EKZERCARO de la
lingvo internacia "Esperanto"
Lazaro Ludoviko
Zamenhof
§ 1.
Alfabeto
Aa, Bb, Cc, Cxcx, Dd, Ee, Ff, Gg, Gxgx, Hxhx, Ij, Jj, Jxjx, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Sxsx, Tt, Uu, Uxux, Vv, Zz.
Nomoj de la literoj: a, bo, co, cxo, do, e, fo, go, gxo, ho, hxo, i, jo, jxo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sxo, to, u, uxo, vo, zo.
§ 2.
Ekzerco de legado.
Al. Bá-lo. Pá-tro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró no. Cén-to. Sén-to. Scé-no.
Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Cxar. Cxe-mí-zo.
Cxi-ká-no. Cxi-é-lo. Cxu. Fe-lí-cxa. Cí-a. Cxí-a. Pro-cé-so.
Sen-cxé-sa
Ec. Ecx. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De.
Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-gxo. Gxis.
Gxús-ta. Ré-gxi.
Gxar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Gxu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki.
Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Hxó-ro. Kó-ro. Hxo-lé-ro.
Hxe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro.
Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta.
Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i.
Mál-plej. Jús-ta. Jxus. Jxé-ti. Jxa-lú-za. Jxur-nálo. Má-jo. Bo-ná-jxo. Ká-po.
Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.
§ 3.
Ekzerco de legado.
Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Sxi. Pá-sxo. Stá-lo. Sxtá-lo. Vés-to. Vésx-to. Dis-sxí-ri. Sxan-cé-li. Ta-pí-sxo Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráux-lo. Paux-lí-no. Láux-di. Eux-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aux. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aux. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Sxpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-gxe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.
§ 4.
Ekzerco de legado.
Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. Sxanceli. Neniel. Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaux. Dissxiri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento. Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. Gxardeno. Sono. Lauxdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo. Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bonajxo. Legi. Iel. Juristo. Cxielo. Hxemio.
§ 5.
Patro kaj frato. - Leono estas besto. - Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - La rozo apartenas al Teodoro. - La suno brilas. - La patro estas sana. - La patro estas tajloro.
patro
padre
o teminación del sustantivo
kaj
y
frato hermano
leono
león
as terminación del tiempo presente de los verbos
besto
animal
rozo rosa
floro
flor
kolombo paloma
birdo
ave
la artículo definido (el, la, los, las)
aparteni pertenecer
al a,
hacia (indica dirección)
suno
sol
brili
brillar
sana
sano, sana
a terminación
del adjetivo
tajloro sastre
§ 6.
Infano ne estas matura homo. - La infano jam ne ploras. - La cxielo estas blua. - Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro. - Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo. - Jen estas pomo. - Jen estas la pomo, kiun mi trovis. - Sur la tero kusxas sxtono.
infano niño
ne no
matura maduro, madura
homo ser humano
jam ya
plori llorar
cxielo cielo
blua azul
kie dónde, donde
libro libro
krajono lápiz
sur sobre, encima de
tablo mesa
kusxi yacer, estar acostado
fenestro ventana
plumo pluma
jen he aquí
pomo manzana
kiu quién, cual
n terminación del acusativo o complemento directo
mi yo
is terminación del tiempo pasado de los verbos
tero tierra
sxtono piedra
§ 7.
Leono estas forta. - La dentoj de leono estas akraj. - Al leono ne donu la manon. - Mi vidas leonon. - Resti kun leono estas dangxere. - Kiu kuragxas rajdi sur leono? - Mi parolas pri leono.
forta fuerte
dento diente
j terminación del plural
de de
akra agudo, aguda
doni dar
u terminación del imperativo de los verbos
mano mano
vidi ver
resti permanecer
kun con
dangxero peligro
kuragxa valiente
rajdi cabalgar
i terminación del infinitivo de los verbos
paroli hablar
pri acerca de, sobre
§ 8.
La patro estas bona. - Jen kusxas la cxapelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludoviko, donu al mi panon. - Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo. - Antaux la domo staras arbo. - La patro estas en la cxambro.
bona bueno, buena
cxapelo sombrero
diri decir
ke que (conjunción)
diligente diligentemente
ami amar
veni venir
kune juntos
filo hijo
stari estar de pie
apud junto a
pura limpio, limpia
koni conocer
pano pan
mangxi comer
per por medio de
busxo boca
flari oler
nazo nariz
antaux antes
domo casa
arbo arbol
cxambro habitación
§ 9.
La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki. - La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj auxdas per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi legas libron. - La patro ne legaas libron, sed li skribas leteron.
flugi volar
kanti cantar
agrabla agradable
akvo agua
cxar porque
ili ellos, ellas
voli querer
trinki beber
knabo muchacho
for lejos
peli acusiar, arrear
ni nosotros, nosotras
okulo ojo
auxdi oir
orelo oreja
lerni aprender
tial por eso
bati golpear
ricevi recibir
avo abuelo
iri ir
nun ahora
onklo tio
legi leer
sed pero
li él
skribi escribir
letero carta
§ 10.
Papero estas blanka. - Blanka papero kusxas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna frauxlino. - La patro donis al mi dolcxan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - Gxojan feston! (mi deziras al vi). - Kia gxoja festo! (estas hodiaux). - Sur la cxielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli fresxan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli fresxa, ol mia. - El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa.
papero papel
blanka blanco, blanca
kajero cuaderno
juna joven
frauxlo soltero
in terminación de las palabras femeninas; p. ej.: patro padre - patrino madre
(frauxlino señorita).
dolcxa dulce
rakonti narrar, contar
mia mío, mía
amiko amigo
bela bello, bella
historio historia
obstina obstinado, obstinada
deziri desear
vi tú, usted
tago día
sinjoro señor
mateno mañana (primera parte del día)
gxoji gozar
festi festejar
kia de qué calidad, cómo
hodiaux hoy
en en
hela luminoso, claro
nokto noche
pala pálido, pálida
luno luna
stelo estrella
negxo nieve
pli más
lakto leche
nutri nutrir
ol que (comparativo)
vino vino
havi tener
fresxa fresco, fresca
erari errar
mal indica lo contrario; p. ej. bona bueno, buena - malbona malo, mala; estimi estimar - malestimi desestimar
el de (origen), desde
cxiu cada uno
(cxiuj todos).
plej el más
tiel así, de esa manera
kiel cómo
si sí (reflexivo)
(sia suyo, suya -del sujeto-).
sagxa sabio, sabia
§ 11.
La feino.
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
feino hada
unu uno
vidvo viudo
du dos
simila similar
karaktero carácter
vizagxo cara
povi poder
pensi pensar
ambaux ambos, ambas
fiera orgulloso, orgullosa
oni uno, se (impersonal)
vivi vivir
plena lleno, llena
portreto retrato
laux según
ec indica cualidad; p. ej. bona bueno - boneco bondad; viro hombre - vireco virilidad; virino mujer - virineco feminidad
honesta honesto, honesta
krom además de
tio eso
§ 12.
Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj. - El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdeek kvin. - Mil okcent nauxdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - KKiun daton ni havas hodiaux? - Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
multe mucho
fari hacer
nur solamente (adverbio)
promeni pasear
tri tres
hundo perro
cxio todo
dek diez
fingro dedo
alia otro, otra
kvin cinco
sep siete
kvar cuatro
ok ocho
mil mil
cent cien
naux nueve
ses seis
minuto minuto
horo hora
konsisti konsistir
sekundo segundo
Januaro Enero
monato mes
jaro año
Aprilo Abril
Novembro Noviembre
Decembro Diciembre
Februaro Febrero
semajno semana
Dio Dios
elekti elegir
gxi el, ella (neutro)
sankta santo, santa
krei crear
dato fecha
Marto Marzo
naski engendrar
it terminación de participio pasado pasivo de los verbos
§ 13.
La feino (Dauxrigo).
Cxar cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo sxi havis teruran malamon kontraux la pli juna. Sxi devigis sxin mangxi en la kuirejo kaj laboradi sencxese. Inter aliaj aferoj tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan krucxon.
dauxri durar
ig hacer, volver; p. ej. pura limpio, limpia - purigi limpiar; morti morir - mortigi matar sidi estar sentado - sidigi sentar
ordinara ordinario, ordinaria
persono persona
tiu ese, esa
cxi indica proximidad; p. ej. tiu ese, esa - tiu cxi este, esta; tie allí, alla - tie cxi aquí.
varma caliente
eg indica aumentativo; p. ej. varma caliente - varmega calientísimo; pordo puerta - pordego portón.
sama mismo, misma
tempo tiempo
teruro terror
kontraux contra, frente a
devi deber
kuiri cocinar
ej lugar de una acción; p. ej. pregxi rezar - pregxejo iglesia; kuiri cocinar - kuirejo cocina.
labori trabajar
ad indica duración de una acción; p. ej. pafo disparo - pafado tiroteo.
sen sin
cxesi cesar
inter entre
afero asunto
felicxa feliz
fojo vez
cxerpi sacar, extraer
tre muy
proksima cercano, cercana
loko lugar
n indica el acusativo y también dirección de movimiento.
krucxo jarra
§ 14.
Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj. - Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) dda kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinoono aux tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope. - Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
on indica las fracciones; p. ej. kvar cuatro - kvarono un cuarto
da es usado en lugar de de después de palabras que expresan pesos o medidas
urbo ciudad
logxi habitar
ant terminación de del participio activo presente de los verbos
acxeti comprar
aux o
kulero cuchara
forko tenedor
re de nuevo, regreso
mono dinero
prunti prestar
danki agradecer
por para
peti pedir
ankaux también
post después, detrás
kiam cuando
bezoni necesitar
obl indica los múltiplos; p. ej. du dos - duobla doble
pagi pagar
sxtofo tela
kosti costar
cxiam siempre
op indica los colectivos numerales; p. ej. du dos - duope de a dos
jxeti lanzar, tirar
venki vencer
ataki atacar
pagxo página
se si (condicional)
fini terminar
tuta completo, completa
§ 15.
La feino (Dauxrigo).
En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, cxiam subtenante la krucxon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, sxi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (cxar tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," dauxrigis la feino, "ke cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono."
§ 16.
Mi legas. - Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj sxi estas knabino. - La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la gxardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaux estas en la gxardeno. - Kie estas la trancxiloj? - Ili kusxas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas. - La infano ploras, cxar gxi volas mangxi. - La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi. - Knabo, vi estas negxentila. - Sinjoro, vi estas negxentila. - Sinjoroj, vi estas negxentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero cxiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.
fonto fuente
ricxa rico, rica
viro hombre
volonte de buena gana
tuj inmediatamente
lavi lavar
sub debajo de
tener tener asido
oportuna oportuno, oportuna
trankvila tranquilo, tranquila
soifi tener sed
donaci regalar
preni tomar, coger
formo forma
vilagxo pueblo
gxentila gentil
cxe en , en casa de
§ 17.
La feino (Dauxrigo).
Kiam tiu cxi bela knabino venis domen, sxia patrino insultis sxin, kial sxi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfelicxa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam sxi parolis tiujn cxi vortojn, elsaltis el sxia busxo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris sxia patrino kun grandega miro. "Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio cxi venas, mia filino?" (Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino). La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi, kaj, dum sxi parolis, elfalis el sxia busxo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la busxo de via fratino, kiam sxi parolas; cxu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto cxerpi akvon; kaj kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile."
insulti insultar
pardoni perdonar
longa largo, larga
salti saltar
perlo perla
granda grande
diamanto diamante
miri admirar
sxajni aparentar
nomi llamar, nombrar
naiva ingenuo, ingenua
okazi ocurrir
dum durante
sendi enviar
kapabla capaz
§ 18.
Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaux vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Cxu vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo. - Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian. - Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro. - La infano sercxis sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.
kuri correr
vespero tarde (final del día)
cxu acaso
edzo esposo
montri mostrar
nova nuevo,nueva
vesti vestir
mem mismo
zorgi cuidar de
gardi cuidar
gasto huesped
akompani acompañar
gxis hasta
sercxi buscar
pupo muñeco
forgesi olvidar
facila fácil
§ 19.
La feino (Dauxrigo).
"Estus tre bele," respondis la filino malgxentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed cxiam murmurante. Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo. Apenaux sxi venis al la fonto, sxi vidis unu sinjorinon, tre ricxe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de sxi trinki (tio cxi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu cxi knabino). "Cxu mi venis tien cxi," diris al sxi la malgxentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis argxentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu cxi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas gxentila," diris la feino sen kolero. "Bone, cxar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke cxe cxiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via busxo aux serpento aux rano."
us terminación del condicional de los verbos
murmuri murmurar
vazo vaso
argxento plata
apenaux apenas
ar una colección de objetos; p. ej. arbo árbol - arbaro bosque
princo príncipe
certa cierto, seguro
speciala especial
opinio opinión
koleri rabiar
servi servir, prestar servicio
em inclinación a; p. ej. babili charlar - babilema charlatán
serpento serpiente
rano rana
§ 20.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min. - Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo. - Hieraux estis vendredo, kaj postmorgaux estos lundo. - Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - Cxu vi jam trovis vian horlogxon? - Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus felicxa. - Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Cxu vi estas surda aux muta? - Iru for! - Infano, ne tusxu la spegulon! - Karaj infanoj, estu cxiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa. - Sxi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne cxesas petoli.
sidi estar sentado
silenti estar en silencio
hieraux ayer
renkonti encontrarse con
saluti saludar
sabato sábado
morgaux mañana
dimancxo domingo
vendredo viernes
lundo lunes
viziti visitar
kuzo primo
plezuro placer
horlogxo reloj
timi temer
dormi dormir
veki despertar
scii saber
leciono lección
instrui instruir
puni castigar
surda sordo, sorda
muta mudo, muda
tusxi tocar
spegulo espejo
kara querido, querida
ordoni ordenar
babili charlar
kandelo vela
gaja alegre
danci bailar
morti morir
petoli retozar
uj que contiene, lleno de; p. ej. cigaro cigarro - cigarujo cigarrera; Turko Turco - Turkujo Turquía
§ 21.
La feino (Dauxrigo).
Apenaux sxia patrino sxin rimarkis, sxi kriis al sxi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al sxi la malgxentilulino, eljxetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, cxielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Sxia fratino en cxio estas kulpa; mi pagos al sxi por tio cxi!" Kaj sxi tuj kuris bati sxin. La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la regxo, kiu revenis de cxaso, sxin renkontis; kaj, vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola kaj pro kio sxi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".
rimarki observar, notar
krii gritar
nu pues bien!
jes sí
ek indica una acción que comienza o que es momentanea; p. ej. krii gritar - ekkrii exclamar
kulpa culpable
kasxi esconder
regxo rey
cxasi cazar
demandi preguntar
sola solo, sola
pro a causa de
ho oh!
ve ay!
§ 22.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam NNikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi gxin mangxis. - La falinta homo ne povis sin levi. Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem plimulte meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Auxgusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas jugxi, estas jugxoto.
flui fluir
movi mover
strato calle
fali caer
at erminación del participio pasivo presente de los verbos
peki pecar
int terminación del participio activo pasado de los verbos
intenci intentar
levi elevar
riprocxi reprochar
meriti merecer
mensogi mentir
pasi pasar
neniam nunca
ont terminacióndel participio activo futuro de los verbos
neniu nadie
atendi esperar
savi salvar
mondo mundo
grava importante
pasero gorrión
kapti atrapar
aglo águila
ot terminación del participio pasivo futuro de los verbos
soldato soldado
konduki conducir
aresti arrestar
tra a travez de
jugxi juzgar
§ 23.
La feino (Fino)
La regxido, kiu vidis, ke el sxia busxo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis sxin, ke sxi diru al li, de kie tio cxi venas. Sxi rakontis al li sian tutan aventuron. La regxido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol cxio, kion oni povus doni dote al alia frauxlino, forkondukis sxin al la palaco de sia patro, la regxo, kie li edzigxis je sxi. Sed pri sxia fratino ni povas diri, ke sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si; kaj la malfelicxa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaux mortis en angulo de arbaro.
kelke algo, un poco
aventuro aventura
konsideri considerar
inda de mérito, que es digno de
doto dote
palaco palacio
igx hacerse; p. ej. pala pálido - paligxi palidecer; sidi estas sentado - sidigxi sentarse
je se traduce por diferentes preposiciones
propra propio, propia
akcepti aceptar
baldaux pronto
angulo ángulo
§ 24.
Nun li diras al mi la veron. - Hieraux li diris al mi la veron. - Li cxiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la veron).
salono salón
os terminación del tiempo futro en los verbos
§ 25.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. VVi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi. - La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi. - Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux. - Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi. - Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo. - Cxu hodiaux estas varme aux malvarme? - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
inviti invitar
komerci comerciar
ajx hecho de o que tiene la cualidad de; p. ej. mola blando - molajxo parte blanda de algo
sekvi seguir
konstrui konstruir
sxuldi deber, adeudar
oro oro
ringo anillo
lerta hábil
projekto proyecto
ingxeniero ingeniero
fero hierro
vojo camino
agi actuar
pastro padre, sacerdote
kameno chimenea
poto olla
kaldrono caldero
boli hervir
vaporo vapor
pordo puerta
korto patio
§ 26.
Kie vi estas? - Mi estas en la gxardeno. - Kien vi iras? - Mi iras en la gxardenon. - La birdo flugas en la cxambro (= gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi). - La birdo flugas en la cxambron (= gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin). - Mi vojagxas en Hispanujo. - Mi vojagxas en Hispanujon. - Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino. - La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro. - Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas ricxa, mi dubas, cxu vi estas felicxa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie cxi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide!
ekster fuera de
vojagxi viajar
piedo pie
benko banca
et indica disminución; p. ej. ridi reir - rideti sonreir
meti poner, colocar
kanapo canapé
muso ratón
lito cama
super sobre, encima de
aero aire
kafo café
teo té
sukero azucar
kremo crema
interne internamente
fiancxo novio
hirundo golondrina
trans al otro lado de
rivero río
estro jefe
atenta atento, atenta
kvankam aunque
dubi dudar
estimi estimar
fi uf!
abomeno abomenación
rapida rápido, rápida
§ 27.
La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj perr simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj: skribtablo aux skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu dauxras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporsxipo (= sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi; abonpago (= pago por la abono).
artikolo artículo
tiam entonces
objekto objeto
tia tal
kompreni comprender
ekzemplo ejemplo
polo polaco
necesa necesario, necesaria
propozicio proposición
vokalo vocal
kunmeti componer
simpla simple
ligi ligar
radiko raíz
soni sonar
klara claro, clara
postuli exigir
gramatiko gramática
nacio nación
diversa diverso, diversa
sxipo barco
matenmangxi desayunar
aboni suscribir
§ 28.
Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaux diras: "la birdo flugis en la gxardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale cxu ia prepozicio starus aux ne. - Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon). - Mi restos hodiaux dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu cxi urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton).
nominativo nominativo
iam alguna vez
akuzativo acusativo
tie allí
dependi depender
kauxzo causa
esprimi expresar
direkti dirigir
celi apuntar a
agala igual
ia de alguna clase
veturi ir en vehículo
dis indica división, diseminación; p. ej. semi sembrar - dissemi diseminar
flanko lado
dekstra derecho, derecha
neniel de ningún modo
nek - nek ni – ni
§ 29.
Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita felicxo ((aux: mian perditan felicxon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".
senco sentido
komuna común
ebla posible
ofte frecuentemente
ridi reir
lasta último, última
sopiri suspirar
regulo regla, norma
verbo verbo
obei obedecer
permesi permitir
§ 30.
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn komunajn: cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).
ia de alguna clase
ial por alguna causa
iam alguna vez
ie algún lugar
iel de algún modo
ies de alguien
io algo
iom alguna cantidad
iu alguien
konsili aconsejar
serio serie
pronomo pronombre
adverbo adverbio
litero letra
rilati relacionarse
prefikso prefijo
ajn quiera que sea(n)
diferenci diferir, ser diferente
helpi ayudar
sufikso sufijo
§ 31.
Lia kolero longe dauxris. - Li estas hodiaux en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia ffilo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, ssed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li logxas ekster la urbo. - La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega. - Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron. - La birdo ne forflugis: gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman cxapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
humoro humor
fermi cerrar
korpo cuerpo
animo alma
kontrakti contratar
um sufijo sin significado definido
bruli arder
ligno madera
materialo material
bastono bastón
tegmento tejado
funto libra
ist indica la profesión; p. ej. boto bota - botisto botisto; maro mar - maristo marinero
koloro color
supre arriba
telero plato
tero tierra
kesto cesta
lipo labio
haro pelo
griza gris
vango mejilla
§ 32.
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo). - Mi acxetis dekon da ovoj. - Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la cxambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.
teatro teatro
maniero manera
okupi ocupar
mehxaniko mecánica
hxemio química
diplomatio diplomacia
fiziko física
scienco ciencia
glaso vaso
nigra negro, negra
drapo paño
signifi significar
ovo huevo
bordo orilla (de mar o río)
maro mar
amaso montón
auxtuno otoño
lando país
suferi sufrir
najbaro vecino
mezuri medir
§ 33.
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas
ankaux malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas
trairi tra nia mallargxa pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel
malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo. - Tiu cxi malfresxa pano
estas malmola, kiel sxtono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li
sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. -
Ni forte malestimas tiun cxi malnoblan homon. - La fenestro longe estis
nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis. - Rekta
vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble
baldaux renversigxos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur
la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi
malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj
la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia
fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis
vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas
mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino farigxis denove
fiancxino.
mezo mitad
kreski crecer
dika rueso, gruesa
largxa ancho, ancha
lumi iluminar
mola blando, blanda
rekta recto, recta
kurba curvo, curva
kredi creer
renversi poner al revés
monto montaña
kampo campo
koko gallo
nepo nieto
nevo sobrino
bo indica el parentezco resultante del matrimonio; p. ej. patro padre - bopatro suego
duonpatro padrastro
bovo buey
§ 34.
La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon. - Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon? - Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon. - Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.
viando carne
posxo bolsillo
korko corcho
tiri tirar, halar
sxtopi obturar, tapar
botelo botella
sxlosi cerrar con llave
kombi peinar
somero verano
gliti patinar, resbalar
frosto helada
vetero tiempo (atmosférico)
haki cortar con hacha
segi aserrar
fosi cavar
kudri coser
tondi cortar con tijeras
sonori sonar con vibración prolongada
fajfi silvar
inko tinta
sablo arena
sorbi sorber
brando aguardiente
tuko trapo
militi guerrear
brava bravo, brava
kruta escarpado, escarpada
sxtupo escalón
Hispano español
Germano alemán
tamen sin embargo
vasta vasto, vasta
herbo hierba
pasxti pastar
bruto bruto, res
precipe principalmente
lano lana
sxafo carnero
§ 35.
Vi parolas sensencajxon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo. - Akvo estas fluidajxo. - Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon. - Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj. - En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidajxo. - La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta. - Mi mangxis bongustan ovajxon. - Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. - Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo. - Glaciajxo estas dolcxa glaciigita frandajxo. - La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda. - Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre placxis al mi. - La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.
kuko torta
konfiti confitar
fluida fluido, fluida
suspekti sospechar
acida ácido, ácida
vinagro vinagre
sulfuro azufre
azoto nitrógeno
gusto sabor
alta alto, alta
naturo naturaleza
paki empakar
cxemizo camisa
kolo cuello
cetera demás, restante
tolo tela
glacio hielo
frandi golosinear
heroo héroe
placxi gustar
lago lago
kovri cubrir
nagxi nadar
folio hoja
§ 36.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefiancxoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de reggxo estas regxidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. - Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.
ge los dos sexos reunidos; p. ej. patro padre - gepatroj los padres (padre y madre); mastro amo - gamastroj amo y ama
gratuli felicitar
altaro altar
doktoro doctor
pra primitivo, antepasado
id hijo, descendiente; p. ej. bovo buey - bovido - ternero; Izraelo Israel - Izraelido Israelita
hebreo judío
cxevalo caballo
&nnbsp;
§ 37.
La sxipanoj devas obei la sxipestron. - Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj sxuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Sxteliston neniu lasas en sian domon. - La kuragxa maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La ricxulo havas multe da mono. - MMalsagxulon cxiu batas. - Timulo timas ecx sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Pregxu al la Sankta Virgulino.
an habitante, miembro; p. ej. regno estado - regnano ciudadano; Bogoto Bogotá - bogotano bogotano
regno estado
vilagxano de un pueblo
provinco provincia
severa severo, severa
justa justo, justa
polico (la) policía
suficxe suficiente
Kristo Cristo
Franco Francés
konfesi confesar
religio religión
regimento regimiento
boto bota
sxuo zapato
lasi dejar, permitir
droni hundir
verki escribir (obras literarias)
ul persona caracterizada por...; p. ej. avara avaro, avara - avarulo un avaro; bela bello, bella - belulo un hombre bonito
ecx aun, hasta
ombro sombra
pregxi rezar
virga virgen
§ 38.
Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo. - Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveturis en la korton. Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).
densa denso, densa
brui hacer ruido
kalesxo calesa, berlina
pluvo lluvia
pafi disparar
cxj nj} diminutivo afectivo de nombres masculinos y (nj-) femeninos
§ 39.
En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto. - Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni. - Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas. - Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis. - Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto. - Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro! - La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.
koto barro
broso cepillo
rugxa rojo, roja
honti avergonzarse
solena solemne
infekti infectar
printempo primavera
relo raíl
rado rueda
pendi pender
cxapo gorro
vento viento
blovi soplar
kapo cabeza
brancxo rama
§ 40.
En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn. - La pafado dauxris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. - En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
surprizi sorprender
laca cansado, cansada
trompi engañar
fulmo rayo
sxviti sudar
bani bañar
magazeno revista
vendi vender
cigaro cigarro
tubo tubo
fumo humo
ing indica el objeto que se introduce parcialmente en...; p. ej. kandelo vela - kandelingo candelero
skatolo caja
pantalono pantalón
surtuto sobretodo
brako brazo
§ 41.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre lauxdinda. - Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema. - Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.
sxtalo acero
fleksi doblar
vitro vidrio
rompi romper
lauxdi alabar
memori recordar
sxpari ahorrar
bagatelo bagatela
vengxi vengar
eksciti excitar
er uno de muchos objetos de la misma clase; p. ej. sablo arena - sablero grano de arena
polvo polvo
fajro fuego
eksplodi explotar
pulvo pólvora
§ 42.
Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin. - Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro. - Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la regxo: via regxa mosxto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Mosxto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Mosxto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
atingi alcanzar, lograr
rezultato resultado
sxiri desgarrar
peco pedazo
mosxto título de cortesía
episkopo obispo
grafo conde
difini definir