Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Ireneo |
Festotago: la 28-a de junio (latina), 23-a de auxgusto (greka)
Sankta Ireneo (125-202) (latine, Irenaeus) estis la dua episkopo de Lugduno (la nuno Liono, Francio, proksime de Gxenevo), unu el la Patroj de la Eklezio kaj la plej grava teologo de kristanismo en la jarcento II. Li batalis kontraux la herezo de gnostikismo, precipe en lia libro Kontraux Herezoj (latine, Adversus haereses). En lia libro, li klarigis la doktrinojn de gnostikismo kaj montris, ke tiuj kontrauxdiris la instruojn de la Biblio kaj la apostoloj. Gxis la jarcento XX, kiam gnostikaj skriboj estis trovitaj en la dezerto de Egipto, Ireneo estis nia cxefa fonto pri la doktrinoj de gnostikismo. Tamen la eltrovitaj skriboj montris, ke Ireneo skribis pri gnostikismo tre precize.
En Pruvo de la apostola predikado li priskribas sintezon de katolika doktrino cxe la fino de la jarcento II. La nura konata versio de la verko estis eltrovita en 1904 en la armena. La originalo estis en la greka.
En lia cxefa libro, Kontraux Herezoj, Ireneo montris, ke la Dio de la juda Biblio kaj la Dio de la kristanaj apostoloj estis la unu kaj sama Dio -- kontraux la doktrino de Marciono kaj aliaj gnostikoj. Li ankaux argumentis, ke Jesuo estis karne reala. Ireneo argumentis kontraux herezo per:
Ireneo helpis starigi la doktrinon de apostola posteuleco: laux la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sekvas la apostolojn de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. Post du mil jaroj la doktrino ankoraux estas tenita de katolikismo kaj ortodoksismo, sed ne de protestantismo (kiu anstataux instruas la doktrinon de sola scriptura).
Kontraux Herezoj estis verkita en la greka, sed la sola tuta version estas en lauxvorta latina traduko. Eroj ankaux ekzistas en la greka, siria kaj armena.
Ireneo estis greko kiu devenis de Smirno, Anatolio (la nuna Izmir, Turkio) kaj estis discxiplo de Sankta Polikarpo de Smirno, kiu, lauxvice, konis Sanktan Johanon la Evangeliiston kaj aliajn apostolojn. Ireneo floris je la fino de la jarcento II. Li iris al Romo je 177 por kunveni pri la herezo montanismo. Kiam li revenis, li farigxis la episkopo de Lugduno en 178, post kiam la unua episkopo, Sankta Potino, estis martirita dum la persekutado sub la imperiestro Markauxrelio.
Ireneo verkis en la greka, sed liaj verkoj nun ekzistas nur en traduko
en la latina kaj la armena kaj per citajxoj.
La Nova Testamento de Ireneo ne enhavis la librojn:
Komparu tion kun la Nova Testamento de Origeno de la jarcento III kaj Lutero de la jarcento XVI.
Lia listo de libroj de la Nova Testamento estis unu el la plej frua. La listoj de Ireneo kaj Tatiano estas la unua kun la kvar evangelioj (Mateo, Marko, Luko, Johano). Tio eble estis en respondo kontraux Marciono, kies sola evangelio estis "korektita" versio de Luko.
Laux Ireneo, Mateo estis verkita en la hebrea (li diris nenion pri versio greka), Marko estis la evangelio predikita de Petro kaj Luko la evangelio predikita de Pauxlo. Tiuj estis verkitaj de Marko kaj Luko, respektive, post la morto de Petro kaj Pauxlo. La evangelio de Johano estis verkita de Johano mem en Efeso post la aliaj tri evangelioj.
Ireneo estis enterigita sub la pregxejo de Sankta Johano en Liono, poste renomita Sankta Ireneo. La tombo kaj liaj restajxoj estis detruitaj en 1562 de la kalvinistoj.
...
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00