Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > komputiko > Interreto > XML

XML

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Specimeno SOAP XHTML XSLT

XML, mallongigo por la angla eXtensible Markup Language (etendebla marklingvo) estas lingvo por sendi kaj ricevi strukturitan informon inter komputiloj kaj homoj, kutime tra la TTT. Se informo estas sendebla kiel tekstarangxo, gxi estas sendebla kiel XML. XML farigxas la lingvo universala de teksta datumo.

Por vidi specimenon, vidu cxi tiun difino de la vorto roso por la Reta Vortaro cxe Lepsiko.

Kiel HTML, XML estas lingvo de kodoj (vortoj interkrampitaj de < kaj >) kaj atribuoj. Sed en XML la kodoj ne havas fiksitan signifon. La signifo estas afero de la uzantoj de la XML-igita informo -- la programoj (kaj ecx homoj) kiuj gxin legas. XML prezentas, programoj kaj homoj interpretas.

Pro tio, XML eble sxajnas malpli utila ol HTML, sed la inverso pravas. Pro la disigo de kodo kaj signifo:

Cxar XML estas regulema kaj teksta, gxi estas facile ripari por homo, kaj proceziloj por XML estas facile verki.

Cxar XML estas teksta, gxi ja ne estas kompakta, sed pro la kompaktiloj gzip kaj zip kaj la auxtomata kompaktado de http:, tio ne gravas.

XML estas limigita formo de SGML por la TTT. SGML mem, kutime uzita por teknikaj dokumentoj, estas multe pli gxenerala ol XML, sed tro kompleksa por la TTT. XML estas la trafa subseto.

XML estas pli gxenerala ol HTML. HTML ankaux estas limigita formo de SGML, sed HTML kiel lingvo por transdoni informon tra la reto -- al homoj, al komputiloj -- estas nun tro malfleksebla kaj limigita kaj nun bezonas TTT-legilon grandan kaj dinosauxran. XML estas pli gxenerala, malgranda, regulema, traktebla kaj fleksebla ol HTML aux iu ajn malnova metodo de tekstarangxo.

XHTML: Formo de HTML kiu estas formo de XML estas XHTML, kiu estas treege kongrua kun HTML 4. HTML ne plu evoluos: ne estos HTML 5, sed anstataux versioj de XHTML, kiu prenos la rolon de HTML.

Per ilo de XSLT vi povas transformi la XML-on al HTML, PDF, PostScript, WML, klara teksto, ktp. XSLT estas lingvo kiu difinas kiel transformi XML-on al alian tekstarangxon.

La plej novaj TTT-legiloj komprenas XML-an, sed por montri TTT-pagxon, la XML ne suficxas, cxar XML nur priskribas la informon, ne la interpreton aux aperon de la informon sur la pagxo. Por tio, vi devas uzi ilon de XSLT aux stilfolion (CSS).

Ekzemplo de TTT-ejo en Esperanto verkita per XML estas la Reta Vortaro cxe Lepsiko.

SOAP estas norma metodo por komunikado inter objektoj per XML tra la TTT. ...

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je septembro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu