Enciklopedio Kalblanda > komputiko > Interreto > Gxavo > JSP |
JavaServer Pages (JSP), aux servilpagxoj por Gxavo, servas TTT-pagxojn, kiuj estas kreitaj per Gxavo. En pagxo de JSP, vi povas miksi HTML-on de la TTT-pagxo kun Gxavo. La servilo, la masxino en kiu la TTT-ejo vivas, interpretas la HTML-on kaj Gxavo por krei la pagxon. Vi ecx povas krei novajn kodojn por la HTML de la pagxo.
Ekzemplo tre simpla:
<H1>Hello, world! It's <%= new Date() %></H1>
La kodo inter la <%
kaj %>
estas en
Gxavo. La cetera estas en HTML.
TTT-ejo verkita en JSP estas portebla al iu ajn servilo kiu subtenas JSP-on. JSP estas la respondo de Sun al la ASP de Microsoft, kiu, lauxvice, estas gxia respondo al la tre antikva kaj malfacila teknologio de CGI.
TTT-ejo de JSP kutime estas modelita laux la paradigmo de
MVC.
JSP estas etendo de servletoj: Gxava kodo kiu vivas en
la servilo, anstataux en la TTT-legilo mem (kie vivas apletoj). Por bone
kompreni JSP-on, vi devas kompreni servletojn, per kiuj JSP estas
realigita. Programado per JSP estas pli facila kaj pli rapida ol programado
senpere per la servletoj mem, cxar la servilo de JSP auxtomate traktas pri
multaj detaloj.
Kiel JSP estas realigita: servilo de JSP kreas servleton el Gxavo kaj
HTML de la TTT-pagxo kaj, lauxvice, la servleto skribas pagxon en HTML, kiu
estas sendita al la TTT-legilo. Se la pagxo estas revizita, la HTML-on ne
estas rekreita, krom se la JSP de la pagxo sxangxis de post la lasta
vizito.
Tomcat estas bona servilo kiu subtenas JSP-on kaj servletojn. Gxi
estas la oficiala normo laux Sun. Gxi estas publika (de fonto malfermita)
kaj senkosta cxe jakarta.apache.org.
...
Verkado per JSP estas multe pli malfacile ol verkado simple per HTML,
cxar vi devas sperti pri Gxavo. Sed pli da sperto, pli da kapablo.
La unua vizito al pagxo de JSP estas pli malrapida ol vizito al pagxo de
HTML, cxar la servilo devas kreas Gxavan programon, traduki gxin, ruli gxin
kaj tiam sendi la pagxon de HTML. Sed post la unua vizito, la
servilo konservas kaj servas la HTML-on gxis la JSP de la pagxo sxangxas.
JSP estas pli bona ol ASP cxar la subtenanta lingvo, Gxavo,
estas pli fleksebla, legebla kaj trafa ol Visual Basic (la subetenanta
lingvo de ASP). Kaj JSP ne estas limigita al servilo vindoza, kiel estas
ASP.
...
JSP kaj servletoj
Serviloj de JSP
Kritiko
JSP kaj HTML
JSP kaj ASP
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je septembro 2001.