Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > komputiko > Interreto > TTT

Tim BERNERS-LEE

TTT

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

La TTT estas la TutTera Teksajxo aux Tutmonda Teksajxo. Gxi estas plej konata per gxia angla nomo: la World-Wide Web aux WWW. Gxi estas granda sistemo de dosieroj (aux pagxoj) kunligitaj tra la mondo per hipertekstaj ligiloj. Kun TTT-legilo, oni povas klaki el unu pagxo de hiperteksto al alia. Kutime oni verkas pagxon en la komputika lingvo HTML, kiu diras al la legilo pri la gxusta montrado de pagxo: kie meti bildojn, kie la teksto estas en dika tipo, la adreso de ligilo, ktp.

La TTT komencis en marto 1989 kiel loka projekto de Tim BERNERS-LEE (lia bildo supre kaj lia propono en la angla cxi tie) cxe CERN en Gxenevo. Li verkis la praversion sur NeXT komputilo en 1990, uzante la programon "www", legilo negrafika. En 1991 la TTT estis disvastigita tra CERN, kaj je 15-a de januaro 1992, gxi farigxis publika.

En 1993, Marc ANDREESSEN cxe la Universitato de Ilinojo cxe Urbana-Champaign, verkis Mosaic-on, la unua grafika TTT-legilo. Mosaic facilegis la uzadon de la TTT kaj tial plipopularigis la TTT-on. En 1994 Andreessen forlasis la universitaton kaj en marto fondis kun Jim CLARK la firmaon Netscape, kaj Mosaic farigxis komerca produkto, la Netscape TTT-legilo.

En 1995, Jim GOSLING kaj aliaj cxe Sun Microsystems (en Silicia Valo) eldonis Gxavon komputilan lingvon, kiu ebligas TTT-pagxojn esti programita kiel komputilo.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu