VERTINSKIJ EN SAN FRANCISCO
El jxurnalo "Novaja Zarja", San Francisco
La fama rusa kantisto, kreinto de speciala gxenro, A.N. Vertinskij venis al San Francisco jxauxde la 23an de majo malfrue vespere. Li enlogxigxis en la hotelon "Saint Francis" kaj malgraux la malfrua tempo kaj laceco post la vojagxo tamen tre varme akceptis laboranton de "Novaja Zarja".
Homoj, kiuj neniam vidis Vertinskij-n, sed bone konas liajn ekzotajn kantojn, povas nevole havi malgxustan imagon pri lia aspekto kaj personeco. Oni povus pensi ke la kreinto de "kokainulino" kaj "tri junaj pagxioj" devas esti homo kiu flankenigxis de realeco, estas tre nervoza, longhara genio. Unuvorte, homo same ekzota kiel liaj fruaj kantoj.
Sed cxe la unua rigardo al A.N. Vertinskij tiu imago forigxas. Li estas alta, svelta, treege junaspekta homo kun vere rusa vizagxo kun signo de inteligenteco. Tre komunikema kaj gxentila. En la grupo de renkontantaj lin rusoj li salutis manpreme cxiun kaj senstrecxe konversaciis. En la hotelo dum interparolo de A. N. Vertinskij kaj laboranto de "Novaja Zarja" cxeestis ankaux administranto de la kantisto en California B. A. Akkerman. Certe la unuaj demandoj estis pri impreso pri la vojagxo.
- Nu, vi scias, - diris A. N. Vertinskij, - gxi estas granda lando. Veturado longas, sed rando malproksimas. Ne tiel kiel Euxropo estas. Sxajnas esti longa vojo el Parizo al Varsovio, sed gxi ja ne kompareblas kun veturo de Chicago al San Francisco.
En Chicago li koncertis nur unufoje, restinte tie por tre mallonga tempo, sed en Novjorko, kie li logxis gxuste 200 tagojn, li prezentis 12 koncertojn okazintajn cxe plena kunveno.
- Kiel placxas al vi Novjorko?
- Al cxi demando mi povas respondi duece. Cxe la flanko de oportuneco de vivo - al mi tre placxas. Tie vivo pli oportunas ol en Euxropo, sed gxia rapideco estas nekomprenebla por mi. Gxi ne inspiras min. Dum la tuta mia restado tie mi verkis nenion novan. Mi havis nek inspiron, nek eblecon. Sed mi verkas ja multe kaj ofte. Ekzemple, ecx dumvoje el Chicago al San Francisco en la trajno mi verkis novan ajxon. Kaj en Euxropo, ie ajn mi estis, mi verkis preskaux en cxiuj urboj, sed en Novjorko mi tion fari ne povis.
- Kaj vi, versxajne, travojis la tutan Euxropon?
- Kaj ne nur Euxropon, sed mi estis ankaux en Egipto, en Palestino. Nun, post California mi veturos al la Malproksima Oriento, al Shanghai kaj plej versxajne al Harbin. Revenante al mia hejmo en Parizo, kie mi kutime logxas, mi refoje venos al Usono, do versxanje ni ankoraux revidos.
Nun al la interparolo aligxas B. A. Akkerman: - Tre eblas, ke baldaux rusoj vidos sian sxatatan kantiston sur ekrano. A. N. Vertinskij jam havas kelkajn proponojn el kinematografiaj firmaoj kaj baldaux, post alveno al Los Angeles, estas planita matenmangxo kun reprezentanto de firmao "Metro Goldwyn-Mayer". Do, li povos bazigxi por ioma tempo en Hollywood. - Tiuokaze rusoj en San Francisco povos esperi je oftaj koncertoj cxi tie?
- Nu, pri tio ankoraux fruas paroli.
- Nun alia demando. En via arto, en via gxenro okazis konata rompsxangxo. Vi forte flankenigxis de via unua bildo. Kiel vi klarigas tion?
- Vi scias, cxiu artisto kreskas. Li strebas al novaj sercxoj, al novaj temoj. Same faras mi. Ankaux mi elkreskis. Tio kio estis reflekto de konataj fluoj, cxesis tusxi nian realecon. Kaj mia arto ja precipe spegulas gepatrajn fluojn. Interalie, tie estas unu interesa detalo. Mi ne volas sinlauxdi, sed mi devas diri ke ial oni precipe sxatas min en Soveta Ruslando. Certe, miaj diskoj penetras tien nur laux kontrabanda vojo, tamen tie oni amas min kaj opinias min ne ruso, sed eksterlandano laux spirito. Kaj samtempe la tuta eksterlanda Ruslando konsideras min sia proprajxo. Cxefe, mi ja kantas por rusoj. Por kompreni cxiujn nuancojn de miaj kantoj kaj sente travivi ilin necesas scii la rusan lingvon. Tamen, certe estas ankaux suficxe signifa procento de fremdlingvanoj, kiuj regule vizitas miajn koncertojn.
- Kiun el viaj kreajxoj vi opinias la plej valora aux la plej populara?
- Nuntempe la plej popularaj estas tri antauxnelonge verkitaj "La fremdaj urboj", "Super la roza maro", "Klasikaj rozoj". Mi ofte sxangxas mian repertuaron kaj ne kantas konstante samajn malnovajn ajxojn.
- Interalie, cxi tie en San Francisco kanto "En la moldava stepo" havas grandan popularecon.
- Tio jam malnovas. Kaj tamen dum la okazonta koncerto mi kantos kelkajn ajxojn de mia tiutempa kreadepoko.
- Nun mi havas demandon, kiu ne rilatas persone al vi: kiel gxenerale vivas rusoj en Parizo?
- La plejmulto de ili laboras, kvankam certe deprimo malvivige influis la hommason. Gxi influis ne nur rusojn, sed la vivon gxenerale. Nun la Parizo preskaux malplenas. Sed mi memoras nur antaux tri jaroj mi koncertis en Parizo en la ejo destinita por 2200 personoj. Venis kelkaj pli multaj centoj. Oni staris en la pasejoj kaj apud la muroj. Estis tiom malvaste, ke la administranto de la teatro diris al mi ke li neniam plu luigos al mi la teatron, cxar pro malvasteco kelkaj homoj svenis kaj preskaux estis difektitaj... Nun tamen la Parizo preskaux malplenas.
- Vi scias, - diris fine laboranto de "Novaja Zarja", - cxiu ruso venanta al San Francisco nevole rememoras vian kanton: "Ie en San Francisco lila nigrul'..."
- Jes, - ekridis A. N. Vertinskij, - cxu mi tiam pensis, kiam mi verkis tiun kanton ke post multaj jaroj mi mem venos cxi tien. Mi pretas veti ke neniuj "lilaj nigruloj" estas cxi tie...
MI ESTIS SINGXENEMA... JEN KIAL APERIS KOSTUMO DE PIERROT
Harbin
A. Vertinskij pri sia arto
Morgaux A. N. Vertinskij adiauxe koncertas en la Fervoja kunvenejo. Adiauxante al harbinanoj Vertinskij decidis cedi al multnombraj petoj kaj koncerti en la kostumo de Pierrot, kiun li demetis antaux 14 jaroj...
Kiel do aperis tiu gxenro, tiu pala Pierrot kaj liaj kantetoj, kiuj spegulis nian epokon kaj aperigis tiomajn similantojn ne nur en Rusio kaj inter elmigrintoj, sed ankaux en la tuta mondo?
Dum la konversacio kun nia laboranto A. N. Vertinskij sciigis al ni misteron de naskigxo de Pierrot.
-- En la komenco de la jarcento en la rusa komunumo sxangxigxis etoso. Aperis novaj gustoj, novaj postuloj. La publiko volis ion novan, fresxan ankaux de scenejo, muziko, kantado. Al cxiuj tedis malnovaj romancoj, tedis "revoj" kaj "mevoj", "flamo" kaj "amo", tedis najtingaloj kaj lunplenaj noktoj, kiujn oni priskribis kaj prikantis. Pioniroj en la nova sfero en poezio ekestis Aleksandr Blok, Anna Ahxmatova, Igorj Severjanin. Novaj poetoj portis fresxan fluon de belo.
Mi memoras, mi cxeestis koncerton de najtingalo de rusa poezio - de dieca Sobinov, kaj jen, dum mi auxskultis lin mi sentis ke lia kantado ne impresas min, kiel oni diras "ne atingas mian koron". Mi komprenis ke artisto devas tusxi ne nur auxdon de auxskultanto, sed ankaux lian koron, liajn plej sentemajn emociojn.
Mia arto naskigxis el malkontento pri la malnovaj formoj, kiuj jam ne povis kontentigi auxkultantaron. Mi kuragxe ekkoncertis kun miaj kantetoj. Mi trafis en ege malfacilajn kondicxojn. Antauxe pri kantisto respondecis konservatorio, en kiu li studis, pri lia ario respondecis komponisto, sed pri mi... respondecis nur mi mem.
Sed kiel do naskigxis Pierrot? Tre simple ja. Pli simple, ol oni supozas. Mi estis juna, mi estis singxenema, mi timis rigardi la vizagxon de la multokula terura besto - vizagxon de publiko, kaj mi kasxis min malantaux la masko kaj kostumo de malgxoja Pierrot.
Harbinanoj varme kaj gxojanime akceptis min en la Fervoja kunvenejo, kaj mian adiauxan koncerton mi decidis prezenti tie. Kie ni renkontigxis, samtie ni adiauxos. Gxi estos mia lasta koncerto en Harbin. Mi bedauxras disigxi kun harbinanoj. Mi tiom ekamis cxi tiun urbon dum mia restado!
En mia adiauxa koncerto dimancxe mi prezentos min en la kostumo de Pierrot unuafoje dum lastaj 14 jaroj, cedante al petoj de harbinanoj, kiuj lastatempe sendis al mi pli ol 300 leterojn kun peto revivigi antauxan gxenron. Ili rigardu min en la kostumo de Pierrot, ili auxdu la kantojn kaj auxdu ankaux tiuj, kiuj kulpigas min pri teda gxemado. Ili vidu ke cxi tiu gxenro tute ne estas tiom malbona kiel ili parolas.
Dum adiauxo A. N. Vertinskij montras telegramon jxus ricevitan de nia rusa genio Fjodor Ivanovicx Sxalapin responde al lia paska gratulo: "Tokio. Hotelo Kahotern. Dankon, kara Vertinskij. Ni dezaras sanon. F. Sxalapin".