Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > kino > Kubriko
Stanley Kubrick, 1968
Kubriko, 1968

Kubriko

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Kubriko (1928-99) (angle, Stanley Kubrick) usona direktoro de la filmoj 2001, Dr Strangelove, Lolita, The Shining kaj Spartacus, inter aliaj. Liaj filmoj sukcesis komerce kaj arte. Naskigxinte en Usono, li logxis kaj laboris en Britio ekde la 1960-oj. Kiel direktoro, li estis perfektomania kaj sindona, al la cxagreno de aktoroj kaj siaj edzinoj (du el siaj tri geedzigxoj fiaskis).

Kiel infano en Novjorko, li estis malbona studento, kvankam evidente inteligenta. Lia patro penis (kaj sukcesis) kapti lian energian kaj imagon per sxako kaj, je lia 13-a naskigxtago, fotilo, kiun li donacis al li. Kubriko ankoraux malsukcesis en lernejo kaj ne povis iri al universitato. Anstataux studento cxe universitato, Kubriko farigxis fotisto por la magazino LOOK kaj fanatiko pri la kino, vidinte preskaux cxiujn filmojn, kiu estis montrata en Novjorko. Lia laboro kiel fotisto tage, la kinejoj de Novjorko nokte (precipe la de la Moderna Muzeo de Arto) kaj la libro Film Technique de Pudovkin, farigxis la universitato de Kubriko, kie li lernis la arton de filmo.

Lia unua cxefa filmo estis Fear and Desire (1953) ("Timo kaj Deziro"). Gxi ruinigis lian geedzigxon kaj ricevis miksitajn recenzojn, sed la filmo klare montris Kubrikon kiel talenta direktoro. Dum la 1950-oj, li grade gajnis famon kaj la atenton de Hollywood, direktinte pli grandajn filmojn, gxis 1957 kiam li direktis Spartacus, la plej granda filmo de Hollywood, kiun li direktis. Li elrevigxinte pri Hollywood kaj ekde Lolita, li forlasis Hollywood-on kaj laboris en Britio. Lolita mem, de la romano de Nabokov, estis limigita de la tiama cenzurado. Kun Dr Strangelove (1964), li farigxis finance kaj arte sendependa kaj cxiam havis kelkajn da projektoj kurantaj, iuj estinte forlasitaj: ekzemple, Napoleono kaj Mensogoj de la Tempo de Milito, filmo pri la gentomortigado de la nazioj.

Kvankam multaj de liaj filmoj devenas de romanoj (de Nabokov, Thackeray, Stephen King, Arthur C Clarke, Anthony Burgess, ktp), Kubriko vidis filmon pli kiel muziko ol fikcio: progresado de etoso kaj sento, kies signifo poste venas. (Liaj du filinoj estas muzikistoj). La Jojceo de filmo, laux iuj.

kubrikeskajxoj en filmo:

Stephen King, la auxtoro de The Shining, ne sxatis la realigon de Kubrick.

La plej preferitaj filmoj de Kubriko:

  • I Vitelloni
  • Wild Strawberries
  • Citizen Kane
  • Treasure of Sierra Madre
  • City Lights
  • Henry V
  • La Notte
  • The Bank Dick
  • Roxie Hart
  • Hell's Angels

...


la rugxa okulo de HAL Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1999
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01 T