La kafo, nacia produkto
|
Kiel oni diras kafo ĉirkaŭ la mondo:
Eble la vorto kafo devenas de araba vorto " gahwa " , kiu signifas "vino" o "emocio". |
|
|
|
Kolombio estas konata ankaŭ pro sia kafo, kiu estas ĝuoplena kaj mola.
Oni diras ke la kafo estis eltrovita en Etiopio pro paŝtisto, kiu vidis siajn bestojn manĝante grenon kaj poste ŝaltante sen dormi. La paŝtisto alportis grenojn al la monaĥejo kie ne ŝatis ĝian guston, ĝis kiam ili toastis la grenoj.
Oni ne scias vere, kiel, nek kiam, nek kie,
la kafo eniris al Kolombio.
Eksistas pluraj hipotezoj pri tio. Unu hipotezo
diras ke la semoj eniris ekde la oriento al terenoj de 'Norte
de Santander' kaj Santander, alvenantaj el Venezuelo. Alia hipotezo
kredas ke la kafo eniris ekde Centroameriko al 'Urabá'.
Oni diras ke la unuaj plantadoj estis faritaj
en 'Santander' kaj 'Cundinamarca'; post jaroj ekante la dudeka
jarcento, estis disvastigita al la centra montoĉeno.
Alia hipotezo estas la de la sacerdoto jezuito
hispanano 'José Gumilla', kiu en sia verko la 'Orinoco' ilustrita,
parolas pri la plantado de la unuaj semoj de kafo en la misio
Santa Teresa de Tabage. Poste la jezuitoj portis semoj de kafo
al 'Popayán' je 1736.
Ĉio ŝajnas indiki ke la historio de la kafo
en Kolombio estas ligita a la kristana eklezio, pruvo de tio
estas paroĥestro, kiu ordonadis kiel pentopuno semi kafarboj
laŭ la graveco de la pekoj de siaj paroĥanoj, kaj tiu ekzemplo
estis adoptita el aliaj pastroj.
Post de tiuj okazoj estas multe da registroj
pri la semado de kafo en diversaj zonoj de la lando. Ekde 1850
la plantado distastiĝis, kun la naskigo de la fervojo de 'Antioquia'
kreskis la plantadon ankoraŭ pli.
Ekde 1875 ĝis 1925 la kafo estis la produkto
pli eksportata, finante la '20a jardeko, la kafo reprezentis
la 75% de la nacia eksportado. Je 1890 Kolombio eksportis proksimume
300.000 faskoj jare, kaj ekante 1930 eksportis pli malpli 3'000.000.
La kafa zono estas komponata el departamentoj
(statetoj) 'Antioquia', 'Caldas', 'Risaralda', 'Quindío', 'Tolima'
kaj 'Valle del Cauca'.
La kafo bezonas specialaj veteroj, specialaj kondiĉoj de fundo , temperaturo, alteco sur la marnivelo, kaj pluveco.
Nune la plantado de kafo en Kolombia estas
plimulte en la bordoj de la tri montoĉenoj, en Kolombio oni plantas la specon "Arabika lavita", kiuj havas la plej altan kvaliton, danke al lavado estas eltirataj malpuraĵojn kaj acidajn agantojn, tiu proceso kreas molan trinkaĵon, kun acideco kaj aromo distingitaj, de amaro moderata, kun pli kosta prezo kaj akceptado en la monda komerco.
En Kolombio estas kolektata kafo dum tuta
la jaro permesante oferi al la mondo freŝa kafo ĉiam.
Federacio Nacia de Kafistoj >>
Kiel fari la plej ĝuoplenan kafon>>
La vojo de la kafo, ekde la semo ĝis vi>>
|