Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > gnostikismo > La biblioteko de Nag-Hamado |
La biblioteko de Nag-Hamado (jc IV) (angle, Nag Hammadi, transskribo de la araba) estas libraro de skriboj de gnostikismo eltrovita en 1945 en krucxo en kaverno en la tre seka dezerto de Egipto. La libroj estis kasxitaj tie de monahxo en la jarcento IV por la fino de la mondo, kiam la fido estis malaperanta for de la mondo. La kasxado eble estis en respondo al la ordono en 367 de Atanazio, episkopo de Aleksandrio, por forigi iu ajn herezajn skribojn. La Eklezio tiam batalis kontraux la pli forta arianismo, ne gnostikismo. La biblioteko estis eltrovita trans la rivero de la araba urbo Nag-Hamado kaj estas proksime de la antikva monahxejo de Sankta Pakomio.
En la biblioteko estas kristanaj skriboj kiuj ne aperas en la Biblio. Inter aliaj:
Ankaux en la biblioteko estas parto de la Respubliko (588a-589b) de Platono.
La libroj ne devenas de unu skolo aux brancxo de gnostikismo. Gxi atestas pri gnostikismoj valentinaj, setianaj, kaj novplatonismaj.
Entute la biblioteko enhavas 13 librojn kun 54 verkoj, skribitaj en la kopta lingvo, la antaux-araba lingvo de Egipto. La kovriloj de la libroj estas ledaj kaj la folioj papirusaj. La verkoj estis tradukitaj el la greka.
La libroj montras kristanismon kiu delonge malaperis, en kiu:
Antaux la eltrovo de Nag-Hamado, nia cxefa fonto pri gnostikismo estis la atakoj de la katolika sanktulo Ireneo. Kvankam nesimpatia, lia priskribo ja estis tre preciza.
...
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03