Enciklopedio Kalblanda > nacioj > Ameriko > Meksiko |
Loko: 23 00 No, 102 00 Ok (suda Nordameriko)
Areo: 1 923 040 km²
semotauxga: 12%
Logxantaro: 100 349 766 (2000, takso),
% urbana: 74% (2000)
homoj po kv. km: 52.2 (2000)
homoj po kv. km da semotauxga tero: 434.9 (2000)
kreskanta procento: 1.53% (2000, takso)
naskoj: 23.15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 5.05 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -2.84 po 1000 homoj (2000, takso)
beboj mortintaj: 26.19 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2.67 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71.49 jaroj (68.47 viroj, 74.66
virinoj) (2000, takso)
Cxefurbo: Meksikurbo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
19.75 | Mesikurbo (#4 tutmonde) |
4.10 | Gvadalaharo |
3.60 | Monterejo |
Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de euxropana kaj amerikana sango),
30% amerikana, 9% euxropana, 1% aliaj
Religio:
95% kristana
(89% katolika,
6% protestanta)
5% aliaj
Lingvo:
la hispana, la nahua,
dialektoj de la majaa
alfabeta: 89.6% (91.6% viroj, 87.6% virinoj) (1995 takso)
Registaro: duonpura demokratio
sendependeco: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
ano de UNO: 1945, fondinto.
konstitucio: la 5-an de februaro 1917
korupteco: 3.3 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 198 Gd (1998, takso)
po kapo: 1.97 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3.7% (1999, takso)
inflacio: 15% (1999)
senokupa: 2.5% en urboj (1998, takso)
registara bugxeto: 41.06 Gd (1994, takso)
2000: 36.28 md |
La historio de Meksiko estas la historio de ses civilizoj:
La Klasika Epoko (300-900) de meksikana historio, dum kiu floris la majaoj kaj la urbo Teotihuakano, kiuj disvolvis la olmekan civilizon de Meksiko kaj donis al gxi gxian klasikan formon. Epokoj postaj estos konservema, ne kreiva.
700: Teotihuakano pereis en fajro kaj disfalis.
900-1250: la toltekoj floris kaj dauxrigis la civilizon de
Teotihuakano.
Urbo en lago: Dum la jarcentoj XIV kaj XV la aztekoj estis la precipa potenco en
Meksiko, venkinte la zapotekojn kaj la toltekojn. Ili parolis la nahuan. La
cxefurbo estis Tenocxtitlano (la nuna Meksikurbo), urbo kiu staris
sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj
militistoj. La nomo "Meksiko" devenas de azteka nomo por la urbo:
Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro Humbolto
nomis la urbon, "La Urbo de la Palacoj".
La aztekoj oferis la batantajn korojn de virgulinoj al la
serpenta dio Kvetzalkoatlo, kiun ili servis ekde -500. Ili
nutris la dion Huxicilopocxtlion, la Sunon, la militan dion, kun la
koroj de viroj kaptitaj en milito.
La songxo de princino: En 1509 la azteka princino,
Papantzina, songxis pri la alveno de sxipoj kun nigraj krucoj sur la
veloj. En la songxo, angxelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris,
ke la sxipoj konkeros sxian landon, sed ankaux portas la scion pri la
unusola, vera Dio. Sxia songxo farigxis la historio de Meksiko dum la
jarcento XVI, la hispanoj alveninte je 1519 en tiaj sxipoj, portinte
la glavon kaj la krucon, venkinte la aztekojn je 1521.
En Meksiko, la hispanoj trovis civilizon havintan 3000 jarojn kaj
10 milionojn da homoj. Kvankam la aztekoj ne havis cxevalojn, nek pafilojn,
nek ecx la radon, ilia kalendaro estis pli preciza ol la euxropana kaj ilia
civilizo pli antikva. La hispanoj ne povis simple forvisxi la aztekojn, aux
ecx sklavigi ilin: anstataux ili anstatauxis la hispanan regxon por la
azteka, kaj, post tempo, ankaux la hispanan
lingvon kaj fidon. La argxento de
Meksiko foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksiko estis
forbrulitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili
ne kunportis siajn virinojn, tial Meksiko farigxis miksajxo de la azteka
kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple
malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.
Dume en Hispanio, oni disputis cxu la aztekoj posedas animojn. La
komercistoj, kiu deziris la argxenton de Meksiko, diris "ne", sed la
Eklezio, kiu deziris la animojn de Meksiko, diris "jes".
1531: En lando kie virgulinoj estis oferdonita al serpenta dio,
aperis la Virgulino, Sankta Maria, al
la azteko Juan Diego cxe Gvadalupo je 1531. Tio helpis disvastigis
la kristana fidon tra la landon. Denove la
Virgulino venkis la serpenton.
antikva Meksiko:
Teotihuakano
aztekoj
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:56:49
1000
1500
1600
1700
1800
1900
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.