Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Jojceo |
Jakobo JOJCEO (1882-1941) (angle, James Joyce, [Gxejmz Gxojs]) de Dublino, Irlando, estis eble la plej bona verkisto en la angla ekde Sxekspiro kaj unu el la plej influa auxtoro de la jarcento XX. Artisto tutkora, li pusxis la romanon kaj la anglan lingvon preskaux al frakasado. Liaj cxefaj verkoj estas Portrait of the Artist ("Portreto de la Aristo"), Ulysses ("Uliso") kaj Finnegans Wake ("Mortfesto de Finegano").
Uliso priskribas unu tagon (la 16-a de junio 1904, alinomata "Bloomsday" aux Blumtago) en Dublino, Irlando kiel spertita de Leopoldo BLOOM. Blumtago estas la tago kiam Jojceo kaj sia estonta edzino, Nora BARNACLE, forlasis Irlandon. Ili logxis en Parizo, Zuriko kaj Triesto. Uliso esprimas sin mem ne kiel cxeno de okazoj, sed kiel la konscifluo de Leopoldo mem; gxi ne priskribas realon mem sed la cxenon de mensopremoj de Leopoldo.
....
Inter aliaj, Jojceo influis la auxtorojn Borges, Eco, Burgess kaj Paglia. Kaj la direktoron Kubriko, almenaux per la romanistoj, kiujn Jojceo influis.
Inter aliaj, Jojceo legis:
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01