Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Jupitero |
Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono
Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda bulo de hidrogeno. Iasence, gxi estas malluma, malsukcesa steleto, ne havante la krizan mason por bruligxi (Jupitero nur havas unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol gxi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la firman suprajxon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, cxielo kaj maro. Anstataux, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo farigxas densa nebulo, farigxas maro (de metala hidrogeno), farigxas koto, farigxas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la cxefa parto de la planedo ne estas roko aux nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. La rugxaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama sxtormo sur Jupitero estas La Granda Rugxa Makulo, malkovrita de Cassini antaux tri jarcentoj. Gxi estas 12000 km x 25000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la cxirkauxaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed gxi estas tiel maldika kaj malluma, ke ili ne estis malkovritaj gxis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dika kaj estas farita de glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaux 16 lunojn, plejparte nomitaj por la amatinoj de Jupitero, la grekaromia dio. La kvar plej grandaj lunoj -- Ioa, Euxropa, Ganimedo kaj Kalistoa -- estis malkovritaj de Galileo kiam li celis sian teleskopon al la noktan cxielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaux la karieron de Galileo mem.
Je 16-22 julio 1994, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la suprajxoj de Ganimedo kaj Kalistoa.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01