| Enciklopedio Kalblanda > lingvo > planlingvoj > Esperanto |
Esperanto
parolantoj: 2 milionoj (sed vidu noton) Esperanto estas lingvo artefarita en 1887 de Ludoviko
ZAMENHOF, okulisto kaj filo de lingvoinstruistoj. Li plenagxigxis
en la urbo Bialistoko (tiam en la cara rusa imperio, nun en Pollando), kiu
havis multe de lingvoj kaj multe de miskompreno. La nomo de Esperanto
devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto -- iu kiu esperas, esperas ke
lia lingvo farigxos interlingvo por helpi cxiujn tra la mondo
interparoli. Li ne intencis ke Esperanto farigxos la sola monda lingvo, sed
simple dua komuna lingvo de cxiuj. Al li, Esperanto estis invento kiel
evidenta, utila kaj konvena tiel la posxto aux la telefono.
La historio
de Esperanto ...
Hodiaux Esperanto havas inter kelkcent mil kaj kelk milionojn da
parolantoj, precipe en Euxropo kaj Cxinio, kaj kelkcent parolas la
lingvon
denaske (kutime cxar siaj gepatroj rekontis per Esperanto, kiu
farigxas la sola komuna lingvo de la familio). En Usono, Esperanto estas
preskaux nekonata. Inter la planlingvoj (ekzemple,
Interlingua kaj
la lojxbana), gxi estas giganta,
la sola kiu vere estas vivanta, spiranta lingvo.
(Por legi surretan diskuton pri la nombro de parolantoj, klaku cxi tie).
Interlingua, la cxefa konkuranto de
Esperanto de planlingvoj, havas cxirkaux unu mil parolantojn.
Cxar Esperanto estas artefarita, la lingvo estas tre simpla kaj
lernebla, precipe por tiuj, kiuj parolas euxropan lingvon. Kutime kelk
monatoj da studo pri Esperanto egalas kelk jaroj da studo pri nacia lingvo,
ekzemple la angla aux la franca. Kaj ecx por azianoj, Esperanto estas pli
facile lernebla ol iu ajn alia aziana lingvo. Fakte, cxi tiu lernebleco
estas kial (parte) cxi tiu enciklopedio estas
verkita per Esperanto.
Du trajtoj faras Esperanton facile lernebla: la gramatiko
kaj la vortoj.
La gramatiko La vortoj devenas de la cxefaj euxropanaj lingvoj,
precipe de la angla, la latina, la franca kaj la germana:
La tagoj de la semajno estas el la franca (dimancxo, lundo, mardo
...). Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plimulto de vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof penis fari Esperaton internacia, gxi estas tute euxropa --
plejparte latinida laux vortprovizo kaj slava laux sintakso kaj
ortografio. Esperanto estas esence lingvo novlatina konstruita de
rusalingvano. (Dum la angla estas, iasence,
lingvo novlatina senintence konstruita de germanoj -- la angloj mem -- tra
la epokojn). Fakte, Zamenhof originale deziris restarigi la latinan kiel la
universala interlingvo.
La literumado aux ortografio ankaux estas tre simpla:
unu sono, unu litero kaj inverse. Jen la (majusklaj) literoj
(la jena bildo el la
gramatiko
de BertiloWENNERGREN):
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed cxar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plimulto de lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la cxapelitaj literoj. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, cxiu havas sian cxapelitan version.
Por vidi cxi tiujn komputile, vi bezonas la tiparon Latinon-3
(La turka estas la sola granda lingvo kiu bezonas Latinon-3).
Sed, cxar la plej ofte uzata tiparo, Latino-1, kaj la plej ofte
uzata litera kodo, Askio, ne subtenas la cxapelitajn literojn, la
cxapelita plej ofte estas skribita komputile kiel du literoj. La cxefaj
metodoj aux kodoj de askiigo (kun Latino-3 por komparo):
La iksa kodo estas la plej ofte uzata kaj, fakte, gxi estas uzata
tie cxi sub viaj okuloj. Gxi estas la plej facile tajpi, la plej facile
sxangxi auxtomate al Latino-3, kaj, sub Askio, povas ordigxi alfabete la
plej precize (ecx pli precize ol Latino-3).
La hoka kodo estas la plej evidenta, sed ne estas tre tajpebla
kaj, laux mia gusto (tial ne necese la gusto de aliaj), la plej
malbelvida kaj okulgratanta.
La apostrofa kodo aspektas la plej nature kaj estas facile
tajpi, sed gxi duobligas la rolon de la apostrofo, kiu jam havas
difinitan uzon en Esperanto.
La zamenhofa kodo estis proponita de Zamenhof, sed estas
dubasenca (ekz, flughaveno) cxar gxi duobligas la rolon de la
"h".
Sed la longdauxra solvo estas nek iksa kodo nek Latino-3, sed Unikodo:
Unikodo:
La posteulo de Askio, kiu utilas 1 bitokon, estas Unikodo, kiu uzas 2
bitokojn. Pro la du bitokoj, Unikodo ne nur povas figuri la latinajn
literojn sed ankaux ne-latinajn skribojn (la cxina, la japana, la hinda,
ktp). Unikodo ankaux povas figuri la tutan Esperantan alfabeton:
La populareco de la diversaj metodoj inter TTT-pagxoj (je 2001):
Cxi tiu enciklopedio utilas la iksan kodon
cxar:
Sed cxar la unikoda versio estas pli legebla kaj estas la fina solvo de
la problemo de ne-anglaj literoj por TTT-legiloj, mi planas disponigi la
enciklopedion kaj iksakode kaj unikode iam en 2002.
Kvankam Esperanto estas tre facila, ecx gxi havas movadojn por
reformo. Iafoje, reformo naskas novan lingvon, ekzemple Ido.
Malgraux la movadoj por reformo, Esperanto ne sxangxis radike dum gxia unua
jarcento. La nuna cxefa movado por reformo estas riismo, kiu
proponas la uzon de ri kiel pronomo neseksisma. Gxi, kaj aliaj
reformoj proponitaj, estas diskutata senlime kaj harfendite en la
novajxgrupo soc.culture.esperanto.
Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte
tradukitan (kaj parte ecx
surreta).
Gxi ankaux havas
muzikon,
gazetojn,
organizojn, kaj
dissendojn per radio
en Esperanto.
La tutmonda Esperanta organizo estas la
UEA
(Universala Esperanta Asocio).
Sed, malsimile al la latina en
mezepoka Euxropo kaj la angla en nia jarcento,
bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
Sur la Interreto, Esperanto havas novajxgrupojn
(precipe
soc.culture.esperanto),
babilan kanalon
(#Esperanto),
pli ol mil da TTT-pagxoj kaj ecx
senkostajn kursojn en diversaj lingvoj. Kaj ecx cxi tiun etan surretan enciklopedion.
Pli ol mil Esperantistoj havas retadreson, kaj pli ol ducent verkas TTT-pagxojn. Vidu
sube la ligilojn por vidi mallongan liston de
surreta Esperantujo.
La simbolo de Esperanto estas la verda stelo, simbolo de espero.
landoj: dise tra la mondo en 120 landoj, precipe en Euxropo kaj
Cxinio
origino: inventita de
Zamenhof
en 1887
skribo: latina
specimeno:
Patro nia, kiu estas en la cxielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumigxu via volo,
kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.
Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn,
kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
La unuoj de tempo el la germana (jaro, monato, tago ...).
La parto de la korpo el la latina (hepato, okulo, brako, koro, reno
...).
Ktp.
La lingvoj de Zamenhof:
Lia patro parolis la rusan, lia patrino la jidan. Li sxatis la rusan super
cxiuj aliaj lingvoj. Li povis legi libere la francan.
a b c
ĉ
d e f g
ĝ
h
ĥ
i j
ĵ
k l m n o p r s
ŝ
t u
ŭ
v z
La plej novaj TTT-legiloj utilas Unikodon. Se via legilo estas almenaux
MSIE 3.0 aux Netscape 3.0 kaj via masxino estas Win 98 aux Win NT, tiam
elektu la tiparon "Unicode UTF-8" per la menuoj de la legilo.
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.
|
ligiloj laste certigitaj
de NetMechanic
je 2000.08.29
|