Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > Jesuo Kristo

Jesuo laux Grünewald, 1515

Jesuo Kristo

kristanismo

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Vivo Interpreto Fontoj

Jesuo Kristo (-5? al 30?) (latine, Jesus Christus; greke, Iesous Hxristos), juda predikanto kaj profeto, fondis kristanismon, lia speco de judismo kiu farigxis unu el la cxefaj religioj de la mondo. Kristanoj kredas ke li estas Dio kaj aliajn mirindajxojn pri li. Dio aux ne, klare li estas unu el la plej influa homo de historio, kune kun Mohameto kaj Budho. Li cxefrolas en la dua kristana parto de la Biblio, la Nova Testamento.

Notu: Cxi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aux partian kredon pri li kiel tia.

Vivo

Jesuo naskigxis cxirkaux -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio, gubernio de Romio. Laux tradicio, lia naskigxtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskigxis en la printempo (notu la sxafistojn en la rakonto pri lia naskigxo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravedigxis, sxi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fiancxo de Maria, aliaj romia soldato, kaj ecx aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo logxis en Egipto. Li sxajne havis almenaux unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aux duonfrato.

Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de Judismo, instruis novan legxon kaj religion, kaj ecx antauxdiris sian morton. Estante minaco kontraux Juda religio kaj Romia politika potenco, li aperis antaux Pontio Pilato, la Romia auxtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, jugxata kulpa, estis mortigita sur kruco de Romioj soldatoj. Li estis mortigita je la tago antaux Pasko (grava Juda ferio je la komenco de printempo) cxirkaux 30 por krimoj kontraux religio. Kiam li mortis, la cxielo estis mallumigita.

Kiel tia fiaskema juda profeto farigxis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo levigxis el la mortintoj. Bedauxrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj ecx ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaux nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la relevigxo ne nur estas afero de fido, sed ankaux estas racia argumento por gxia historieco.

Laux la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagigxo aux krepusko al sekvantoj en loko izolita (ekz., la tombo, serurita cxambro, strando aux vojo malplena).

Jesuo regis la aramean kaj eble iom de la greka (la komerca lingvo). Laux la Biblio li ankaux estis alfabeta kaj povis legi la hebrean.

Interpreto

Laux: judismo kristanismo gnostikismo islamo modernismo

Laux la judoj, Jesuo estis falsa kaj blasfemata profeto kiu sorcxis kaj logis judanojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus regxo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto hxristos, la oleo metita sur nova juda regxo dum lia entronigxo.

Laux la kristanoj, Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskigita de virgulino, Maria, kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al cxielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Jugxado kiam li jugxos cxiun homon, vivantan aux mortintan: la bona vivos cxiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos cxiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).

Laux la gnostikoj, Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aux la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de cxi tiu koruptita mondo. La cxefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la jarcento I aux II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.

Laux gnostikismo, Jesuo nur sxajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia relevigxo ne estis neatendita.

...

Laux la islamanoj, Jesuo estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis najlita al kruco kaj ecx estis naskigita de la virgulino Maria per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aux filo de Dio -- ideo blasfema al islamo. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn cxar Dio donis la potencon al li -- ne cxar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.

Laux la modernistoj, Jesuo eble ne ecx ekzistis sed estis mito inventita de fisxkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aux eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis sagxa homo, sed li certe ne faris miraklojn aux relevigxis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial gxi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Humo kontraux mirakloj en Cxapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic CROSSAN en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").

Fontoj

La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko, kaj Johano en la Biblio. Cxi tiuj estis verkitaj dum 70 - 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laux la kristana kredo.

Laux Sankta Ireneo de la jarcento II, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Pauxlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.

La evangelio de Tomaso ankaux eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaux eble de la 2-a), sed la Eklezio ne gxin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas gxin. Ekzistas ankaux aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili sxajne estis verkitaj en la jarcento II aux poste.

Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan evangelion de Q; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.

Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo ne estas la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Pauxlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekoj post la morto de Jesuo). Spite ilia frueco, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.

La precipaj fontoj el la jarcento I laux jardeko:

La Didahxo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la jarcento IV. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88-97) al la eklezio de Korinto. La Didahxo estas la baza instruo de Jesuo kaj siaj apostoloj.

(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).


Diroj:

De la Prediko sur la Monto (Mateo 5-7):


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00 T