Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > etnoj > Ameriko > Meksiko > aztekoj
aztekoj
La Muro de Kranioj de Tenocxtitlano

aztekoj

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

La aztekoj estis la cxefa gento de Meksiko kiam alvenis la hispanoj en la jarcento XVI kaj unu el la ses cxefaj civilizoj de tiu lando. Ilia cxefurbo estis Tenocxtitlano, kiu farigxis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol la majaa en scienco kaj arto, dauxrigis la civilizon de Teotihuakano.

Kvankam la aztekoj ne havis cxevalojn, nek pafilojn, nek ecx la radon, ilia kalendaro estis pli preciza ol la euxropana kaj ilia civilizo pli antikva. Ili estis alfabetaj kaj parolis la nahuan.

En 1325 la aztekoj fondis Tenocxtitlanon, ilia cxefurbo, la nuna Meksikurbo, urbo kiu staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj militistoj. La nomo "Meksiko" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro Humbolto nomis la urbon, "La urbo de la palacoj".

Kiam la aztekoj alvenis al la Valo de Meksiko, ili estis gento tre malforta. Laux neceso ili devis logxi en la marcxoj de la Lago de Meksiko. Laux legendo, la dio, kiu gvidis ilin al la Valo, ordonis al ili logxi en la loko, kie ili vidus aglon sidantan sur kakto kun serpento en la busxo. La aztekoj vidis tian aglon kaj tie fondis Tenocxtitlanon. Bildo de la aglo estas hodiaux sur la flago de Meskiko.

Pro la manko de tero, la azteko disvolvigis novan metodon de kultivado: la cxinampo, kiu estis floso farita de kano kaj enhavinte kultivitan teron.

La kvartaloj de la urbo estis laux metio kaj klano. Cxiu kvartalo havis sian templon kaj lernejon. En la lernejo, la knaboj lernis la arton de milito, la antikvajn kantojn de la dioj kaj la metion de la kvartalo. Knabinoj ne iris al lernejo, sed estis instruitaj de siaj patrinoj.

En la mezo de la urbo estis granda, blanka piramido. Sur la supro de la piramido estis du temploj, unu al Huitzilopochtli, la kolibro dio de la suno, kaj Tlaloc, dio de la pluvo. En la temploj, la sacerdotoj oferis la batatantajn korojn de homoj, iafoje de homoj aztekaj, iafoje de kaptitoj de milito. Malpli severe, la aztekoj faris penton per memsangado, precipe de la orela lobo.

La aztekoj servis multajn aliajn diojn, la plej fama estinte Kvetzalkoatlo, la Serpento de Plumoj, kiu estis dio en Meksiko de post -500. Kvetzalkoatlo estis la matenstelo (Venuso). La legendoj de Kvetzalkoatlo antauxdiris la alvenon de la hispanoj.

En la jarcento XV, la aztekoj farigxis la cxefa gento de Meksiko, venkinte la toltekojn kaj la zapatekojn. Je 1500, ilia imperio enhavis 10 milionojn da homoj. La aztekoj estis malamitaj de sia regitaro, cxefe cxar ili postulis tributon de homoj, kiuj poste estis oferitaj al la dioj. En batalo, pro tia oferado, la aztekoj celis kapti kaj ne mortigi siajn malamikojn. Tial glavoj kaj pafiloj ne estis tauxgaj armiloj por ili, sed bastonegoj.

La songxo de princino: En 1509 la azteka princino, Papantzina, songxis pri la alveno de sxipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la songxo, angxelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la sxipoj konkeros sxian landon, sed ankaux portas la scion pri la unusola, vera Dio. Sxia songxo farigxis la historio de Meksiko dum la jarcento XVI, la hispanoj alveninte je 1519 en tiaj sxipoj, portinte la glavon kaj la krucon, venkinte la aztekojn je 1521.

La hispanoj: La hispanoj ne povis simple forvisxi la aztekojn, aux ecx sklavigi ilin: anstataux ili anstatauxis la hispanan regxon por la azteka, kaj, post tempo, ankaux la hispanan lingvon kaj fidon. La argxento de Meksiko foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksiko estis forbrulitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis siajn virinojn, tial Meksiko farigxis miksajxo de la azteka kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

Dume en Hispanio, oni disputis cxu la aztekoj posedas animojn. La komercistoj, kiu deziris la argxenton de Meksiko, diris "ne", sed la Eklezio, kiu deziris la animojn de Meksiko, diris "jes".

1531: En lando kie virgulinoj estis oferdonita al serpenta dio, aperis la Virgulino, Sankta Maria, al la azteko Juan Diego cxe Gvadalupo je 1531. Tio helpis disvastigis la kristana fidon tra la landon.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je majo 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T