Esperanto
- la internacia lingvo por la tuta mondo
La Turo de Babel laux Bruegel, 1563
Kial mi verkas TTT-pagxojn en Esperanto?
See this page in English.
Lasta aktualigo: mardon la 27-an de novembro 2001 je 14.56 GMT
Cxirkaux 86% el la TTT-pagxoj estas en la angla (la germana estas
dua cxe 5%) kaj, felicxe, mi parolas la anglan denaske. Do kial mi
donkihxote verkis pagxojn en Esperanto? La kialoj estas tri:
- La angla nun estas la precipa lingvo de la reto, sed la
kauxzo ne estas ia natura boneco de la angla sed historio: la
plimulto da komputiloj sur la
Interreto logxas en anglalingvaj landoj. Sed historio estas
kaprica: post 30-60 jaroj, eble la plimulto logxos en cxinalingvaj
landoj, kaj tiam la cxina precipigxos.
- La ora regulo: Kion vi deziras, ke la homoj faru al vi,
vi ankaux faru al ili. Mi deziras, ke aliaj verku pagxojn ne en siaj
gepatraj lingvoj, sed en lingvo kiun mi povas kompreni facile. Esperanto
estas pli facile lernebla ol iu ajn nacia lingvo.
- Mi deziras havi du versiojn de cxiu pagxo: unu en la angla, unu en
Esperanto. Sed por verki tiele, mi devas labori preskaux duoble. Tamen mi
esperas iutage havi tradukilon -- cxu mi trovos iun, cxu mi verkos
iun. Kaj mi opinias ke tradukado per masxino el Esperanto en la anglan
(aux en iun ajn cxefan lingvon) estos pli simpla ol la inversa (-- ecx per
mano tio estas pli simpla). Fakte, mi supozas ke Esperanto, kiel radika
lingvo por tia tradukilo, estus pli trafa ol ia nacia lingvo.
Alivorte, se TTT-pagxo estas, laux sia nomo, por la tutmondo, tiam verku
gxin en lingvo por la tutmondo. La cxina, la angla, la germana, ktp,
estas lingvoj grandaj kaj bonaj, sed oni povas lerni Esperanton pli
facilege.
Ja estas aliaj simplaj artefaritaj lingvoj -- mi estis tentita de Interlingua portempe -- sed inter tiuj,
Esperanto estas giganta kaj la sola klara sukceso, la sola planlingvo kiu
efektive vivas, spiras, korbatas, ridetas, kuras kaj saltas. Kaj en tio, mi
sekvas
la konsilon de Tolkieno.
Do jen mia gvida regulo:
Verku pagxon en Esperanto (krom se gxi interesus sole
sampatrolingvanojn)
kaj traduku gxin en aliajn lingvojn laux
oportuno.
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 A 66 14:56:46