Enciklopedio Kalblanda > komputiko > Interreto > Gxavo |
Gxavo (angle, Java) estas komputika lingvo inventita de Suno (= Sun Microsystems, usona komputila firmao en Silicia Valo) por fari TTT-pagxojn pli intelligentaj: anstataux la kutima parado de tekstoj, bildoj, sonoj kaj filmo (k.e. fiksita informo), Gxavo ebligas vin aldoni apletojn (angle: applets) aux komputilan intelligentecon al TTT-pagxo (per la HTML <APPLET>). Gxi grade farigxas la universala komputila lingvo de la reto.
Gxavo estas simpligita dialekto de la C++, kiu estas tradukita en duonkodo (angle: bytecode), kiu estas poste interpretita de TTT-legilo kiu scias Gxavon. La duonkodo estas sendependa de iu masxino aux operaciumo: anstataux, la TTT-legilo devas interpreti la kodon por sia sistemo. La legilo, alivorte, sxajnigas masxinon kies masxina kodo estas la duonkodo de Gxavo. Tia masxino estas konata kiel la Gxava Virtuala Masxino. Kion la legiloj nun sxajnigas per programoj hodiaux, eble retmasxinoj efektivigos per silicio morgaux.
Plejparte, se vi jam regas la C++, por lerni Gxavon vi devas
lerni la klasaron de Gxavo, kiu estas
pli plena ol tio de la C++. Por verki en Gxavo idiotisme kaj trafe, vi
devas lerni el la ekzemploj de efektivaj programoj, kiel kun iu ajn lingvo
masxina aux homa. Multe de fontkodo ekzistas surrete (ligilo de unu estas
listita cxisupre).
La cxefaj malsamoj inter la programado de Gxavo kaj la
C++:
Cxar lernolibroj traktas pri Gxavo ideala, ne reala, ili kutime
diskutas pri #3-#5 (kiuj sekvas de la difino de la lingvo), sed ne pri
#1-#2. Post tempo, la graveco de #1 kaj #2 malaperos cxar interpretistoj
plibonigxos. La tria malsamo, kvankam kapdolorema, estas tute necesa por
ia ajn surreta programado.
Se vi sole regas la lispan, C-an, paskalan, ktp, vi devos lerni pri
objektema programado: acxetu lernolibron (de Gxavo, de la C++ aux
de objektema programado mem) kun bona enkonduko pri gxi.
En Gxavo, estas kvar cxefaj specoj de programoj:
JSP estas realigita per servletoj.
La cxefaj diferencoj inter versioj:
Ankaux estas revizioj 1.3 kaj 1.4 de Gxavo, sed ili estas veraj
revizioj kaj ne grandaj sxangxoj al la lingvo.
gxenerale
apletoj
de programistoj
retgazetoj
libroj
ktp...
NOTU: cxiaj jenaj ligiloj estas en la angla se mi ne diras
alie.
Cxar mia nuna projekto utilas la klasaron Swing, la jenaj plejparte
estas libroj kun surretaj ekzemploj de kodo por Swing, sed sendube havas
aliajn utilajn partojn:
Specoj de Programoj
Versioj
Ligiloj:
Kie Gxavo naskigxis. Iru cxi tie por elsxuti
JDK-on
(=
tradukilon, interpretilon kaj vidilo), fontojn, manlibrojn, ktp.
Averto: Eble ne ankoraux ekzistas versio por via masxino.
Originale verkita de Stefano KALB
je novembro 1995.
ligiloj laste certigitaj
de NetMechanic
je 2000.08.29