreto. Nuntempe komputiloj povas sukcesi 25% da fojoj, sed plejparte per artifiko kaj bonsxanco. Unu tia programo estas mgonz.lsp.