LAŬDO AL JESUO |
Alimelodiaj Aranĝoj:
Laŭ DIADEM | Laŭ CORONATION
Ĉiuj 3 Kune | MILES LANE laŭ AKVerkis (angle) : Edward PERONNET (strofoj 1-5), ĉ. 1779; John RIPPON (strofo 6), ĉ. 1787
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto : EK 4
Jesuan nomon gloru kun
La anĝelara ĥor' ;
Per reĝa diademo nun
Lin kronu, kronu la Sinjor'!
Martiroj, kies firma fid'
Proviĝis en dolor',
Konfesu Lin la Davidid'
Kaj kronu, kronu lin Sinjor'!
Ho tuta Izraela ras'
Ekkantu kun fervor'.
Kuniĝu vi en grandamas'
Kaj kronu, kronu lin Sinjor'!
La Kalvarian krucon ni
Konservu en memor'.
Himnadu al Savinto-Di',
Kaj kronu, kronu lin Sinjor'!
El ĉiu gento kaj naci'
De l' mondo, ĉiu kor'
Aklamu Lin per laŭta kri',
Kaj kronu, kronu lin Sinjor'!
Ni kun anĝeloj antaŭ li
Kuniĝu en ador' ;
Kaj en eterna harmoni'
Ni kronu, kron lin Sinjor'!
Melodio : MILES LANE
Komponis : William SHRUBSOLE, 1779
MIDI TCH