Odo al Puĝetio
An Ode to Puget Sound

Carlton Fitchett, ĉ. 1944
Esperantigis Liland Brajant Ros', 2001

Anglalingva fonto : Washington Songs and Lore, p. 182
Unue eldonita en Seattle Post-Intelligencer, 1944

Esperanta TekstoMIDIOriginala Teksto

      original English text
originala anglalingva teksto   Esperanta traduko
Esperanto translation



Rim.: Oni komprenu, ke la toponimoj ne estas esperantigitaj, sed nur esperante literumitaj; tiuj, kiujn antaŭstaras artikolo, estas nomoj de riveroj (do "la Soldak" signifas "la rivero Soldak [Sol Duc]" ktp); la senartikolaj estas lokoj. Rajnero estas monto.
Feliĉa kiel buter-klam' dum fluso kantas mi
Plendankan odon al senmanka lando, Puĝeti':
Ne mankas de Duhlejlap ĝis Pujalap, Skŭim kaj Piŝt'
Kaj eĉ ĝis Dosiŭaleps la klamo kaj la fiŝ'.
De Brinan ĝis la Bogaĉil', de Lami ĝis Lapuŝ'
Kaj de la nobla Soldak ĝis linda Dakabuŝ'
De Samiŝ ĝis Samamiŝ, Sukŭamiŝ ĝis Kirkland',
Afablas la klimato en la Ĉiam Verda land'.
Trankvilas de l' Skajkomiŝ ĝis la pinto de Rajner',
Kaj pace fluas la Niskŭali el glaciriver',
Naturo tra la tuta jar' nin benas sen feri'.
Palacon mi ja cedus por kaban' en Puĝeti'!
Jen Ĉimakam' kaj Stilakum', ŝprucejo de l' gujdak',
La dolĉa Stilagŭamiŝ, la vigla Skukamĉak'.
Ĉe Moklips kaj Kopejles raz-klamojn ĉasas ni —
Ja pec' de Paradizo, la kaban' en Puĝeti'!



Musklakveturu al:
Ĉefa Seatla Paĝo de La Lilandejo
Seatlo Vin Invitas : Turismaj Informoj
Kantindekso de La Lilandejo


Tiu ĉi paĝo apartenas al la Jahua filio de
La Lilandejo
la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
(lilandbr@scn.org)