Meksiko (Mexico)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > nacioj > Ameriko > Meksiko
flago de Meksiko

UNO, 1945

Meksiko (Mexico)

Mapo Faktoj Historio Ligiloj Aliaj Nacioj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.56 GMT
mapo de Meksiko

Faktoj:

Paulina FLORES, belulino Loko: 23 00 No, 102 00 Ok (suda Nordameriko)

Areo: 1 923 040 km²
semotauxga: 12%

Logxantaro: 100 349 766 (2000, takso),

% urbana: 74% (2000)
homoj po kv. km: 52.2 (2000)
homoj po kv. km da semotauxga tero: 434.9 (2000)
kreskanta procento: 1.53% (2000, takso)
naskoj: 23.15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 5.05 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -2.84 po 1000 homoj (2000, takso)
beboj mortintaj: 26.19 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2.67 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71.49 jaroj (68.47 viroj, 74.66 virinoj) (2000, takso)

Cxefurbo: Meksikurbo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):

Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de euxropana kaj amerikana sango), 30% amerikana, 9% euxropana, 1% aliaj
Religio: 95%
kristana (89% katolika, 6% protestanta) 5% aliaj
Lingvo: la hispana, la nahua, dialektoj de la majaa
alfabeta: 89.6% (91.6% viroj, 87.6% virinoj) (1995 takso)

Registaro: duonpura demokratio
sendependeco: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
ano de UNO: 1945, fondinto.
konstitucio: la 5-an de februaro 1917
korupteco: 3.3 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio: 198 Gd (1998, takso)
po kapo: 1.97 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3.7% (1999, takso)
inflacio: 15% (1999)
senokupa: 2.5% en urboj (1998, takso)
registara bugxeto: 41.06 Gd (1994, takso)

Valuto: 1 peso (Mex$)
valoro: nun
     2000:  36.28   md

1999: 38.62 md 1998: 41.84 md 1997: 47.93 md 1996: 52.64 md 1995: 70.15 md 1994: 141.81 md 1993: 141.80 md 1992: 0.1469 md 1991: 0.1565 md 1990: 0.1735 md


Historio:

-5000 -4000 -3000 -2000 -1000 1 1000 1500 1600 1700 1800 1900

La historio de Meksiko estas la historio de ses civilizoj:

  1. la olmeka (-1200 - 200)
  2. la majaa (-1200 - 1400)
  3. Teotihuakano (-900 - 1400)
  4. la tolteka (950 - 1300)
  5. la azteka (1325 - 1521)
  6. la hispana (1521 - )

Prahistorio

-5000

-4000

-3000

-2000

-1000

La olmekoj floris kaj fondis civilizon en Meksiko.

1 p.K.

La Klasika Epoko (300-900) de meksikana historio, dum kiu floris la majaoj kaj la urbo Teotihuakano, kiuj disvolvis la olmekan civilizon de Meksiko kaj donis al gxi gxian klasikan formon. Epokoj postaj estos konservema, ne kreiva.

700: Teotihuakano pereis en fajro kaj disfalis.

900-1250: la toltekoj floris kaj dauxrigis la civilizon de Teotihuakano.

1000

Urbo en lago: Dum la jarcentoj XIV kaj XV la aztekoj estis la precipa potenco en Meksiko, venkinte la zapotekojn kaj la toltekojn. Ili parolis la nahuan. La cxefurbo estis Tenocxtitlano (la nuna Meksikurbo), urbo kiu staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj militistoj. La nomo "Meksiko" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro Humbolto nomis la urbon, "La Urbo de la Palacoj".

La aztekoj oferis la batantajn korojn de virgulinoj al la serpenta dio Kvetzalkoatlo, kiun ili servis ekde -500. Ili nutris la dion Huxicilopocxtlion, la Sunon, la militan dion, kun la koroj de viroj kaptitaj en milito.

1500

La songxo de princino: En 1509 la azteka princino, Papantzina, songxis pri la alveno de sxipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la songxo, angxelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la sxipoj konkeros sxian landon, sed ankaux portas la scion pri la unusola, vera Dio. Sxia songxo farigxis la historio de Meksiko dum la jarcento XVI, la hispanoj alveninte je 1519 en tiaj sxipoj, portinte la glavon kaj la krucon, venkinte la aztekojn je 1521.

En Meksiko, la hispanoj trovis civilizon havintan 3000 jarojn kaj 10 milionojn da homoj. Kvankam la aztekoj ne havis cxevalojn, nek pafilojn, nek ecx la radon, ilia kalendaro estis pli preciza ol la euxropana kaj ilia civilizo pli antikva. La hispanoj ne povis simple forvisxi la aztekojn, aux ecx sklavigi ilin: anstataux ili anstatauxis la hispanan regxon por la azteka, kaj, post tempo, ankaux la hispanan lingvon kaj fidon. La argxento de Meksiko foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksiko estis forbrulitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis siajn virinojn, tial Meksiko farigxis miksajxo de la azteka kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

Dume en Hispanio, oni disputis cxu la aztekoj posedas animojn. La komercistoj, kiu deziris la argxenton de Meksiko, diris "ne", sed la Eklezio, kiu deziris la animojn de Meksiko, diris "jes".

1531: En lando kie virgulinoj estis oferdonita al serpenta dio, aperis la Virgulino, Sankta Maria, al la azteko Juan Diego cxe Gvadalupo je 1531. Tio helpis disvastigis la kristana fidon tra la landon. Denove la Virgulino venkis la serpenton.

1600

1700

1800

1900


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:56:49 T T