Galileo Galilei   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > scienco > astronomio > geniuloj > Galileo

bildo de Jerome Snyder, © TIME-LIFE Books Galileo

IK: 163 kristanismo modernismo

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Galileo (1564-1642) estis tre grava itala sciencisto kiu helpis fondi modernan sciencon (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galileo ne nur observas kaj pensas logike pri naturo, sed ankaux faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al lia observado. Per liaj eltrovoj, li sxancelis la mondbildon de la Okcidento.

En 1583 Galileo inventis la pendolon. Li farigxis profesoro de matematiko cxe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la legxon de falitoj kaj observis novan stelon.

Nova stelo eble sxajnas eta afero al vi, sed en la tago de Galileo, ambaux la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laux tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, cxio super la luno -- la Suno, la planedoj, la steloj, ktp -- estas eterna, sendifekta kaj malsxangxebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Cxi tiu eltrovo, same kiel multe de aliaj de Galileo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.

En 1609, li auxdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montrigxis ne en la konstruo sed la utilo: li turnis la teleskopon al la cxielo. Kaj sxancelis la mondon.

Jupitero kun 4 lunoj

En la cxielo, Galileo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn cxirkaux Jupitero. Cxi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610.

En 1611 li observis makulojn sur la Suno -- plua pruvo ke la cxielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris.

Ankaux en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la heliocentrismo de Koperniko (ke la Tero iras cxirkaux la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.

Klavio kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho Brahe, en kiu la planedoj iras cxirkaux la Suno sed la Suno kaj Luno iras cxirkaux la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu cxiu tera maso iras nature al la centro de la universo).

Sxirmita per la atesto de lia teleskopo, en 1632 Galileo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du cxefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed ecx en la vera cxielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj cxiuj malpravas. Tial la Eklezio konstrauxstaris Galileon kaj komdamnis Galileon en 1633 kaj devis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon (sed post la malkonfeso li diris pri la tero, sub spiro, "Kaj tamen gxi movigxas"). Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li logxis gxis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco.

En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neuxtono naskigxis.

La Eklezio venkis ja la homon Galileo, sed ne liajn ideojn.

Galileo staris kontraux ne nur la Eklezio, sed ankaux kontraux la auxtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la tago. Galileo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.

Sed, kompreneble, Galileo mem ne estis sanktulo, ecx intelekte. Ne cxiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontraux heliocentrismo: laux Aristotelo, se heliocentrismo pravas, la steloj sxajne movigxus inter ili mem pro la movigxo de la Tero cxirkaux la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galileo (kaj Keplero) penis eltrovi tian movigxon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.

Plue, Galileo staris kontraux la pli gxusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed cxar gxi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), gxi ne estis gxusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galileo sed al Keplero.

Aliflanke, Galileo pravis kiam li rimarkis, kontraux la tiama Eklezio, ke la gxusta interpreto de la Biblio ne kontrauxdiras pruvitan fakton. En tio, Galileo estis subtenita de ambaux Sankta Auxgusteno kaj Sankta Tomaso Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galileo estis prava, sed gxi ne gajnis la simpation de Eklezio, kiu tiam batalis kontraux herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.

Galileo estis sincera, kredanta kristano gxis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso cxiutage, ecx kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis sian fidon. Kiel Kartezio, Galileo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al vero nova.

Se Galileo vivis cent jaroj post aux antaux 1600, la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstatauxe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraux la nova protestantismo kaj sentis minacon cxe cxiu flanko. La protestantoj ankaux staris kontraux heliocentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).

En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri heliocentrismo, kaj en 1835, la de Galileo, la Dialogo. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galileo kaj Koperniko kaj kondamnis Galileon mem, gxi neniam formale deklaris heliocentrismon esti hereza.

Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Pauxlo la 2-a finfine konfesis ke la Eklezio maljuste kondamnis Galileon.

En 1995 esplorilo nomita Galileo iris cxirkaux Jupitero, kies lunojn Galileo originale eltrovis.


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu