Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo > adventismo
vizio de Elena Blanko
Elena Blanko ricevas vizion de Dio, decembron 1844

adventismo de la sepa tago

Kredantoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Adventismo de la sepa tago (1863-) estas fundamentista eklezio de protestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Elena Blanko (angle, Ellen G. White). Sekvante severan interpreton de la Biblio, adventistoj iras al pregxejo sabate kaj mangxas kosxere, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aux fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj. Kvankam plejparte protestanta en doktrino (sola scriptura, bapto, la Sankta Triunuo, ktp), laux adventismo la animo ne estas nature senmorta aux povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj ne nun ekzistas nek en infero nek en la cxielo, sed estos relevigitaj korpe kaj jugxitaj post la reveno aux Advento de Kristo. La malbonaguloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Tial adventismo ne kredas en infero. Post la detruo, la savitoj logxos por cxiam kun Kristo sur nova, paradiza tero.

Laux adventismo, la Advento okazos baldaux, kiam Kristo revenos por jugxi la vivantojn kaj la mortintojn. Pro tio, en 1844 Dio sendis profetinon, Elena Blanko, por helpi kaj instrui la kristanan eklezion, kiu restos gxis la Advento. La vizioj kaj skriboj de Blanko, deveninte de Dio, estas auxtoritata, nur la Biblio estante pli auxtoritata. Adventistoj uzas sxiajn skribojn por interpreti la Bibilon. Pro sxia instruo, adventistoj iras al pregxejo sabate kaj mangxas kosxere, inter aliaj.

La patra eklezio de adventismo auxdace antauxdiris la precizan tagon de la Advento, sed kiam Kristo fiaskis reveni je mardo la 22-a de oktobro 1844, la eklezio disrompis: unu parto, sub la influo de Blanko, farigxis la nuna adventismo, la alia parto farigxis la Atestantoj de Jehovo.

La eklezio praktike toleras eksedigxon kaj reedzigxon. Pastro devas esti viro, sed li povas edzigxi. La eklezio ne baptas infanetojn. Komunio estas kvarfoje po jaro: gxi estas kun pano, vinbersuko (ne vino pro gxia alkoholo) kaj piedlavado. La efiko de komunio, kiel bapto, estas simbola, kaj ne magia kiel en katolikismo.

Estas cxirkaux 11 milionoj da adventistoj tra la mondo, kreskante tre rapide tra la mondo, precipe en la tria mondo, kvarobligxinte tutmonde dum la pasintaj 25 jaroj. La eklezio estante tre misiema, nun havas nur 9% de la anaro en Usono, sia naskolando. La eklezio havas universitatojn, la cxefa estante Andrews en Usono. Gxi ankaux havas hospitalojn, eldonejojn kaj misiojn.

Idoj de adventismo: La ideoj de Blanko pri sana mangxado instigis la inventon de maizflokoj. Kellogg's estis fondita de adventistoj. Kaj de adventismo ankaux venis (per la skisma sekto de Victor Houteff) la sekto de David KORESH, kiu mortis kun siaj sekvantoj cxe Waco [Uxejko], Teksaso en Usono en 1993, kiam ili estis atakitaj de la registaro.

Houteff (floris 1929-55) kaj Koresh (floris 1984-93) vidis sin kiel la profetoj, kiuj sekvis Elenan Blankon. La eklezio ne rekonas ilin kaj, siaflanke, Houteff kaj Koresh vidas la eklezion kiel sen profeto kaj perdita. Houteff kaj Koresh vidis sin kaj siajn sekvintojn kiel la veraj adventistoj.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je septembro 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58

T