Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > nacioj > Ameriko > Usono
flago de Usono

NATO, 1949 UNO, 1945 atoma potenco, 1945

Usono (United States)

Mapo Faktoj Historio Ligiloj Aliaj Nacioj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
mapo de Usono

La tria plej granda laux logxantaro, Usono estas la plej granda nacio laux mono kaj pafoforto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono estas pafilama, kaptialisma (kun majuskla K), angleparolanta lando kiu donis al ni kinon, telefonon, elektron, aviadilon, televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Cxiam bombama, gxi kondukis nin al la rando de la abismo, batalante en fridmilito (1948-91) kontraux Rusio, en kiu gxi venkis -- sxajne cxar ekonomio kapitalisma estas pli trafa por subteni monstran militomasxinon (spite de la antauxdiroj de Orvelo), ne cxar gxi estas lando pli justa aux virta.

Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, gxi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Hollywood al hip hop, kaj, per tio, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj:

Angelique BREAUX, belulino Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)

Areo: 9 166 600 km²
semotauxga: 19%.

Logxantaro: 275 562 673 (2000, takso), nun

% urbana: 77% (2000)
homoj po kv. km: 30.1 (2000)
homoj po kv. km da semotauxga tero: 158.2 (2000)
kreskanta procento: 0.91% (2000, takso)
naskoj: 14.2 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8.7 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +3.5 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 6.82 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2.06 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 77.12 jaroj (74.24 viroj, 79.9 virinoj) (2000, takso)

Cxefurbo: Vasxingtono
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:

Etnoj:

Religio: 56% protestantismo, 28% katolikismo, 10% nenia, 4% alia, 2% judismo (1989)
Lingvo: la angla, la hispana, ktp. Denaskaj lingvoj en 1990: Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hinda/urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), gugxarata (102). 2.04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.

alfabeta: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)

Registaro: demokratiema oligarkio, kie la popolo vocxdonas sed la ricxularo regas la fluon da kandidatoj. La ricxularo estas dekstrema kaj regas la ekonomion. La intelektularo estas maldesktrema (sed ne euxropane socialista) kaj regas la kulturon per jxurnaloj, magazinoj, televido, kino, lernejoj, universitatoj, tribunaloj, ktp.
sendependeco: la 4-an de julio 1776 de Britio
ano de UNO: 1945, fondinto. Ano ankaux de NATO.
konstitucio: la 4-an marto 1789
korupteco: 8.7 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio: 3169.0 Md (1998, takso)
po kapo: 11.50 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 4.1% (1999, takso)
inflacio: 2.2% (1999)
senokupa: 4.2% (1999)

Valuto: 1 dolaro ($).
valoro: nun 1913-99
     2000:   354.8 md (julio)

1999: 366.2 md 1998: 374.3 md 1997: 380.1 md 1996: 401.0 md 1995: 411.1 md 1994: 423.0 md 1993: 439.5 md 1992: 451.1 md 1991: 469.3 md 1990: 484.6 md 1985: 609.1 md 1980: 935.5 md 1975: 1473.0 md 1970: 2182.2 md 1965: 2508.1 md 1960: 2852.5 md 1955: 3240.3 md 1950: 3934.1 md 1945: 1940: 8000 md 1935: 10590 md 1930: 8250 md 1925: 1920: 7210 md


Historio:

-5000 -4000 -3000 -2000 -1000 1 1000 1500 1600 1700 1800 1900 1990 2000

Prahistorio

Homoj unuafoje venis al la nuna Usono cxirkaux -35 000 el Siberio al Alasko (tiam kunigita per seka tero), probable sekvantaj la bestojn kiujn ili cxasis. Dum la Glacia Epoko la amerikanoj cxasis grandajn bestojn.

-5000

-4000

-3000

-2000

-1000

1 p.K.

1000

Vikingoj esploris kaj eble ecx enlogxis laux la nordorienta marbordo, sed iu ajn kolonio ne longe dauxris. En la 1400-oj, iuj euxropanoj fisxkaptis en la maro apude.

1500

Euxropanoj esploris la nunan Usonon, sercxante oron kaj mallongan vojon al Cxinio kaj Hindio.

1600

Euxropo kolonias la nunan Usonon: Britio laux la orienta marbordo, Nederlando cxirkaux Novjorko, Francio cxirkaux Novorleano, kaj Hispanio en Florido kaj la nuna sudokcidenta Usono. Dum la jarcento, Britio forprenis Novjorkon for de Nederlando.

Britianoj tiam metis la fundamenton de usona socio kaj kulturo. Sed ne estis la sama socio kaj kulturo tra la tuta kolonia Usono: en la sudo, kiel en la sukeraj insuloj de la Karibea Maro, viroj venis por ricxigxi, precipe per plantado de tabako kaj kotono. Sed en la nordo, viroj venis ne por profito sed pro libereco de religio. Sekve tiuj ne intencis revenos al Euxropo sed kunportis siajn familiojn. Plue, ecx se ili dezirus profiton per plantado, la tero de la nordo estis tro sxtonema kaj la vetero fridema. Do kiam la religia fervoro velkis, ili sin turnis ne al la tero por gajni panon, sed al la maro kaj komerco, konstruante sxipojn kaj komercante inter Afriko (sklavoj), Ameriko (sukero, tabako, kotono) kaj Euxropo (artefaritajxoj) -- la tiel nomata komerco triangula.

Cxi tiu malsamo inter la nordo kaj sudo profunde formigas Usonon.

En la sudo, pro la deziro por profito per plantado kaj pro supereco de pafoforto, euxropanoj facile forprenis multe da tero el la amerikanoj. Sed ili forprenis pli da tero ol ili povas memlabori. Do ili bezonis laborantojn. Sed Euxropo ne ankoraux havis milionojn aux ecx dekmilojn da homoj malricxaj kaj senokupaj. Do la plantistoj sin turnis al Afriko por laborantoj.

Pro preteksto de religio, afrikanoj estis sklavigitaj por labori en kampoj de tabako kaj kotono. Sed kiam la afrikanoj kristanigxis, raso anstatauxigis religion kiel preteksto. Do tiele ekestis en Usono rasismo kaj la rasoj blanka kaj nigra. Tabako kaj kotono ne ankoraux nun regas la usonan ekonomion, sed raso ankoraux regas usonan socion. La potenco de tradicio kaj kutimo.

La vera motivo por la sklavigo, kompreneble, ne estis religio aux raso sed la kapitalisma vulgarajxo de profito kaj oportuno: Por ricxigxi, plantistoj bezonas laborantojn kaj, hazarde, la afrikano estis tre bona sklavo -- ne pro iu natura obeemeco aux stulteco aux io simila, sed simple cxar la afrikano, malsimilas al euxropano kaj amerikano, ne povas forkuri kaj sin kasxi en iun ajn lokan liberan aron de samrasanoj.

Tial, je la fino de la jarcento, divido de laboro laux koloro subtenis la ekonomian: la blankaj (euxropanoj) sxtelis teron for de la rugxaj (amerikanoj), pereigante ilin per kuglo, malsano kaj forta drinko, kaj, por labori la teron, sklavigi la nigrajn (afrikanoj), kaj tiam enposxigis la profiton.

Kompreneble, la realo ne estis tiel klara kaj elstara. Fakte, la plimulto de la blankaj, ecx en la sudo, ne havis sklavojn, kaj ecx la blankaj plantistoj ne enposxigis la plimulton da la profito: anstataux tio iris al la posxoj de la komercistoj de Liverpool, Londono kaj aliaj Euxropaj havenoj. Ne suprizigxu: memoru ke Usono tiama estis ekonomio kolonia

1700

Usono militis kontraux Britio por sia sendenpendeco (1776) kaj verkis konstitucion (1789) kiu ankoraux staras. La revoluciistoj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn de Lokeo, la brita filozofo. Tio estas evidenta en "La Deklaracio de Sendependeco":

Ni supozas cxi tiujn verojn esti memevidentaj: ke cxiu homo estas kreinta egala, ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter cxi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post felicxeco; ke por teni cxi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, havigxante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj; ke kiam iu ajn formo de registaro farigxas detruema al cxi tiuj celoj, la popolo rajtas sxangxi aux renversi gxin kaj starigi novan registaron, kusxante gxian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante gxiajn potencojn en tian formon kiu sxajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj felicxon.

- Thomas JEFFERSON, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

La konstitucio ne liberigis la sklavojn -- gxi nur liberigas la blankajn usonanojn de Britio kaj de registaro tiranema.

1800

Usono akiris, per pafilo kaj dolaro, Alaskon kaj la nunan okcidentan duonon de la lando (el la Misisipo al Kalifornio). Dum la jarcento la blankaj finfine venkis la rugxajn (amerikanoj) kaj pusxis ilin sur teroj acxaj kaj perforte kristanigis ilin.

En la 1860-oj Usono estis krevigita de milito inter la sudo kaj la nordo pro sklaveco, la unua moderna milito laux iuj. La nordo, sub la prezidenteco de Abraham Lincoln, venkis la sudon kaj liberigis la sklavojn. Sed la nigraj, kvankam ili konstruis la ricxecon de la sudo per siaj mem manoj, ricevis siajn liberecon kun malplena posxo kaj malsata ventro. Do multe da la nigraj aux mortis (jes ja) aux laboris por blankaj bienistoj.

Post la milito Usono rapide industriigxis. Je la fino de la jarcento, Usono farigxis unu el la cxefaj ekonomioj en la mondo.

1900

En la jarcento XX, Usono batalis du mondmilitojn kontraux Germanio kaj Japanio, unu fridmiliton kontraux Rusio, farigxis monda potenco, metis homon sur la luno kaj inventis la aviadilon, televidon, komputilon, rokmuzikon, jxazon, atombombon, Mickey Mouse, Macdonald's, UNIX, la Interreton kaj la kreditokarton.

En la 1960-oj, trans la maro gxi batalis por putra, nedemokrata registaro en Suda Vjetnamo, dumtempe cxe hejmo gxi pafmortis siajn plej bonajn politikistojn (la fratoj Kennedy, Johano kaj Roberto, Malcolm X, Martin Luther King, Jr) kaj tiam vocxdonis por siaj plej malbonaj (Nixon kaj Clinton).

Gxi sxatas elspezi la monon de gxiaj infanoj kaj nun sxuldas cxirkaux 2000 gigadenaroj kaj malsxparas cxirkaux 100-200 gigadenaroj po jaro pro sanzorgado (nun 14% de la ekonomio. 7-10% estas normala inter ricxaj nacioj) kaj, inter 1975 kaj 1995, cxirkaux 100 Gd po jaro pro la bugxeta deficito. Lando ricxa sed malsxpara.

La nacia sxuldo: delonge, 1950-84, gxi estis inter 800-1000 gigadenaroj, sed dum la jardeko 1984-94 gxi duobligxis al 2000 Gd, kreskinte cxirkaux 100 Gd po jaro. Tia kreskado estas la plej granda ekde la 1945, la rezulto de altaj bugxeta deficitoj, kiuj ne estis regita gxis la mezaj 1990-oj.

Multe de usona kulturo, religio, politiko kaj ecx genio estas komprenebla kiel lukto inter kristanismo -- la malnova kulturo -- kaj modernismo -- la nova. Tiele la politikaj bataloj pri aborto, darvinismo, samseksa edzigxo, D-ro Kevorkian, ktp. Tiele la kreiva ekvilibro inter individua libereco kaj morala devo.

En 1995 Usono farigxis pacon en Bosnio (almenaux provizore) kaj obsedis pri la murda proceso de OJ Simpson, montrante ke rasismo ankoraux nubigas sian menson.

Inventinto de la atombombon, gxi tre sxatas bombi urbojn: Dresdeno, Tokio, Hirosximo, Nagasakio, Hanojo, Bagdado, Belgrado kaj, en aprilo 1995, urbo sia mem Oklahoma Urbo. La glavo hejmeniras.

En 1998 la amora afero de Bill CLINTON kun Monica LEWINSKY estis malkovrita dum la proceso de Paula JONES. La afero Lewinsky, tamen, ne povis renversi Clinton-on cxar la vocxoj mankis al la opozicio en Kongreso, la Demokratanoj estinte tute lojalaj al la prezidento. La vocxdonado en Kongreso ne temis pri adulto, kiu ne estas kontrauxlegxa, sed la mensogado de Clinton pri la afero antaux la jugxisto, dum kio Clinton angile redifinis la vortojn seksumado kaj ecx estas.

En 1999 Usono bombatakadis Jugoslavion, kiu estis venkanta ribelon en la provinco de Kosovo, brulinte vilagxojn, kreinte centmilojn da rifugxintoj.

2000

Je marton 2000 la ekonomio dot.com gajnis sian pinton.

La voxcdonado de 2000 por prezidento inter George W BUSH kaj Al GORE finigxis egale en la gubernio Florido: el 6 milionoj vocxoj, Busxo gajnis nur 537 pli da vocxoj (nur 0.01%!) ol Goreo. Post kvin semajnoj de barakto en la tribulanoj, advokato kontraux advokato, Bush, kies patro estis prezidento 1989-93, fine venkis.

2001

Mardon la 11-an septembro, teroristoj atakis la Pentagonon en Vasxingtono kaj detruis la Gxemelajn Turojn en Novjorko. Pli ol 6000 pereis. La registaro diras, ke Osama Bin-Laden estas kulpa. Prezidento Bush deklaris militon kontraux terorismo. Je la 7-a oktobro Usono komencis militon kontraux Afganio, kiu gastigas Bin-Ladenon. La Norda Alianco, ribelanta armeo de la nordo, kiun Usono subtenis, prenis la norda 75% da Afganio en novembro.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu