protestantismo   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo

protestantismo

Kredantoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Protestantismo (1517-) estas la dua plej granda brancxo de kristanismo, havante 316 milionojn da anoj, precipe en norda Euxropo, Nordameriko, Oceanio kaj suda Afriko. (La aliaj du brancxoj, la katolika kaj la ortodoksa, havas 1027 kaj 214 milionojn). Gxi estas la norda, germana brancxo de kristanismo, kiu havas 16% da cxiuj kristanoj. Protestantismo ne estas unu eklezio sed svarmo de eklezioj deveninta historie de la ribelo de Lutero, germana monahxo, kontraux la Katolika Eklezio kaj gxia dibocxo. Laux si mem, protestantismo estas la plej pura formo de kristanismo, purigite for de la paganismoj de la aliaj du, pli malnovaj brancxoj. La du cxefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino.

Kun la aliaj brancxoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta brancxo kredas al La Kredo Nicea.

Kontraux la aliaj, tamen, la protestanta kredas ke:

  1. Sole fido (sola fide), kaj ne ankaux sakramentoj aux bonagado, suficxas por esti savita de Jesuo Kristo.

  2. Sole la Biblio (sola scriptura), kaj ne ankaux la tradicio kaj interpreto de eklezio, suficxas por lerni la Veron mem. La Biblio estas la tute suficxa manlibro de Dio donita al homo, tial ni ne bezonas eklezion por doktrino. La Spirito Sankta gvidas la sinceran kaj pregxeman kredanton al la prava interpreto.

Tio ebligis protestantojn forlasi la Eklezion, cxar ili ne plue bezonis gxin por sakramento aux doktrino. Anstatauxe, cxiu kredanto legas la Biblion por si mem kaj pregxas al Dio, ne bezonante sacerdoton kiel interulo inter si kaj Dio.

Biblio: protestantoj uzas la katolikan Novan Testamenton kaj la judan Malnovan Testamenton de la tago de Lutero. Tial, dum la katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksa) uzas la judan Malnovan Testamenton ne de la tago de Lutero, sed de la tago de Jesuo. Ekde Jesuo, tamen, la juda biblio sxangxis cxar iuj libroj estis eksigitaj. Tial cxi tiuj libroj -- nomita la apokrifo de la protestantoj -- ankaux mankas al la protestanta biblio: Tobit, Judit, I kaj II Makabeoj, Sagxeco, Siriakido, Baruhx .

Sakramentoj: Plejparte, cxiuj protestantaj ekezioj praktikas bapton (kristanigo per akvo) kaj komunion (mangxo por memorigo pri Kristo). Kvankam la plimulto kredas ke Kristo iel estas cxe komunio, se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diversas. Sed cxiuj malkonsentas kun la katolika ideo de transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere farigxas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera apero restas same). Komunio kutime okazas monate aux kvarjare.

La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la prediko, cxar gxi instigas fidon.

La plimulto ankaux edzigas kaj pastrigas, sed plejparte ne sakramente. Eksedigxo estas tolerata en praktiko. Iuj eklezioj ecx edzigas samseksulojn.

Iuj eklezioj havas pentofaradon.

Iuj eklezioj malpermesas tabakon kaj alkoholon.

Sanktuloj mankas al protestantismo: ne estas protestantaj sanktuloj, protestantoj ne pregxas al sanktuloj aux ecx pentras bildojn de ili. Protestantoj kredas kaj sentas ete pri Sankta Maria. Laux protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idoloj aux dietoj, anstatauxigante sanktulojn (precipe Maria) por Dio.

La plej ekstrema formo de protestantismo -- liberala protestantismo -- kredas ke Jesuo ja estis homo tre sagxa kaj sankta, sed homo sole, ne Dio. Sed, por paroli precize, tio ne estas kristanismo, sed modernismo. Tial tio estas protestantismo sole laux nomo kaj historio.

La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu