la latina lingvo (Lingua Latina)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > lingvo > hindeuxropana > latinida > latina
teksto de Auxgusteno
el verko de Auxgusteno pri la evangelio de Johano.

la latina lingvo (Lingua Latina)

Specimeno Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
la klasika la vulgara la latinida la novlatina

parolantoj: ?
landoj: Vatikano, oficiale sed ne praktike.
origino: la lingvo de antikva Romo
skribo: latina
specimeno: saluton

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

la klasika latina

La latina, la antikva lingvo de Romo, estis la cxefa lingvo de la Romia Imperio, de la Katolika Eklezio kaj la interlingvo de la Okcidento de la jarcento -I al la jarcento XVII. Dum multe de la historio de la Okcidento, gxi estis la lingvo de registaroj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj ecx poetoj. Gxi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Auxgusteno, Abelardo, Akvino, Danto, Koperniko, Erasmo, Moreo, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neuxtono kaj ecx, hodiaux, la lingvo de Johano Pauxlo la 2-a. Gxi estis lingvo favorita de Tolkieno. Ecx gxis la frua jarcento XX, la latina restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika meso. La levigxo de presarto kaj naciismo, komencinte en la jarcento XV, mortigi la latinan kiel interlingvo. Sed ecx hodiaux gxi estas fonto por sciencistoj kiam ili inventas novan vorton. Nur la Vatikano ankoraux uzas la latinan oficiale, ecx eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed ecx en la katolika eklezio, la latina mortis kiel la efektiva interlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj en la jarcento XX. Ekzemple, la nova katekismo estis redaktita en la franca, ne la latina.

La du cxefaj mondlingvoj -- la angla kaj la franca -- havas vortaron tre latinema, la franca deveninte de la latina mem.

La ora epoko de literaturo latina estis en la jarcento -I (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de Cicerono, Cezaro, Lukrecio, Katulo kaj aliaj. La jarcento sekvinta (la unua de la Imperio) estis la epoko argxenta. Gxi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio, Ovidio, Lukano kaj aliaj. La latina restis la cxefa lingvo de okcidenta literaturo gxis la Renesanco, kaj de scienco kaj filozofio gxis la jarcento XVII.

la vulgara latina

Inter -100 al 300, la Imperio disvastigis la latinan al okcidenta Euxropo kaj Dacio (la nuna Rumanio). Sed la lingvo disvastigita ne estis la klasika latina de Cezaro kaj Cicerono, sed la vulgara latina, la latina de la strato disvastigita de soldato kaj komercisto al la provincoj. Simile, la strata angla de Londono, kaj ne la angla de Sxekspiro aux Miltono, estis disvastigita al Auxstralio en la jarcento XIX (kio estas ankoraux auxdebla en la busxoj de Sydney kaj de orienta Londono).

La vulgara latina estis lingvo pli simpla ol la klasika kaj jam simila al la modernaj latinidaj lingvoj. La simpligado okazis precipe pro la sxangxo de sono de la latina en la kelta busxo, kiu sensencigis multe da finajxoj, kaj tial la gramatiko devis algxustigi, devinte uzi prepoziciojn kaj vortordon kie finajxoj ekfiaskis. Estis ankaux malsamo en la vortaro. Ekzemple, kiun Cezaro nomis equus, siaj soldatoj nomis caballus, el kiu devenis, post jarcentoj, caballo (hispane), cavalo (portugale), cavallo (itale kaj interlingue), cal (rumane), cheval (france) kaj nia cxevalo.

En la jarcento IV, kun la levigxo de kristanismo, la nova proleta religio de la Imperio, la vulgara farigxis la cxefa lingvo de avangarda kulturo. Gxi estis la latina de la Vulgato, la cxefa latina traduko de la Biblio ecx hodiaux.

la latinida

Post la disfalo de la Imperio en la jarcento V, la provincoj farigxis izolitaj, unu de la aliaj. Iom post iom, el la vulgara latina, novaj latinidaj lingvoj naskigxis inter 500-1000:

(La nombroj interkrampaj estas la nombro de milionoj da nunaj denaskaj parolantoj).

La haitia kaj papamiento estas lingvoj kreolaj: la vortoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko.

La provenca estas la mezepoka formo de la moderna okcitana; gxi estis parolita en suda Francio kaj kantita de la trobadoroj.

Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla prunteprenis ege el la franca kaj la latina ekde 1100.

La potenco de sxtato kaj lernejo mankis al la kataluna, okcitana, provenca kaj sarda , tial ili restas lingvoj sen famo, sen granda kulturo. El ili, la kataluna estas la plej forta. Anstataux, historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Madrido. Se Hispanio venkis Portugalon, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaux parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdauxra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.

El la latinidaj, la plej furoraj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da busxoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte gxin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.

la novlatina

La velkinta gloro de la latina, tamen, ade instigas la revon pri nova interlingvo -- ekzemple, Latino sine Flexione, Interlingua kaj Esperanto, cxiu estante, plejparte, lingvo novlatina. Estis pli ol 30 tiaj lingvoj novlatinaj.

La latina estis unu el la cxefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo . Cxirkaux 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aux latinida.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu