Enciklopedio Kalblanda > astronomio > lunoj > Luno |
La Luno, argxenta mondo en la nokta cxielo de la Tero, mondo de maroj de antikva lafo sxtonigxinta.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de gxia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laux maso (Ioa, Ganimedo, Kalistoa kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas ecx pli malgranda!
Ni ne scias la devenon de la Luno. Gxi ne nur estas tero malgranda, cxar gxi estas mondo tre malsama. La Tero estas roko kun suprajxo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al gxi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Gxi estas mondo tute morta kaj sensxangxanta.
Cxar gxi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskigxis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam gxi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de gxia roko farigxis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj ecx nun la Luno tre malrapide malproksimigxas for de la Tero.
Laux alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.
Pri la maroj ...
Pri la krateroj ...
Pri esploro de homoj ...
...
....
....
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02