Enciklopedio Kalblanda > urboj > Ameriko > Meksiko > Teotihuakano |
Teotihuakano (nahua, Teotihuacan) estis antikva kaj sankta urbo de Meksiko, "la urbo kie la dioj estis kreitaj", kiu floris inter 300 kaj 700, estinte urbo de 160 mil homoj, la sesa plej granda urbo de la tiama mondo. Gxi estas 40 km nordoriente de Meksikurbo. Ni ne scias la originalan nomon de la urbo, sed nomas gxin laux la azteka nomo: Teotihuacan, "la urbo de la dioj". Gxi estis la semo de civilizo kiu dauxris pli ol mil jaroj, gxis la alveno de la hispanoj. Kvankam Teotihuakano ekzistis en la tempo de la majaoj (300-900), gxi estas urbo pli antikva, kiu influis la majaojn. La urbo pereis en fajro kaj disfalis je 700, sed post 250 mallumaj jaroj, la civilizo dauxris sub la toltekoj (950-1200) kaj la aztekoj (1325-1521).
Kvankam la aztekoj estas pli famaj -- cxar ili estis la cxefa gento de Meksiko kiam alvenis la hispanoj -- Teotihuakano estis, en la historio de antikva Meksiko pli fama, influa kaj potenca, simile al Romo de Euxropo. Nur la majaoj preterpasis gxin en arto kaj scienco. Kvankam la aztekoj ne konis la nomon de la urbo kaj nur vidis urbon ruinigitan, ili profunde respektis gxin, pilgrimintaj al la urbo kaj servintaj gxiajn diojn. Laux la aztekoj, la nuna, kvina mondo estis kreita tie. Eble ne la tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksiko konita al la aztekoj.
En sia tago, Teotihuakano klare estis la centro de Meksiko en religio kaj komerco, urbo tre sankta kaj ricxa. Ni ne scias cxu gxi estis centro de politika imperio. La urbo estis tre ricxa sed estis planita sen penso pri milita defendo, kio kutime estas signo de granda potenco. Teotihuakano oferis homojn al la dioj, kaj eble tio devigis gxin militi por kapti homojn -- kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de Teotihuakano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj kaj virinoj estis amase enterigitaj.
Ni ne konas la lingvon de Teotihuakano. Gxi eble estis la nahua, la lingvo kiun la aztekoj parolis. La urbo sxajne ne postlasis iujn ajn skribojn kaj eble estis senalfabeta.
La kvartaloj de la urbo estis laux metio kaj gento. En la centro, inter la temploj, estis la palacoj de la nobelaj familioj de sacerdotoj.
La urbo estis regita de sacerdotoj. En la komenco Teotihuakano eble estis simpla loko de pilgrimado, kiu, per la hazardoj de historio, farigxis unu el la grandaj urboj de la mondo. La plej grandaj kaj centraj konstruajxoj estis piramidaj temploj al dioj kaj en la urbo okazis grandaj, pompaj festoj kaj oferoj de homoj al la dioj.
En Teotihuakano logxis metiistoj kaj komercistoj el cxiu parto de Meksiko. Eble du-trionoj da la urbanoj estis kamparanoj: tiuj dumtage laboris siajn kampojn ekster la urbo kaj vespere revenis al siaj domoj en la urbo. Sed spite de tio, la urbo estis tro granda por esti subtenita sole de siaj kampoj, sed dependas de komerco, metio kaj eble tributo.
La urbo montras altan nivelon de scio pri la steloj, arto, konstruado kaj kalkulado.
La Strato de la Mortintoj estas la cxefa strato de la urbo. Gxi estas 40m largxa kaj 5km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de Cerro Gordo. Laux la strato estis la cxefaj temploj, palacoj kaj placoj. El la temploj la du plej grandaj estis:
La Piramido de la Suno, kiu staras apud la centro de la urbo laux la Strato de la Mortintoj. Gxi estas 63 m alta (kaj unufoje 75 m) kun bazo de 225 x 222 m. Gxi estas la tria plej granda piramido en la mondo kaj la plej granda de Meksiko. En grandeco gxi estas unu miliono m³.
La Piramido de la Luno, kiu estas ankaux laux la Strato de la Mortintoj sed estas en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la Piramido de la Suno, gxi tamen estas ankoraux granda: 43 m alta kun bazo de 150 x 140 m.
En la centro de la urbo laux la strato estis la malgranda Piramido de Kvetzalkoatlo, la Serpento de Plumoj, dio fama de antikva Meksiko. Sur la muroj estas centoj da skulptoj de la kapo de la dio. La placo de la templo estis suficxe granda por 100 mil homoj.
Sub la urbo estas multaj kavernoj kaj tuneloj.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04