Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Johano la Evangeliisto |
Festotago: la 27-a de decembro
Santka Johano la Evangeliisto (cx. -3 al 97), juda fisxkaptisto, estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Laux tradicio, li estas la auxtoro de kvin libroj de la Biblio: unu evangelio (Johano), tri leteroj (1 Johano, 2 Johano, 3 Johano) kaj unu apokalipso pri la fino de la mondo (Apokalipso). Johano estas la cxefa auxtoro de la Nova Testamento post Sankta Pauxlo, skribinte 20% da gxi. Iuj el tiuj libroj eble estis skribita de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.
Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortinta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, Johano plejparte logxis en Efeso, centro de la granda kulto de la diino Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie li skribis sian apokalipson. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, cxirkaux 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies discxiplo estis Sankta Ireneo.
...
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01