Cxi tiu artikolo temas pri la Interlingua de Gode, ne la pli malnova Interlingua de Peano. Notu bone ke
Interlingua ne estas Interlingue, kiu estas
nova nomo por la planlingvo Occidental.
Interlingua, naskigxinte en 1951, estas
lingvo novlatina,
artefarite cxefe de Alexander GODE kiel sintezo de la angla, franca,
itala, hispana kaj portugala, enhavante la gramatikon kaj vortojn plej
komuna inter tiuj. Pro tio, gxi estas tre komprenebla sen studo al
la parolantoj de cxi tiuj lingvoj -- al 1240 milionoj, unu kvinono
de la mondo. Hodiaux gxi klare estas la cxefa konkuranto de Esperanto inter planlingvoj.
Gode konstruis Interlinguan estante gvidata de la jenaj tri reguloj:
- Vorto estas vorto en Interlingua se gxi ekzistas en almenaux tri el la
kvar fontlingvoj (la angla, franca, itala aux hispana/portugala, la lastan
Gode traktis kiel unu lingvo pro ilia simileco). Se vorto ekzistas nur en
du el la fontlingvoj, tiam gxia ekzisto en la germana aux la rusa estas
decidiga.
- La interlingua formo de vorto estas la supozebla praformo. Kutime tio
estas la formo latina aux angla.
- La gramatiko estas la minimuma gramatiko kiu ekzistas en cxiu el la
kvar fontlingvoj. Ekzemple, cxiu fontlingvo havas finajxon por fari
substantivon plura, kutime la -s, tial Interlingua havas tian
finajxon. Aux, ekzemple, ne cxiu fontlingvo kongruas la substantivon kun la
adjektivo (t.e, la angla), tial Interlingua ne konkordas ilin. Kaj tiel
plu.
Tia metodo produktas lingvon komprenebla sen studo al la parolantoj de
la fontlingvoj. Ekzemple, multe de vi, pro la novlatineco de Esperanto,
probable povas legi la jenon en Interlingua, hazarde prenita el
novajxgrupo:
Esperanto es multo bon in contactos con altere esperantistas.
Interlingua tu pote del altere latere usar in contactes con multe
alteres que solo le parlatores de interlingua ipse.
La sama en Esperanto:
Esperanto estas tre bona en kontaktoj kun aliaj esperantistoj.
Interlingua-n vi povas aliflanke uzi en kontaktoj kun multaj
aliaj ol nur la parolantoj de interlingua mem.
(La originala estis skribita de Kjell REHNSTROEM de Svedio kaj la
traduko de Laszlo GARAMVOLGYI de Hungario).
Sed tia mirinda legebleco kostas. Dum Interlingua estas facile
legi, gxi ne estas tiel facile lerni aux skribi aux paroli. La
gramatiko ne estas tiel regula kaj simpla kiel la de Esperanto.
Kaj la baza aro de radikaj vortoj por cxiutaga parolado estas multe
pli granda, cxar Interlingua plejparte ne utilas regulajn afiksojn, sed
dependas de la radikaro de la latinidaj lingvoj:
sana san
sano sanitate
malsana malade
malsano maladia
malsanulejo hospital
sanigxi recovrar
sanigi curar
malsanigxi cader malade
Al la leganto kiu jam regas la anglan aux lingvon latinidan, la dekstra
kolumno de vortoj estas multe pli komprenebla. La dekstra kolumno ankaux
estas multe pli internacia: ekzemple, hospital ekzistas en preskaux
cxiuj lingvoj (ecx en Esperanto!), sed malsanulejo en nur unu
lingvo: Esperanto.
Sed al parolanto aux skribanto, de iu ajn lingvo, la maldesktra kolumno
estas multe pli facile lerni cxar gxi uzas unu radikon (san-) kun
regulaj afiksoj. La vortoj de Esperanto estas plejparte regulaj: sana
-> sano, sana -> malsana, malsana -> malsano. Sed en Interlingua, la
vortoj ne estas plejparte regulaj: san -> sanitate, san -> malade,
malade -> maladia (kaj ne *maladetate).
Esperanto skribita estas pli malfacile kompreni al neparolontaj cxar
Zamenhof, kiam li konstruis Esperanton, zorgeme atentis pri
ortografio kaj parolebleco, pri kiuj Gode ete atentis. Ekzemple, la
Esperanta kontakto kaj la Interlingua contacto signifas kaj
estas prononcita same, sed skribite aspektas malsame. Kial? Cxar la
ortografio de Esperanto estas pli simpla -- unu sono, unu litero -- dum la
de Interlingua estas pli malsimpla. La Interlingua litero "c", ekzemple,
povas havi la sonon de la Esperanta "k", "c" aux "s", depende de la
cxirkauxaj literoj kaj la cxefa lingvo de la parolanto. Tiaj detaloj faras
Interlinguan pli malfacile lerni kaj paroli, sed samtempe pli facile legi:
la literoj kasxas la historion de la latinida. Al la menso latinida, la
k de Esperanto sxajnas malbela, nenatura kaj barbara, sed al la
lernanto la k estas multe pli fidinda ol la c.
Pri neuxtraleco, Esperanto estas pli neuxtrala ol Interlingua,
kiu nur pruntas vortojn novlatinajn. Tamen, la plej ofte uzataj vortoj de
Esperanto ankaux estas novlatinaj. Ankaux, la plia neuxtraleco de Esperanto
inter euxropanaj lingvoj, en mondo en kiu du-trionoj de homaro ne regas
lingvon euxropanan, estas ridinda. Aliflanke, Interlingua estas pli
fidinda al la grekolatina vortaro, kiu estas efektive internacia per la
praktiko de scienco.
Pri parolebleco, Esperanto estas kaj restas la sola planlingvo,
dum la pasinta cent jaroj, havanta pli ol kelkmil da parolantoj. Tio ne
estas malgranda atingo. Nur unu alia planlingvo preterpasis tiun markon: la
volapuka (kiu havis 200 mil parolantojn en 1890).
Pri legebleco, la cxina lingvo ankaux estas legebla de unu
kvinono de la mondo, sed neniu okcidentulo serioze proponas gxin kiel
interlingvo. Aux proponas lingvon novsanskritan (kiu estus komprenebla al
unu sesono de la mondo).
La ortografio kaj gramatiko ne estas tiel neta kiel la vortaro, eble
cxar mono mankis al Gode post la morto en 1950 de Alice Vanderbilt
MORRIS. Morris, de la ricxa usona familio Vanderbilt kaj edzino de
usona ambasadoro al Belgio, nutris la projekton dum 1924-50 el sxia
koro kaj monujo, sed ial ne heredigis iom da sia mono al la IALA, la
organizo kiu estris la projekton. Sxi estis Esperantisto, do eble la
evoluinta Interlingua de Gode ne placxis al sxi.
Sed kial Gode inventus lingvon pli komplika kaj malfacila ol Esperanto?
Estas du cxefaj argumentoj:
- Interlingua estas ja pli facila ol Esperanto: cxar Interlingua
estas pli internacia, gxi estas pli natura kaj pli kongrua al la
vortprovizo kaj gramatiko de la cxefaj okcidentaj lingvoj. Por Zamenhof
konstrui lingvon kun gramatikon, radikaron kaj ortografion tiel malgranda
kaj regula, li devis bucxi la vortprovizon:
hospital malsanulejo
contactos kontaktoj
dictionario vortaro
schola lernejo
postquam post kiam
que ke
quatro kvar
al minus almenaux
matino mateno
inferno infero
- Naturalismo: Interlingua ne nur konservas la naturan aspekton
de la latinida heredajxo, sed ankaux gxian ricxan, subtilan trezoron de
signifoj. Interlingua fluas regule el la latinidaj lingvoj, tial gxi
posedas ilian esprimkapablon. Esperanto, produkto de racio, ne de tradicio,
produkto de unu homo, ne de la epokoj, estas tro limigita por esti plena,
ampleksa, vivanta homa lingvo. Esperanto estas cxevalo de ligno, ne de
karno kaj spiro. Esperanto estas esence novlatina Newspeak.
Interlingua havas cxirkaux unu mil fluajn parolantojn. Inter multaj
aliaj uzoj, gxi estis uzita en resumoj de sciencaj artikoloj. Por
tia uzo, la lingvo estas ideala: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj
havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco.
Interlingua estas instruita en lernejoj en Svedio kaj Danio (?) kiel
enkonduko al la angla, franca, ktp. Internacie, same kiel Esperanto,
cxiu registaro kaj internacia organizo timas subskribi sian nomon al
Interlingua -- ecx la EU, kiu ege bezonas ian interlingvon.
Interrete , Interlingua havas oficialan TTT-pagxon. Post Esperanto
gxi estas la plej granda el la planlingvoj en la TTT.
Gxis la jarcento XVIII, kiam gxi estis forpusxigita de la franca, la latina estis la internacia lingvo de la
Okcidento, kaj, dum du jarcentoj pluaj, gxi estis normala parto de
okcidenta klerigado. La franca, la angla kaj la militama naciismo de la
Okcidento finfine mortigis la latinan -- la Vatikano sole ankoraux uzis
gxin (kvankam nur oficiale) -- sed ambaux speco de Interlingua deziris
revivigi la revon de la latina (iaspece) sur cxiu lango. La
Interlingua de Gode ja nomis sin la latina moderna.
La komparo inter Interlingua kaj tri aliaj interlingvoj:
la latina
Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.
|
Latino sine Flexione
Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tua voluntate es facta
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostros debitos,
sicut et nos remitte ad nostros debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.
|
Interlingua
Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.
|
Esperanto
Patro nia, kiu estas en la cxielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumigxu via volo,
kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn,
kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
|
Ligiloj:
interlingue
portugale
svede
vortaro:
angle
france
portugale
svede
gramatiko
Hejmpagxoj
Organizoj:
Magazinoj:
Aliaj TTT-pagxo en la interlingua:
planlingvoj:
Esperanto
la lojxbana
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00