Enciklopedio Kalblanda > historio > Usono > 1960 > RFK |
RFK (Roberto Ficgxeraldo KENEDIO) (1925-1968) (angle, Robert Fitzgerald Kennedy) estis juna frato de la usona prezidento Johano KENEDIO (JFK, r. 1961-63). En 1968, RFK staris kontraux la vjetnama milito, kiun la Usono tiam batalis, kaj tial en marto, li staris kiel kandidato por prezidento kontraux la tiama prezidento kaj sampartiano, Lindono JONSONO (LBJ). En junio, RFK mem estis pafmurdita, kiel sia frato antaux kvin jaroj. Novembron, kvin monatoj post la morto de RFK, Rikardo NIKSONO gajnis la prezidentecon.
Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko Jack Newfield (Village Voice, la 28-an de decembro 1967), kiam Kenedio decidis cxu si estos kandidato kontraux Jonsono:
Kenedio estas korsxirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiu estas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikaj plimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke ecx se li prenas la kandidatigon for de LBJ, la partio estos tiel fendita ke li neniam venkus en novembro. Tio estas la "Malbona Bobjo", kiu Jules Feiffer brile satirigis antaux kelkmonatoj. Gxi estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se gxi fine precipigxas super la cetera Kenedio, kaj formortigis la alian, subteran Kenedion, niaj esperoj por li cindrigxos.
Sed ekzistas alia Kenedio. Tio estas la Kenedio kiu sonas kiel Fidelo Kastro kiam li estas kortusxita de la vido de kamparanoj, kiuj travivas mangxante krabojn, kiuj travivas mangxante ekskrementon en Brazilo. Tiu estas la Kenedio, kiu emocie diris al la junulinoj de la Kolegio Marymount, ke Usono faras al la vjetnamanoj tion, kion la germanoj faris al la judanoj. Tio estas la Kenedio, kiu povas legi Kamuson kaj subite eltrovas, ke si jam ne kredas al mortpuno.
Se Kenedio ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de sia karaktero mortos. Li mortigos gxin cxiufoje li bucxas sian konsciencon kaj parolas pro Jonsono venontan auxtunon. Gxi mortos cxiufoje junulo petas lin, ke se li estas tiagrade kontraux la vjetnama milito, kial li metas partion super principon? Gxi mortos cxiufoje fremdulo citas lian mem vortojn ree al li pri la valoro de kuragxo kiel homa eco.
La plej bona eco de Kenedio estas, ke li povas esti si mem, esti auxtentika en cxi tiu ekzistencialista senco. Tiu estas la eco, kiun la plej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kenedio. Kaj tiu estas la eco, kiun Kenedio perdos se li ne staras nun kontraux Jonsonon. Li farigxos roboto busxe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceteraj politikistoj.
Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero. Cxi tiu estas tempo difinita de plago kaj sezono por kuragxo...
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04