Enciklopedio Kalblanda > lingvo > planlingvoj > lojxbana |
parolantoj: cx. 50 Malsimile al Esperanto aux Interlingua, la lojxbana ne celis
farigxi internacia lingvo, sed anstataux farigxi ilo de esplorado.
Istoj diris, ke la lojxbana estas pli trafa ol Esperanto kiel
pontlingvo aux interlingvon por
komputilojn.
Por ampleksa (sed propaganda) enkonduko al la lingvo kaj gxia
gramatiko, vidu la brosxuron
en Esperanto.
Historio: La lingvo devenas de la Loglan lingvo,
inventita de D-ro James Cooke BROWN en 1955. Artikolo
pri Loglan aperis en la usona scienca gazeto, Scientific
American, en junio 1960. Dum la 1970-oj, iuj el
la Loglanistoj forlasis la movadon por krei lingvon novan kaj pli
bonan, la lojxbana (Lojban). En 1987, lojxbanistoj
fondis la Logiklingvan Grupon (LLG), kiu nun estras la
disvolvigon de la lingvo.
La istaro: Kelkdek nun povas flue legi la lojxbanan, sed
malpli ol dek istoj povas flue paroli gxin. Cxirkaux 25% el
lojxbanistoj regas Esperanton, kaj eble 90% regas la anglan.
Teorie, la lingvo estas simpla, sed praktike gxi
estas tro stranga por facila lernado de homoj. Kial? Cxar logikeco
kaj simpleco ne samas. Ekzemple, la komputila lingvo C++ estas tre
logika, sed efika, flua uzo estas tiel malfacile atingi, ke isto
povas gajni panon por sia familio per tia scio. La homa menso
amas logikon, ne emas gxin.
La lojxbana ne estas la sola lingvo logika. Inter aliaj, ekzistas:
AllNoun, Ceqli, CycL, Danoven, guaspi, Liva, Malat kaj Voksigid.
pli detale pri la lojxbana ...
landoj: plejparte Usono
origino: 1987, el Loglan
skribo: latina
specimeno:
doi cevrirni .iu noi zvati le do cevzda do'u
La lojxbana lingvo (Lojban) estas lingvo artefarita por esplori
demandojn pri la naturo de lingvo, precipe pri la efiko inter lingvo kaj
penso. La lojxbana estas konstruita por subteni la esprimon de klara,
logika, unusignifa penso. Fakte, gxia gramatiko estas tiel logika ke gxia
oficiala versio ekzistas kiel dosiero por enmetado en la programon
yacc (komptila programo normale uzata por konstrui
tradukilon de komputila lingvo). Tamen, la lingvo ne estas por komputiloj
sed por efektiva uzo de homoj. Gxi estas la lasta ero de longa cxeno de
penoj tra historio fari vere logikan lingvon por homo.
fu'e .aicai .e'ecai lo do cmene ru'i censa
.i le do nobli turni be la ter. ku se cfari
.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda .e .a'o la ter.
(.i do nobli turni vi'e le cevzda .ebazake .a'o la ter.)
(.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda .e .a'o la ter.)
.i fu'e .e'o ko dunda ca le cabdei le ri nanba mi'a
.i ko fraxu mi loi ri zu'o palci
.ijo mi fraxu roda poi pacyzu'e xrani mi
.i ko lidne mi fa'anai loi pacyxlu
.i ko sepri'a mi loi palci
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je februaro 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02